<< | #250 ; La vera peza programa laboro por la 3D-fotilo |
>> |
La fizika konstrua laboro de aparato 3D-fotilo estas jam preskaŭ preta, sed ĝi estas ankoraŭ sen siaj propraj pretaj programoj. Estas facile por foti per la distancaj fotiloj se ia malfruo de 2 ... 3 sekundoj inter la du fotoj estas akceptebla, se la celo ne movas dum tiu tempo. Kredeble eblos ankaŭ konstrui pli rapidan metodon por foti du fotoj sinsekve per du distancaj fotiloj, se oni tion necesas.
La vere postulema agadkampo tamen estas la 3-dimensia geometrio por la fotaj produktoj de 3D-fotilo. Kredeble ekzistas almenaŭ du alternativoj por efektivigi la 3D-geometrion por la 3D-fotilo.
NumPy, Matplotlib, SciPy
.
Mi volas provi ambaŭ tiuj metodoj. Certe OpenCV estas pli forta kaj rapida ol nur baza Python. La programa lingvo Python ne estas tre rapida lingvo, sed la modulo OpenCV estas fakte skribita en C/C++ kaj tial multe pli rapida. Tamen la granda sistemo OpenCV estas iom komplika por munti por Raspberry Pi kio havas iom specialan arkitekturon.
Principe la ideo por utiligi la bildparon de 3D-fotilo per komputila programo estas
Fine la problemo estas, kiel prezenti la rezultojn. La trajtoj estas la ekiraj punktoj, sed ili ja ne prezentas la tutan celon en la senco kion homoj komprenas. Ili povas prezenti aliaj partoj de celo. Ne estas tute simple ekzemple kun komputila programo por konstrui 3D-modelon de celo el du fotoj fotitaj el iom aliaj lokoj.
La homaj okuloj kun la homa cerbo ja relative facile lernos por konturi steroskopan bildparon kaj por vidi la impreson de profundo en la du fotoj kiuj prezentas la saman celon el iom aliaj vidpunktoj. Ni homoj, ni estas tre bonaj por vidi, por uzi niaj propraj okuloj, eĉ jam kiel 2-jaruloj. Eĉ malgranda infano ja kapablas por kompreni kion li aŭ ŝi vidas per siaj 2 okuloj, kio celo estas distanca kaj kio estas proksima.
Principe la tasko de 3D-fotilo estas la sama kiel la natura tasko de niaj 2 okuloj kaj nia propra cerbo. La detaloj tamen kredeble povas esti tre multe aliaj. Mi fakte ne scias kiel la homaj okuloj kaj la cerbo kune funkcias por produkti kapablon por vidi. Por artefarita cerbo de komputilo la tasko tamen estas alia. Mi volus trovi bonaj metodoj por utiligi la krudajn rezultojn de 3D-fotilo per komputilo.
Multe da laboro ... kredeble iom grandaj programoj ... sed mi esperas ke ni iom post iom progresos.
Longe vivu 'Raspberry Pi' kaj nia propra nacieto! Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |