<<

#249 ; La programo Python ankaŭ kapablas foti

>>

Ĝis nun ni uzis nur la pretan programon raspistill de Raspberry Pi (RPi) por foti per la picamera. Certe raspistill estas bona kaj multflanka programo por unuopaj fotoj, sed alternative eblas ankaŭ uzi propran Python -programon por foti. Ĉi tiun alternativon ni volas nun esplori. Mi esperas ke ni trovos pli bonan metodon por foti per 2 fotiloj samtempe, aŭ almenaŭ tre rapide sinsekve.

Ekzistas bazaj informoj angle en la ĝenerala komputila reto Internet, ekzemple : How to control the Camera Module with Python code

Oni povas foti 800*600 foton ekzemple per ĉi tia simpla Python -programo se la fotilo estas renversite (turnas la foton 180°) :

from picamera import PiCamera
from time import sleep

camera = PiCamera()
camera.rotation = 180
camera.resolution = (800, 600)

camera.start_preview()
sleep(2)
camera.capture('/home/pi/foto.jpg')
camera.stop_preview()

Nia speciala problemo tamen estas, kiel foti du fotoj preskaŭ samtempe per du fotiloj. Tion problemon mi esperas por solvi per kunlaboro de Python kaj bash script. La Python -programoj estos en la distancaj komputiloj sed ni startigos ilin el la tria komputilo tra SSH.

Mi ankoraŭ ne scias detale kiel progresi. La programoj tamen devas starti la fotilojn en la distancaj aparatoj. La tria komputilo vokos la distancajn komputilojn tra SSH. Sekve la tria komputilo atendas por 2 sekundoj ( sleep 2 ) tiel ke la fotiloj povas tute stabiligi. La distancaj aparatoj nur atendas sian ordonon. Sekve la tria komputilo sendas por ambaŭ distancaj aparatoj signalon por foti kaj por skribi la foton kiel datumo ( en la supra programo '/home/pi/foto.jpg' ).

Fine la programo ĉesas kaj la tria komputilo transigas la fotojn por si tra la Ethernet -kablo same kiel en la antaŭa artikolo.

Mi bezonas iom da eksperimentado. Eble mi povus uzi rekte la unuan 3D-fotilon se mi muntas miajn du malgrandajn 7" ekranojn por la du komputiloj de 3D-fotilo. Tiam mi povus uzi VNC-konekton por skribi la programon en la distancaj komputiloj el la tria komputilo. Ili ja ne proponas sian laboran tablon se ili estas "headless" kaj ne havas propran ekranon. La HDMI-kabloj por RPi4 tamen estas iom specialaj kun tre malgrandaj micro -kontaktiloj kaj mi ne havas sufiĉe da ili.

Krome mi ne scias ĉu vere la rezulto fine funkcius en la distancaj Buster -komputiloj sen la ekranoj. Ĉu mi vere volus donaci miaj du ege belaj 7-colaj ekranoj por la unua 3D-fotilo? Apenaŭ!

Pli simple estus komenci por eksperimenti per du komputiloj tra kruce konektita Ethernet -kablo tiel ke la distanca komputilo havas fotilon kaj laboras senprobleme kiel VNC server. Multaj alternativoj por provi. Sed planoj, eksperimentado kaj testoj ja estas la vera senco de inteligenta homa vivo, almenaŭ por inĝenieroj.

Do mi ankoraŭ ne povos proponi ian pretan solvon, sed la pado de scipovo ja povas esti bela kaj interesa, kaj ne nur la celo. Ni trovos la solvojn.

Min tamen multe ĝenas la problemo de "headless" RPi kiel distanca komputilo kun fotilo se oni bezonus VNC-konekton. La fotilo ja funkcias kun nura SSH-konekto sen problemo. La problemo nur aperas en VNC-konekto (kion mi eble ne bezonus).

La iom malnova vario "Stretch" laboras bone kiel "VNC-server" ankaŭ "headless", sed laŭ miaj kelkaj provoj la nova sistemo "Buster" ne funkcias tute "headless" por VNC-konekto. Eĉ la iom malnova vario 3 de Raspberry Pi kun la nova sistemo "Buster" ne funkcias kiel "VNC server" se ĝi estas tute "headless". Mi havas multaj liberaj musoj, sed nura muso ne helpas.

Ŝajnas ke propra klavaro tamen sufiĉus por ke la distanca komputilo ne estu tute "headless". Eĉ nura propra "dongle" de sendrata klavaro - sen la klavaro mem - ŝajnas sufiĉi por ke la RPi ne estu "headless". Mi tamen ne kredas ke mi uzus 2 klavaroj por la 2 distancaj komputiloj de 3D-fotilo.

Prefere mi uzos du malgrandaj ekranoj por la 3D-fotilo se mi vere bezonas VNC-konekton. Nu fakte la Samsonite-artverko de du 7" HDMI-ekranoj estas oferebla ĉicele se estas neeviteble, sed nur provizore. Mi devote esperas ke la Python programoj en la distancaj komputiloj ne bezonos propran ekranon dum vera 3D-fotila laboro, sed laboros humile sen ekrano same kiel la nobla programo raspistill .

Longe vivu 'Raspberry Pi' kaj nia propra nacieto! Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)