<< | #247 ; Ioma progreso kaj ioma regreso |
>> |
La nova modelo Raspberry Pi 4 ja havas du malgrandaj HDMI-konektiloj por 2 ekranoj. Certe mi devis ilin provi. En la apuda foto vi vidas kiel eblas samtempe uzi 2 ekranoj por la unu kaj sama RPi4 -komputilo. Maldekstre estas teksto por skribi per la klavaro, dekstre filmo por rigardi. Ĉu vere samtempe?
La distanco inter ĉi tiuj du malgrandaj 7" ekranoj estas relative granda pro la loko de iom longaj konektiloj por HDMI kaj USB por 5V @ 0,5A. Mi uzis la malhelan parton el malnova Samsonite teko por konstrui ĉi tiun imponan montrilon, surprizan artverkon de moderna epoko.
Tamen iam povus esti vere utile por uzi du ekranoj en la sama komputilo. La ideo estas ke la labora tablo estas la sama por ambaŭ ekranoj.
Ĉi tiuj ekranoj estas nur 7-colaj laŭ diagonalo kaj iom specialaj. Ambaŭ havas sian propran 2 Mpx fotilon kaj mikrofonon. Oni bezonas specialan programon por utiligi tiujn. La fotiloj havas rekte nek USB- nek CSI- konekton. Certe mi ne provas por uzi ambaŭ fotiloj samtempe en unu komputilo.
Nature oni bezonas sin iom kutimigi por uzi tiaj malgrandaj 7" ekranoj. Eĉ relative malgranda 10" ekrano estus pli praktika kaj facila por uzi. Pli malgrandaj 5" ekranoj estas laŭ mia opinio jam tro malgrandaj kaj maloportunaj por ĝenerala uzo.
Malgrandaj ekranoj oni tamen eble bezonos en la 3D-fotila projekto se oni volas uzi VNC-konekton? Mi nome bedaŭrinde ŝajne eraris pri ekranoj kaj VNC-konekto. Laŭ nova provo ankaŭ la distancaj RPi4 komputiloj de 3D-fotilo bezonas siajn proprajn ekranojn por ke la laboraj tabloj estu videblaj kaj uzeblaj tra la VNC-konekto.
Do ĉu mi humile korektigu ke, kvankam SSH kaj picamera bone laboras sen ekrano en la distanca komputilo, la VNC-konekto tamen ŝajnas nepre postuli propran ekranon por la distanca komputilo?
Certe mi devas iom eksperimenti por trovi la veron. Ĉu estis falsaj la originaj rezultoj en artikolo #245? Ĉu tute ne eblas havi VNC-konekton kun distanca Raspberry Pi kio estas sen propra ekrano?
Ni eksperimentu. Baza testo inter 2 komputiloj kun kruce konektita Ethernet -kablo.
Jen ni unue en la dekstra foto havas iom malnovan komputilon Raspberry Pi 3B+ kun la baza Raspbian vario 9, "Stretch" sen ekrano kiel distanca komputilo en la alia fino de kruce konektita Ethernet -kablo.
Mi provis VNC-konekton kun ambaŭ alternativoj, PC/Windows 10 kaj RPi4 kiel "VNC viewer" por tiu sola distanca RPi3B+ kun la iom malnova "Raspbian" vario 9, "Stretch".
Kiel la apudaj fotoj maldekstre atestas, estis ĉiuj ĉi tiuj VNC-konektoj kun la programo "VNC viewer" tute sukcesaj kun la distanca RPi kiu estis sen propra ekrano.
La labora tablo de distanca komputilo (la nigra vojo de vario "Stretch") sen propra ekrano estas videbla en la ekranoj en la fenestroj de "VNC viewer".
Kio do estas la rezulto?
Por mi ŝajnas ke sen propra ekrano la moderna RPi4 kun la moderna vario 10, "Buster" ne proponas sian laboran tablon kiel "VNC server" por la "VNC viewer". Certe ĝi bone laboras kun propra ekrano.
Por mi ŝajnas ke la iom malnova baza "Raspbian", vario 9, "Stretch" kiel distanca komputilo tamen akceptas - eĉ sen sia propra ekrano - la alian komputilon por vidi kaj uzi la distancan laboran tablon.
Se mi nepre volus uzi VNC-konekton kun la nuna 3D-fotilo kio havas RPi4 komputiloj kun vario 10, mi eble devus aldoni du malgrandaj HDMI-ekranoj por la 3D-fotilo.
Mi tute ne testis la kombinaĵon nova RPi4 kaj malnova "Raspbian", vario 9, "Stretch", ĉar estus iom stranga.
Do la iom malnova RPi3 estas bona selekto por la fotiloj de 3D-fotilo se oni volas uzi VNC. Kredeble ili ne bezonas propran ekranon.
Mi tamen kredas ke povus bone sukcesi la 3D-fotilo sen VNC. Oni povas foti tra SSH, transigi la fotojn por la tria komputilo tra Ethernet -kablo kaj sekve prilabori la du fotojn en la tria komputilo por efektivigi la 3D-geometrion kion ni atendas el bona 3D-fotilo.
Longe vivu 'Raspberry Pi' kaj nia propra nacieto!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |