<<

#256 ; Ni havas grandan pasintecon & iom da futuro

>>

Egalas precize 28 = 256 kaj tial ni bone memoru nian lokon en la granda skemo de historio de vivo. En artikolo #80 mi iom skribis pri la ĉirkaŭ 10 miloj jaroj longa historio de origina finna popolo. Mi kredas ke moderna homo alvenis al Eŭropo proksimume antaŭ 40 miloj jaroj. Mi lernis ke aperis grandaj krizoj dum la vivo de antikva homo. Antaŭ 80 miloj jaroj estis la tuta samtempa homaro nur 10000 individuoj, same malgranda kiel loĝantaro de unu malgranda urbo.

Certe krizoj de homaro ne ĉesis. Kredeble estos tre grava krizo por la moderna homaro jam post 20 ... 30 jaroj. Eble mi tion ankoraŭ vidos se mi vivos ĝis 80 ... 90 jaroj aĝa? Eble estos jam tutmonde 10000 milionoj da homoj kiam la moderna ekonomio disfalos? Ekonomia kreskado, kreskanta elspezado kaj konsumado, kiel eble plej alta vinivelo, tioj tamen bedaŭrinde estas la sanktaj valoroj de tutmonda kapitalisma ekonomio. Tioj tamen ne plu estas firmaj valoroj por multaj jardekoj.

Certe oni devus kompreni ke la sola firma tutmonda politiko estus pli malmulte da produktado kaj konsumado, pli malmulte da nova malpuraĵo, iom pli malmulte da homoj en la mondo, iom pli malalta materia vivnivelo. Fine ne eblas konsumi pli multe ol la mondo por ni produktas. La politikistoj tamen tute ne tion akceptas. Por ekonomistoj kaj politikistoj ekzemple 4 jaroj estas jam tre longa tempo. Kial zorgi pri la sekvanta generacio!

La monda klimato tute ne estas la sola kaj plej granda problemo. La vera pli granda problemo simple estas tro multa homa konsumado, tro multe da industrio. Elektraj aŭtoj estas nenia solvo. Elektraj aŭtoj signifas nur pli multe da konsumado. Elektraj aŭtoj do reprezentas la tute saman gravan problemon, tro multe da produktado, tro multe da konsumado, tro multe da malpuraĵo, tro multe da energio, tro multe da ekonomia kreskado, tro multe da malutilo por la naturo, tro multe da kreskanta detruado de nia propra natura ĉirkaŭaĵo, tro multe da veneno en nia mondo.

La planedo Tero ne estas sufiĉe granda por moderna homaro. La rimedoj baldaŭ finiĝos. Estas tre malĝoje por aŭskulti kelkaj finnaj politikistoj. Ili parolas pro la tutmonda kapitalisma ekonomio kaj ili volus havi pli da infanoj kaj pli da produktado, pli da energio, pli da elektraj aŭtoj, ... kredeble pli da ĉio ebla. Tamen estas jam tre multe da infanoj en la mondo. Estas jam tre multe da produktado en la mondo. Pli da rimedoj ni tamen ne plu povos havi. Ni bezonus multaj pluaj planedoj Teroj por povi vivi laŭ la favorita stilo de avidaj politikistoj.

Do, tre malĝoje, sed nenia solvo antaŭvidebla. Ni tamen bone ĝoju pri la eĉ 20 ... 30 relative bonaj jaroj kiojn la moderna homaro eble ankoraŭ havos. Post nin, fino de moderna homa mondo. Formikoj kaj bakterioj, vi afable prenu la respondecon pri la mondo post nin!

Estas bone por kompreni kiuj ni fakte estas. Genotipo kaj Haplotipo estas gravaj konceptoj.

Por finnoj kaj por multaj aliaj originaj loĝantoj de Nordo estas grava la Haplogroup N-M231 kaj mi esperas ke mi reprezentas tion, N1a1a (N-M178)

Historio de homaro estas la sola heredaĵo kion ni postlasos. Origino de finnoj certe longe estis granda demando, politike iom sentema demando. La apudaj bildoj prezentas "nian grupon", N.

La parolata lingvo estas unu afero, sed genoj alia. Lingvo povas transiĝi al tute aliaj homoj, sen transiĝo de genoj. Nia origino ŝajnas orienta. Rusujo estas nia proksima amiko. Genoj ne mensogas.

Jes, la moderna homaro detruiĝos, sed por nia propra nacio Mueleja Insulo almenaŭ la venonta jarodeko estos bona. Longe vivu nia propra haplogrupo!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)