<<

#257 ; Ĉu la viruso nin jam venkis?

>>

Mi volas ĝenerale vidi min mem kiel unu senskrupula viro kiu tute ne pentas, tute ne plorpetas, tute ne funebras. Multe mi jam perdis dum mia vivo kaj multaj same aĝaj personoj, miaj amikoj, jam transdonis kaj mortis, aŭ fizike aŭ mense. Mi tamen ne kapitulacios. Mi batalos ĝis fino.

Mi min senkulpigas ("pardonpetas") nur pri kelkaj aferoj. Unu estas la erare skribita esperanta vorto "civitaro" en miaj tekstoj ĉi tie. Ĝi devus fakte esti skribita "civitarano", aro da civitanoj de civito. Mi kredas ke mi faris tian eraron ie en miaj tekstoj. Do mi certe ne celis aron da civitoj (ŝtatoj, socioj) aŭ membrojn de grupo de civitoj, sed grupon da korelativaj individuoj, homoj, personoj de sama civito, ĉiuj samcivitanoj.

En Esperanto ni ja volas apliki "la principon de neceseco kaj sufiĉeco" kiam ni konstruas kunmetaĵaj vortoj aŭ kombinaj vortoj. La tutaĵo estu sufiĉe longa kaj kompleksa por klarigi la koncepton, sed ĝi havu nur la necesajn partojn. La kombinaĵo estu kiel eble plej simpla, facile komprenebla kaj klara, sed samtempe ankaŭ unusenca kaj sufiĉe vasta. Do la el partoj kunmetata vorto ne estu tro longa aŭ tro kompleksa kaj ĝi ne estu tro kurta aŭ malklara, hereza.

Eraroj, certe ekzistas eraroj. La diablo de preseraroj neniam mortos. Ni vivos kun multaj eraroj. Estos pli kaj pli da eraroj kiam ni skribas pli kaj pli, kvankam ni volas ilin eviti kaj korektigi. Eble ni faros novaj eraroj kiam ni provas korektigi malnovaj. Ni ne faletu pro eraroj. Ni toleru eraroj. Ni estu pli fortaj ol eraroj.

Altlernejoj en Finnlando ankaŭ estas nur iaj eraroj. Mi antaŭe havis grandaj atendoj por altlernejoj. Mi havis origine tre grandaj esperoj pri universitato. Nu, altlernejoj tamen estas jam rompitaj kaj tute ne eblas por ilin ripari.

Nunaj inĝenieroj ne plu estas veraj konstruistoj, bonaj praktikaj inĝenieroj. Tekniko estas grava idealo, sed teknika universitato ne konas la temon. Praktika tekniko jam antaŭ longe forkuris el la gracila teno kaj delikata preno de distingitaj universitataj manoj, nerevokeble fuĝis ekster la atingeblecoj de ekscelencaj akademianaj fingroj. Finnaj altlernejoj estas jam ranca mensogo, nuraj trompistoj kaj ĉarlatanoj.

La problemo ne estas nur en altlernejoj. Publike oni antaŭ nelonge en Finnlando tre klare komprenis kiel malbonaj jam estas la unuaj profesiaj lernejoj por junuloj. Kaj ni bone rimarku ke la problemo aperis jam antaŭ la virusa epidemio. Post la epidemio la problemo restas. Oni ne volas vidi la problemojn de labora vivo. Oni ne kuraĝas por ekscii la enigmon de individua vivo kaj profesia scipovo. Oni tute ne volas konfesi la enigmon de malriĉeco, mankhavaj vivrimedoj, problemojn de akiro de sufiĉa porvivo kaj la multan senlaborecon.

La mopedo fuĝis el la trikita ganto de grandegaj gesinjoroj. La pompaj direktoroj perdis la kernon de pudelo. Ili tro multe tondis la harojn de pudelo kaj fine sub la haroj malkovriĝis ... nur nenio.

Por la politikistoj de Finnlando ŝajnas la vera politiko por la lando jam temo tro malfacila por trakti. Nur la viruso estas por ili la temo oportuna, la afero konvene facila. La politikistoj jam pensis nur pri la viruso por multaj monatoj sinsekve. Ĉu tute ne aliaj problemoj en la lando?

Finnaj lernejoj, tre malutilaj establoj. Mi ilin malbenos ĝis la plej suba kaj plej mizera Infero. Mi certe neniam povos ilin sufiĉe riproĉi, insulti kaj kritiki. Ilia principa ekira punkto estas tute malĝusta. La instituto mem ne estas grava. La salajrita personaro ne gravas. Anstataŭe la plej esencaj estus la studantoj. La altlernejoj ne ekzistu por si mem, aŭ por la dungita personaro, sed por la studantoj, la klientoj.

Mi tamen volas fariĝi bona inĝeniero kaj vera konstruisto ion belan tagon, malgraŭ la senutilaj - kaj eĉ difektigaj - finnaj altlernejoj. Certe mi estas jam maljuna, sed ankoraŭ ne tute morta. La finna industrio, la fabrikoj kaj firmaoj, min klare tute ne sopiras. Eble mi tamen povus havi plu eĉ 20 bonaj aktivaj jaroj por mi mem? Eblas multe labori dum 20 jaroj, speciale se oni havas iom da ekonomiaj rimedoj. Nu, rimedoj kredeble ekzistos nur malmulte, sed tamen eblas plani, labori kaj studadi mem.

Do, rezulto el la teknika universitato estas jam por mi klara: NENIO. Por junuloj la rezulto eble estus io alia, sed mi ne estas junulo, mi estas 62 jaroj maljuna. Sed kio nun? Ĉu nur io tradicia aŭ eble io tute nova?

Ĉu pravas la ordinaraj modernaj ideoj? Ĉu estas por ĉiuj individuoj bonaj la valoroj kaj mensaj teniĝoj de - por ekzemple - la registaro de Finnlando? Ĉu pravas la "ruĝe verdaj" politikistoj? Certe ne.

Ni ja ĉiuj scias ke por fumi kaŭzas grandan riskon por pulma kancero, almenaŭ statistike. Mia patro kaj lia patro fumis kiel kamentuboj. Patro Veikko vivis por 82 jaroj kaj lia patro Salamoni por 90 jaroj. Neniu el ili mortis pro pulma kancero. Anstataŭe multaj nefumantoj tamen mortos pro pulma kancero. Vero de statistiko eble ne estas tute la sama kiel la vero por unuopa persono. Risko en statistiko ne estas la sama kiel ĉie rekonata realo.

Politikistoj multe parolas pri "komuna avantaĝo", kiel aŭtomate klara, senkonflikta koncepto. Sed kio fakte estas "komuna avantaĝo"? Ĉu ĝi eĉ ekzistas en realo? Mi kredas ke ekzistas avantaĝo de individuo. Eble ankaŭ ekzistas avantaĝo por kelkaj personoj samtempe. Sed absolute senkontraŭdira "komuna avantaĝo", la sama por ĉiuj, tio kredeble signifas ke oni ne rajtas paroli pri la afero, do estas nur tabuo?

Politikistoj ofte parolas multe, sed ili volas diri nur malmulte. La kulturo de sekretaĵoj forte vivas en moderna finnlanda politiko. Se la temo estas tro sentema aŭ tro malfacila por trakti publike, ĝi do estu politika sekreto. Por multaj estroj la centra esenco de demokratio estas bona ordo kaj disciplino. Politikistoj diras por ni kion ni faru kaj kion ni ne faru. En aktualaj kondiĉoj frazo de politikisto: "Ni ne faru tion, ni faru ĉi tion" ja vere signifas: "Vi ne faru tion, vi faru ĉi tion".

La spektaklo ne estas tute la sama se oni nur rigardas el supro de arbo suben, kompare al la norma situacio ke oni rigardas el tersupraĵo supren. La spertita grandeco de objektoj estos alia. La mondo aperas iom alia por direktoroj ol por unuopaj normaj membroj de socio.

Mi aŭdis en natura programo de radio ke estas avantaĝo por animalo se ĝi havas propraj idoj. Kaj kredeble ĉi tio validas ankaŭ por la tuta homaro. Do laŭ ĉi tio aserto estas bone se eblas daŭrigi sian familion, favore se eblas por individuo por disdoni siaj propraj genoj al la sekvanta generacio.

Mi ne havas infanoj kaj mi tute ne kredas tion argumenton. Ĉu estas tro malmulte da infanoj en la mondo? Certe ne, la afero estas tute male kaj kontraŭe. Estas jam multe tro multe da homoj en nia mondo kaj estonte ekzistos eĉ pli multe. La propra speco normale bone progresas eĉ se ĉiuj individuoj ne transdonas siaj genoj al siaj idoj.

La ido ja ne povas selekti siaj gepatroj. Neniu povas selekti siaj genoj. Por la ido la genoj estas nur sporadaj. Individuo povas esti iom alia ol siaj genoj. Genoj estas gravaj, sed genoj ne determinas ĉion. Por la individuo la genoj estas praktike nur hazardaj. En vasta homa socio la genoj ne estas tiel krize gravaj por la tutaĵo. Kial do unu hazarda geno estus universale pli bona ol io alia?

Por la masklo, la virseksulo, kio estus la avantaĝo pro tio ke la spermo de ĵus tio individuo (kaj nenio alia) gravedigas la ovoĉelon de inseksulo, la virinseksulo? Nenio, absolute nenio! Multe da alternativa spermo en la mondo. La homoj ja estas sociaj animaloj. Sen bona edukado kaj altaj sociaj valoroj ni estus nur danĝeraj sovaĝuloj.

Do la "verdaj" politikistoj de finna registaro eraras. Eblas bone vivi sen transdoni siaj genoj.

Por la planedo Tero estas eĉ favore ke ni ne reproduktiĝas tro multe. Certe la Biblio gvidis la homojn por multiĝi kaj por plenigi la surfacon de Tero, sed ni jam povus iom uzi bremson, ian loĝantaran malakcelilon. La Tero nome jam estas praktike plena.

Eblas industrie por uzi tro multe da rimedoj, eblas teknike lasi la elspezojn de homaro por efemere superi la enspezojn de naturo. Tamen, se nia kulturo baziĝas en kreskanta malŝparado kaj detruado, kion ni faru en estonteco kiam la rimedoj jam estos malabundaj?

La viruso eble prilaboras nian mondon? Estas eĉ esperinde ke la mondo future estus iom alia. Multaj aferoj ne estas tre bone en la nuna mondo. Ni batalu pro la pli bona mondo, pli racia kaj pli humana estonteco por la planedo. Mono ne estu la sola valoro. Ni fine renkontu la fakton ke eblas jam multe pli produkti ol kion ni vere bezonas. Ni renkontu la konsekvencojn por la vivrimedoj, la akiro de porvivo.

Kaj certe fine eble .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)