<<

#245 ; Eksperimentado kun la 'Virtual Network Computing'

>>

VNC aŭ 'Virtual Network Computing' estas por mi nova interesa reta temo kun Raspberry Pi komputiloj ( mallongigo RPi ) en la malgranda loka komputila reto de nia propra nacio Mueleja Insulo. Ekzistas informo pri VNC ekzemple en angla lingvo en Vikipedio

Maldekstre vi unue vidas la postaĵon de mia malnova iom malgranda 10 -cola HDMI -montrilo. Jes vere, vi vidas tie norman RPi3 komputilon kun ventumilo. Ŝparas areon sur la tablo kiam la komputilo ne bezonas propran lokon. La ventumilo de tiu "hat" estas iom tro sona (brua), sed ĝi kaŭzas ke la temperaturo de komputila kerno nur tre malofte superpasas +40°C eĉ en peza laboro.

La antaŭaĵo de montrilo tamen ofte povas esti pli interesa. En ĉi tiu kazo la RPi3 kun la 10" montrilo laboras kiel 'VNC Viewer'. La tuta muntado de "Raspbian"-sistemo por RPi jam enhavas la pretan VNC-programon por vidi kaj por uzi la laboran tablon de alia komputilo tra la komputila reto. Tial estas facile kaj konvene por komenci por uzi la programon.

La ideo de VNC estas ke oni povas uzi alian komputilon tra komputila reto, kiam oni scias la IP-adreson, nomon de uzanto kaj la respektivan sekretan vorton por tiu distanca komputilo, kaj certe ankaŭ devas unue esti tiel ke VNC estas akceptita en la distanca komputilo per sia loka homa uzanto.

La vario de sistemo Raspbian/Linux estas 10 (nomita "Buster") en la komputilo kun la 10" montrilo. Sube en la foto de montrilo ni vidas laboran tablon de alia RPi3, kiu havas la saman varion de Raspbian -sistemo.

Nu, fakte la pli novaj Debian-tipaj Linux-sistemoj kiujn mi ankoraŭ senzorge - laŭ malnova stilo - nomas "Raspbian" tamen jam oficiale estas "Raspberry Pi OS", sed tro longa nomo por skribi.

Ekzistas tri varioj de nova sistemo: "Full" / (sen specifo) / "Lite". La vario "Lite" tute ne havas grafikan laboran tablon, sed eblas ĝin uzi per komandoj. La vario sen pli ekzakta specifo havas la laboran tablon, sed ĝi ne havas ĉiuj eblaj diversaj programoj kiujn la vario "Full" certe enhavas, ekzemple la tuta granda kontora programaro LibreOffice.

Ĵus nur mi lernis ke en nia kara internacia lingvo Esperanto oni nomas tian komputilan sistemon Operaciumo aŭ "operacia sistemo" kaj mi provos tion nomon estonte memori. Novaj komputilaj vortoj estas iom malfacilaj en Esperanto. Miaj vortaroj estas malnovaj kaj mankhavaj. Eble mi plue devus lerni por uzi la pli bonan nomon Komputila ekrano anstataŭ la vorto "montrilo"?

Tre grandaj programoj ... kaj sendube estonte eĉ pli grandaj. La norma microSD -tipa memora karto je 16 GB ŝajnas jam iom malgranda (update & upgrade) se oni uzas la novan "Full" -varion. Mi rekomendas por uzi la pli grandan memoran karton je 32 GB por muntado de tute nova vario "Full".

Certe oni ne nepre bezonas ekzemple LibreOffice kaj Mathematica por ĉiuj komputiloj kaj tiam eĉ malpli da memoro estas sufiĉa. Kaj kial eĉ munti laboran tablon por la sistemo se ĝi vere laboran tablon ne bezonos, kvankam tio estas iom speciala kazo. En norma uzo oni ja bezonas grafikan laboran tablon.

Baldaŭ mi ne plu kuraĝos por modernigi (update & upgrade) la "Full" -varion se estas nur 16 GB memora karto en la RPi. Ĉiuj programoj de RPi -komputilo ja estas en tio nur unu, eteta kaj fragila microSD -karto. Mi havis iom da malbonaj spertoj kun la malnovaj 8 GB memoraj kartoj nur kelkaj jaroj antaŭe. Oni bezonas en la memora karto iom da ekstra libera memoro dum modernigo, pro iom grandaj pasemaj datumoj kiojn oni ne bezonas post la modernigo. Dum la modernigo ili tamen rezervas iom da memoro en la karto. Se la memoro en la microSD -karto ne estas sufiĉa, io malbona okazos.

Varion de "Raspbian" -sistemo oni krome ĝenerale vidas el la foto sur la labora tablo de komputilo. La pli malnova vario 9 (nomita "Strech") havas iom mornan kaj splenan foton de rekta asfalta vojo. La foto por vario 10 eble reprezentas ion orientan pejzaĝon?

En ĉi tiu eksperimento la labora tablo en la programa fenestro de 10-cola montrilo estas la labora tablo de RPi3 kun tre malgranda 5-cola montrilo. Ĝi aperas iom pli granda en la 10" montrilo pro io kialo. Sube vi vidas foton de tiu tre malgranda 5-cola montrilo kiu kaŝas kartan RPi3 -komputilon malantaŭ si.

La malgranda komputilo kun la 5" montrilo laboras kiel 'VNC Server', ĉar VNC unue estis akceptita en la sistemo. Oni facile akceptas VNC en la simpla grafika sistemo de Raspbian kiam oni uzas la komputilon rekte. Ĝi bezonas nek klavaron nek muson. Ĝi kredeble eĉ ne bezonus sian propran montrilon, sed tion mi ankoraŭ devas testi.

La konekto kun la alia RPi estas tra kruce konektita Ethernet -kablo. La malgranda ruĝa parto je RJ45 -konektilo nome konektas "kruce" la norman kablon, tiel ke eliro de unu estas la eniro de alia. Inter du komputiloj oni ja bezonas kruce konektitan kablon. Inter tri aŭ pli da komputiloj oni bezonas nur normaj rektaj kabloj kaj apartan aparaton Ethernet Switch kun sufiĉe da pordoj (lokoj por RJ45-konektiloj), unu pordo por ĉiu komputilo.

Estas tre facile por uzi. Certe ambaŭ komputiloj devas esti tute funkciantaj kaj konektitaj. En la loka komputilo (en ĉi tio kazo tio kun 10" montrilo) oni startigas la programon 'VNC Viewer', donas la IP-adreson, nomon de uzanto pi kaj la sekretan vorton de distanca komputilo, kio en ĉi tio kazo estas tio kun la 5" montrilo.

Ni jam trovis la IP-adreson de tiu distanca RPi3 en la artikolo #240. Tiu RPi bezonas nur unu draton (nigra) por la elektra energio ĉar la komputilo kaj montrilo uzas la saman fonton de energio kaj komunan draton.

Eblas konekti kun la distanca komputilo se VNC estas akceptita en la distanca komputilo. La distanca komputilo aŭtomate komencas labori kiel 'VNC Server' kaj ĝentile proponas sian propran laboran tablon por la alia komputilo tra la Ethernet -konekto. Do eblas uzi la distancan komputilon el la loka komputilo per la grafika labora tablo. Nature oni povas samtempe uzi ankaŭ la lokajn programojn en la loka komputilo.

Ekzemple en ĉi tio kazo la distanca komputilo havas fotilon. Eblas startigi la komandan fenestron de distanca komputilo en la loka komputilo kiu uzas la laboran tablon de distanca komputilo. Vi vidas la saman laboran tablon en la ambaŭ fotoj de montriloj, tio estas la sama labora tablo de distanca komputilo.

Plej interese eblas uzi la fotilon de distanca komputilo el la loka komputilo tra VNC kaj Ethernet -kablo. Poste eblas vidi en la loka komputilo la foton kion la fotilo de distanca komputilo fotis. Fotado ja estas nia favorito kaj homa fotisto ne estas la sola alternativo. Ankaŭ komputiloj povas uzi fotografilon.

Kaj fine oni povas skribi en la loka komputilo, por la labora tablo kaj komanda fenestro de distanca komputilo sudo shutdown tiel ke oni povas sekure estingi la distancan komputilon el la loka komputilo.

La sekureco de VNC ne estas tre bonega. SSH certe estas pli sekura, sed proponas nur tekston. Oni ĉiam uzu bonan sekretan vorton. En la loka komputila reto de nia nacieto VNC tamen estas sekura, ĉar ne ekzistas VNC-konekto por la komputilo kio havas konekton kun la danĝera Internet. Mi nome tuj forigas la konekton por Internet en tiuj komputiloj kiuj havas SSH aŭ VNC en uzo. Sekura estas pli bona.

Nova testo kun PC & du distancaj komputiloj

Ankaŭ por PC/Windows ekzistas libera programo por 'VNC Viewer' ... en la adreso VNC® Connect ... eblas facile munti el la komputila reto. Tion mi certe devas baldaŭ provi.

Kaj jes, bone funkcias la programo en PC/Windows kiel la apuda foto atestas kun la ekstera 19-cola jam antikva VGA-montrilo de mia malnova portebla PC. Akumulatoro de tiu antikva portebla PC ne plu funkcias. Eblas samtempe vidi multaj laboraj tabloj de distancaj komputiloj kiam oni uzas la bonajn servojn de afabla aparato Ethernet Switch.

Sube ni vidas la distancajn komputilojn en iom pasema - sed por ĉi tia malgranda testo utila - konfederacio. La RPi3-komputiloj estas la samaj kiel por SSH-testo en artikolo #241 sed la blanka 5-porda Ethernet Switch estas alia, farita de firmao D-Link. Du pordoj ankoraŭ restas liberaj. Oni do povus uzi eĉ 4 distancaj komputiloj tra tiu malgranda aparato kaj VNC.

Ambaŭ RPi3-komputiloj havas fotilon, sed en ĉi tiu eksperimento mi ilin ne uzis. Fotiloj nome direktas provizore al nebonaj direktoj. Eblas tamen bone vidi la laborajn tablojn en siaj fenestroj sur la granda montrilo kaj eblas vidi la malnovajn fotojn kiujn mi antaŭe fotis per tiuj komputiloj.

La dekstra RPi3 -komputilo ne havas propran montrilon kaj ĉi tiu malgranda praktika testo do atestas ke bone eblas vidi kaj uzi la laboran tablon de distanca komputilo kio estas "headless" kaj ne havas propran montrilon.

Nova testo kun la RPi4 komputiloj de 3D-fotilo tamen donis tute alian rezulton: Distancaj komputiloj bezonas siajn proprajn ekranojn por ke la VNC-konekto estu sukcesa kaj por ke la tria komputilo povu uzi la laborajn tablojn de distancaj komputiloj!

Tre interesa programo. Kredeble ĝi proponas multe da bonaj novaj eblecoj por nia loka komputila reto. Loka kaj malgranda vere estas sekura kaj sufiĉe bona. Longe vivu lokaj valoroj!

Mi plue studados la eblecojn de VNC, ĉu ĝi eble estus utila por la kiel eble plej aŭtomata 3D-fotilo kion mi revas por konstrui ion belan tagon?

Ĉi tiu eksperimento ja estis nur simpla mana testo. Mana uzo povas esti instrua sperto, sed glata aŭtomata funkciado postulas iom pli multe.

Eblas ja uzi la programojn de alia komputilo, sed mi ankoraŭ ne scias kiel facile transigi fotoj (kiel datumoj) inter la komputiloj, sed eble mi lernos kaj certe mi almenaŭ multege batalos.

Longe vivu 'Raspberry Pi' kaj nia propra nacieto!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)