<< | #26 ; Geometrie al la movado de Suno konformaj strukturoj |
>> |
Mi ja ne estas profesia konstruisto. Tiu manko tamen donas ian liberecon. Mi sentas min libera revi kaj deziri. Ĉiujn detalojn de konstruaĵoj mi ne estras, sed posedas kelkaj ideoj.
Loĝi estas baza bezono. Loĝdomo estas ĉiam necesa. Kompreni, kontentiĝi, harmonii kun sia ĉirkaŭaĵo, vivi konforme al la naturo tamen ankaŭ estas baza bezono. La naturo ne limiĝas al arboj, kampoj, riveroj, floroj, najbaroj kaj birdoj. Ĝi ankaŭ inkludas la objektojn de ĉielo, la Suno, la Luno, klaraj planedoj kaj steloj.
Konstrui domon kiu kiel eble plej bone konformas al direktoj kaj altitudoj de Suno estas tre grava celo, konstrui laŭ la ekvatora principo. Ĉie tiu tute ne eblas. Mi estas tre konscia de la fakto ke netoleremaj konstruaj preskriboj de urbo ofte tiun detenas. Mi estas konscia ke ĝi ne estos malkara. Mi havas ian komprenon pri la aliĝaj teknikaj malfacilaĵoj, precipe dum vintro.
Ĉu eblas vivi en ia gnomono, ia sunhorloĝo? Ĉu eblas kombini instrumenton kaj domon? Eble ĝi estus ia templo de natura religio? Eble ĝi estus ankaŭ norma loĝdomo kaj samtempe metejo, kiel laborejo aŭ forĝejo de (malgrandaj) gnomonoj.
La ekvatoro de ĉielo estas fundamento laŭ la ekvatora principo. Ĝi ja estas horizontala nur en la poluso de planedo Tero kaj ni ne loĝas en la poluso. Estas esence ke la strukturo estu konforma al la ĉefaj direktoj de horizonto. La ekvatoro tranĉas la horizontalan nivelon en eosto kaj uesto. En nia norda hemisfero ĝi atingas sian plej grandan altecon en la direkto sudo.
La plankoj de domo sendube devas esti horizontalaj kaj la muroj kaj internaj vandoj plejparte vertikalaj. Cetere la vivo ene eble fariĝus maloportuna.
En nia Nordo formas la direkto de nordo en la horizonta nivelo kun la polusa akso la saman angulon en vertikalo kia estas la geografia latitudo φ de situo. La ekvatoro estas en rekta angulo (90°) kun la polusa akso. Do la plej granda alto de ekvatoro en sudo estas 90° - φ.
Ekzemple en la finna urbo Pori estas geografia latitudo φ ĉirkaŭ 61,5°. Do formas la polusa akso en nordo angulon 61,5° kun la norda horizonta direkto. La alto de ekvatoro en sudo estas 90° - φ = 90° - 61,5° = 28,5°. En la printempa ekvinokso kaj en la aŭtuna ekvinokso estas la alto de Suno en sudo 28,5° ĉar tiam la Suno estas en ekvatoro.
En Pori en mezo de vintro estas la plej granda angula alto de Suno en sudo nur 90° - φ - 23,5° = 28,5° - 23,5° = 5° super horizonto. La Suno praktike preskaŭ ne videblas. En mezo de somero estas la alto de Suno en sudo 90° - φ + 23,5° = 28,5° + 23,5° = 52° super la horizonto. Tiu ne estas zenito kiu estas 90° super la horizonto, sed tre alte laŭ niaj propraj mezuroj.
Estas tre simple kalkuli la angulan alton de Suno en sudo kiam oni scias la geografian latitudon de situo kaj la momentan deklinacion de Suno. Estas pli malfacile kalkuli la alton en aliaj direktoj. En la dua paĝo de rusa lingvo estas simpla programo kiu desegnas altojn de Suno en diversaj direktoj por diversaj nordaj latitudoj (en nia norda hemisfero ĝis kankra tropiko).
Vojo de Suno sur la ĉielo nomiĝas ekliptiko. La ekliptiko estas en angulo 23,5° kun la ekvatoro. Tiu signifas ke en la mezo de somero la Suno estas 23,5° norden (en la Nordo "super") de ekvatoro kaj en mezo de vintro 23,5° suden (en la Nordo "sub") de ekvatoro laŭ direktoj en la ĉielo.
Nodoj de ekliptiko en la ĉiela ekvatoro estas teorie utila koncepto, sed ili estas teknike iom ĝenaj, ĉar ili movas koncerne al la horizonto kiam la ĉielo (aŭ la Tero) rotacias. La direktoj de nodoj varias kaj estus teknike malfacile ilin sekvi kun masiva rotacianta konstruaĵo. La masiva baza strukturo de konstruaĵo ne estu movebla. Oni bezonas ankaŭ moveblaj partoj, mekanismoj kaj aparatoj, sed ili estu pli malgrandaj. Sufiĉu konkludi ke la angula distanco de ekvatoro aŭ deklinacio ( δ ) de Suno varias inter -23,5° (suden) kaj +23,5° (norden).
Jes ja, la plankoj de domo estu horizontalaj, sed la strukturo nepre enhavu korektajn direktojn de ekvatoro kaj la ekstremajn limojn de deklinacio de Suno ±23,5°. Estu facile sekvi la movadon de Suno laŭ sia ekvatora angulo de sudo aŭ laŭ ekliptika longitudo. La Luno kaj la planedoj ne estas distancaj de ekliptiko.
Mi kelkfoje revis pri la sankta monto FinnHenge. La ekvatora principo estu centra en sia strukturo. Niaj prauloj en Finnlando bedaŭrinde ne konstruis grandajn ŝtonajn rondojn kiel la fama Stonehenge en Anglujo. La sankta finna monto povus ripari la neglektojn de prapatroj. Sur sia supro eblus festi la centrajn tagojn de jaro. Sunsubiroj kaj sunleviĝoj estos bone videblaj kiam la monto estas pli alta ol la plej altaj arboj de arbaro. La sankta monto estas grava preĝejo al nia religio de naturo. Estas absolute certe ke la sankta monto ekzistas, sed ĝi ankoraŭ ne troviĝis. Ĝi staras kaŝita ie en la arbaro atendante ke ni ĝin trovu. Mi ĝin trovos kiam mi kolose riĉiĝos.
La nove ŝajnaj partoj de sankta monto estos rezultoj de restaŭraj laboroj kiuj estos neeviteblaj post 1000 jaroj de malzorgo. Mi ne mensogas, la antikvaj finnoj estis tre kapablaj kaj talentaj. Ili bone komprenis la movadon de ĉielo. Ili estis nemezureble multe pli saĝaj kaj inteligentaj ol la antikvaj britoj.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo