<<

#246 ; Iom alia nova kurso por la 3D-fotila projekto

>>

Se mi posedus tre multe da mono ... sed tion multan monon mi tamen fakte ne havas. Oni ja povas revi kaj iluzii pri grandaj kimeroj kaj utopioj, kiel ekzemple grandaj novtipaj elektro-mekanikaj astronomiaj horloĝoj, grandegaj trategmentaj sunhorloĝoj per multaj komplikaj speguloj, pri pompegaj astronomie motivaj strukturoj, pri absolute bona kaj perfekta.

Klare mia nuna projekto tamen povas esti la sola realisma laboro por la resto de mia vivo. Realisme estas jam tre multe da laboro en diversaj fotiloj, elektronikaj partoj, Raspberry Pi-komputiloj (RPi), optiko, geometrio, lumo, koloroj, ombro, elektro-magneta radiado, elektro-mekanikaj aparatoj, kaj tiel plu ... Realisme mi do batu ĉiuj miaj ludkartoj kaj rimedoj sur tablo por progresigi tiuj celoj en la kruela ludo de vivo.

Ĉi tio estos mia tuta vivo kiel inĝeniero kaj konstruisto. Kaj sekve mi mortos. Mi povos esti kontenta dum la resto de mia vivo se mi atingos bonaj rezultoj en la nuna praktika agada kampo. Post la vivo mi ne povos esti kontenta, sed tio ne gravas. Mi estos morta. Mortulo povas esti nek kontenta nek malkontenta. Li estas nur morta.

Mi iom transfiguris mian opinion pri miaj karaj 3D-fotiloj. Mi volas konstrui almenaŭ 2 fotiloj kiuj kapablos por foti laŭ 3D-metodoj. Ili estos iom malsimilaj en detaloj, sed la uzo per programo kredeble estos esence la sama. Mi volas ke la tutaĵo de 3D-fotiloj estu logika kaj racia.

La nuna vario de 3D-fotilo - fotita dekste - havas novaj fortaj RPi4B -komputiloj kun malnova fotilo 1.3 kaj bona sed iom multekosta ujo, kiu ne konvenas bone por muntado sur klina surfaco. Elastaj ruĝaj rubandoj ne estas tre bona kaj eleganta solvo por fiksigi la ujon en sia propra loko.

Ekzistas pli malmultekosta ujo por RPi4B per nur unu ventumilo kaj tia bazo ke bone konvenas por munti sur klina surfaco per (fine nevideblaj) ŝraŭboj kaj sen malbelaj rubandoj. Mi kredas ke unu ventumilo por RPi bone sufiĉas en la relative malpeza laboro de fotila komputilo.

Estis interese por konatiĝi kun la nova RPi4, sed fakte fotilo estas nur malpeza por uzi kaj ĝi ne postulas speciale fortan komputilon. Prefere mi uzus la novan varion de fotilo 2.1 kun la nova RPi4. Prefere mi rezervos la malnovajn fotilojn vario 1.3 por la alia 3D-fotilo. Kaj mi certe kredas ke la iom malnova Raspberry Pi 3B (sen pluso) estas tute sufiĉa por uzi la fotilon.

Faktoj de barbara kapitalisma vivo: Por la prezo de unu nova RPi4B kun 8GB RAM ( iom malpli ol 100€ ) mi povas aĉeti du ekzempleroj de iom malnova vario RPi3B (sen pluso) kio havas nur 1GB RAM kaj kio certe estas iom pli malrapida kiel ĝenerala komputilo, sed por simpla uzo de fotilo tamen tute sufiĉa.

La "nur" unu GB da RAM fakte bone sufiĉas en norma uzo por Raspberry Pi. Sen vera utila laboro RPi bezonis laŭ mia sperto nur 0,10 ... 0,15 GB da RAM memoro. Plej multe en mia uzo RPi uzis proksimume 0,8 GB da RAM memoro.

Por PC/Windows estas jam 4 GB da RAM iom malmulte. Kredeble Windows bezonas eĉ 2 GB da RAM jam "sen vera utila laboro". Sed nia kara RPi estas kontenta kun sia malgranda RAM -memoro tiel ke 4 GB da RAM estas jam kolosa kvanto por RPi.

La vario 3B estis por mi la unua Raspberry kaj mi fidas al tio modelo. Pli malnovajn variojn mi ne sopiras. Ili ne estas tiel multe pli malmultekostaj.

La alia 3D-fotilo estos la malmultekosta alternativo. La tuta prezo de aĉetendaj partoj por la alia 3D-fotilo estas ĉirkaŭ 200€, inkluzive nur du komputiloj. La tria komputilo kun ekrano, klavaro, muso kaj la longa Ethernet -kablo povas ja esti la samaj kiel por la unua 3D-fotilo. La principo de 3 komputiloj estos la sama (vidu la desegnaĵon sube).

Se mi iam volus uzi ambaŭ 3D-fotiloj (preskaŭ) samtempe, mi kredeble bezonus nur unu Etherhet Switch pli. Certe ekzistas karaj kelkaj tiaj aparatoj, sed ekzistas ankaŭ pli simplaj kaj malmultekostaj modeloj, eĉ kun 8 pordoj, prezo proksimume 20 ... 30€.

Mi kredas ke 16 GB memoraj kartoj estas tute akcepteblaj kiam la vario de sistemo ne bezonas esti la plej granda "Full". Mi ja ne intencas skribi miaj tutaj rememoroj de vivo helpe de tiuj fotilaj aparatoj. Laboran tablon mi tamen certe volas uzi por fotila komputilo kaj tial mi ne akceptas la plej malgrandan varion "Lite".

La unua 3D-fotilo fotas rekte en stara pozicio. Oni ne bezonas turni la foton. La alia 3D-fotilo tamen probable fotos renversite, pro la diferenca stativo kio estas preskaŭ vertikala, se mi uzos la norman sed iom mallongan kablon de fotilo. Tio estas nenio grava problemo. Oni facile turnas la foton en programo.

La plej interesa fotilo ja estus la NoIR -vario en, per homa okulo nevidebla, IR-lumo. Sed tion mi devas ankoraŭ atendi. Kredeble ekzistas ankaŭ pli kara RPi-fotilo por ĉirkaŭ 12 Mpx, eble havebla kun diversaj objektivoj, sed tion mi provizore ne bezonas. Ĉiujn miraklojn de mondo ne eblas posedi. Por bona lumo kaj mallongaj distancoj de nur kelkaj metroj ĉiuj RPi-fotiloj estas sufiĉe bonaj.

Mi firme kredas ke nenia komputilo povas esti vere kaj absolute sekura kiam ekzistas ia drata aŭ sendrata konekto kun la ĝenerala komputila reto Internet. Lokaj drataj sistemoj estas la solaj vere sekuraj. Loka kaj malgranda estas bona, ekzemple nia kara nacieto Mueleja Insulo.

Esperanto estas bona lingvo por labori, ankaŭ kun teknikaj temoj. Certe mi bezonas lerni novaj vortoj kaj novaj esprimoj. Esperanto de hodiaŭa tago eble ne estas tute la sama kiel la Esperanto de mia juneco, 40 jaroj antaŭe. Nia mondo evoluas kaj ankaŭ nia bonega internacia lingvo devas kontinue evolui.

Por pli maljunaj ol 55-jaruloj la korporaciisma labora mondo estas jam praktike fermita en Finnlando. Ĉi tiu labora kampo estas por mi la sola ebla ekster korporacioj kaj korporacia laboro. Ĝi tamen estas bona kaj tre vasta agada kampo. Ekzistas multaj interesaj novaj temoj, multaj entuziasmigaj eblecoj. Multe da nova espero ŝvebas en la aero. Ni ne perdu nian bonan batalan spiriton. La batalo tute ne estas perdita.

Do la laboro ankoraŭ kontinuas ... Ni memoru ke la premio ne estas nur je celo, sed ĝi estas ankaŭ ĉe vojo! La laboro mem estas la vera premio por la bona konstruisto. Ni pensos, ni laboros, ni lernos.

Longe vivu 'Raspberry Pi' kaj nia propra nacieto!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo



Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)