<<

#259 ; Nova natura religio por nia kara mikronacio

>>

Kristanisma religio ja estas tute nekredebla kaj malkonvena por niaj propraj cirkonstancoj. Eksterlandaj religioj eble decas por eksterlandanoj. Por nia propra nacio la kristanismo tamen estas tute fremda kaj nevalida, eĉ malloga kaj malamikenda.

Religio certe estas temo problemhava. Por multaj grandaj estroj religio evidente estas pri disciplino kaj ordo en socio, pri obeemo kaj humileco de subuloj, pri la socia devo kaj imperativo. Por burokratoj kaj politikistoj religio kredeble estas ankaŭ uzebla laborilo por ekonomio, defendo, socia paco kaj tiel plu. Mono tamen ne sole povas esti nia alta valoro.

Ĉiuj ni mem posedas niajn pensojn kaj opiniojn. Opiniojn de aliaj ni tute ne povas determini. Religio estas ankaŭ pri nia individua mondkoncepto. Klare religio ne povas esti vera natura scienco, temas pri iom alia flanko de esenco. Malfacila kaj komplika temo sendube se oni volus trakti la tutaĵon, sed ni ja ne bezonas destini ĉion. Ni bezonas nur destini nian propran.

Jam sufiĉe da imperativoj kaj devoj en religio. Ekzistas ne plu ia socia imperativo, nur pli bona persona mondkompreno, libera mondkoncepto. Individua libereco de pensoj anstataŭ ia malsana socia devo por grandegaj direktoroj.

Ni volas alte respekti nian propran valoran nordan religian heredaĵon kaj tial la origina religio de originaj finnoj estas por ni principe la sola korekta.

Tamen ni nepre produktu novan varion de natura religio por nia moderna mondo, ĉar la veraj detaloj de origina religio estas parte perditaj kaj la mondo estas jam iom alia ol ekzemple ĉe jaroj 550 ... 800 ( dum la finna Merovingiaika ) kiam la finna natura religio ankoraŭ estis forta kaj pura, sen kristanisma influo.

Oni trovas multaj aludoj pri la finna malnova natura religio ekzemple en la finnlanda nacia epopeo Kalevala. Multaj detaloj de nia origina natura religio tamen estas jam iom obskuraj, multe interpretendaj aŭ eĉ kontraŭdiraj.

Por niaj propraj intencoj ni certe bezonas nian propran varion pri la finna natura religio, novan puran varion por la moderna mondo. La principa bazo estu la spirita mondo de originaj finnoj, sed la stilo kaj la akcentoj estu niaj propraj.

La religia mondkompreno de antikvaj finnoj kredeble evoluis dum longa tempo, ekzemple dum jaroj -5000 ... +1000, por ses miloj da jaroj. Antaŭ la jaro -5000 ekzistis jam primitiva homa kulturo ("protosameoj") ĉi tie, sed la homoj en Finnlando ankoraŭ ne parolis la finnan lingvon, iliaj modernaj posteuloj nun plejparte vivas en Laponio ( Sameoj ). La unuaj finn-lingvuloj aperis ĉi tie proksimume 5000 jaroj "antaŭ Kristo", se ni volus uzi la kristanisman stilon. Mi tamen preferas uzi la minusan (-) signon por pli malproksimaj jaroj ol jaro nulo (0).

Kaj certe la moderna scienca mondkompreno estas tute alia ol io ajn religio. Konfliktoj en principoj tute ne eblas eviti. Tamen vere temas nur pri religio. Religio ne bezonas esti la sama kiel moderna scienco. Estu kontraŭdira, nenia problemo. Ĉu la kristanisma religio kvazaŭa ne estas kontraŭdira?!

Post la jaro 1000 komencis la origina religio kredeble jam perdiĝi kaj malpuriĝi per la influo de kristanismo kion malicaj eksterlandanoj - la krucmilitistoj - disvastigis perforte inter la pacema finna popolo. Kredeble restis nur kelkaj malfortaj postsignoj pri natura religio en orienta parto de lando ekzemple dum la 1800-aj jaroj.

Tamen origine la sama kulturo aperis ankaŭ en okcidenta Finnlando. Estis nur pli facile por fortiri la malnovan kredon en okcidento. La finna popolo ne estis tute facile subigebla. Ankoraŭ dum la 1500-aj jaroj ekzistis fortaj signoj pri la origina finna religio. La kristanismaj atakantoj sendube devis uzi severaj metodoj por fortiri la 'herezulecon' el la popolo.

Por mi la jaro +800 estas grava. Nome en Suda Ostrobotnio la originaj loĝantoj kiuj tie vivis por multaj miloj da jaroj tute malaperis ĉirkaŭ la jaro 800. Novaj loĝantoj - kolonianoj - venis al Ostrobotnio nur dum la 1100-aj jaroj, kredeble el sudo. Mia parencaro vivis en Ostrobotnio kaj mi do estas kaj restos honesta ostrobotniano. Mi volas ke malnovaj naturaj spiritoj kaj ĉiuj finnaj Dioj returnu al Ostrobotnio.

Homa vivo ne estas nur io morta muzeo. Vivo estas procezo, daŭra agado. Kiam la agado ĉesas, finiĝas la vivo. Tial mi volas agi kaj produkti dum mia vivo. Estus nome multe pli malfacile post morto.

La malnovaj Dioj kaj Diinoj de malnova kredo, la multaj spiritoj de naturo, ili returnu. Eble ili preskaŭ mortis ĉirkaŭ jaro 1000 kiam la oficiala socio ilin malaprobis, sed ili estos jam akceptitaj en nia propra nacieto Mueleja Insulo. Bonvenon! Venu tiaj kiaj Vi estas! Natura religio estas la plej bona.

Mi devas tuj humile konfesi ke mi estas nenia eksperto en historio kaj mi multe uzos la tre bonan kaj rekomendindan 3-partan libron "Olevaisuus ja sen valtius - Muinaissuomalaisten maailmanymmärrys", "Kalevalaiset myytit ja uskomukset I ... III" (1-a parto el jaro 2012) de sinjoro arkeologo Unto Salo kiel grava helpilo. Lia verko senvualigas pli profundan nivelon pri Kalevala kaj pri la animo de antikva finna popolo.

Se mi provus traduki la iom malfacilan nomon de lia libro, eble proksimume ... "Ekzisto kaj ĝia superregado - La mondkompreno de antikvaj finnoj", "Mitoj kaj kredoj de Kalevalanoj I ... III". Estas fotoj de kovriloj de tiuj tri libroj en malnova artikolo #80.

Do mi komencos novan fortan Esperantan projekton. Estos nova natura religio por nia mikronacio. Finnan lingvon mi pritraktos kiel eble plej malmulte, ĉar religio ne temas pri detaloj de finna lingvo. La verko kuŝos sur la antikva finna bazo, sed certe ĝi estos iom prilaborita. Nature estos multe da laboro kaj multaj malfacilaĵoj survoje. Mi certe unue devas bone min prepari. Ni batalos kaj ni lernos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)