<<

#244 ; Du belulinoj sed la dua ankoraŭ nur malplena skeleto

>>

Mi volas unue rakonti por vi belan fabelon. Nome ĉi tian:

Fabelo pri du utilaj sed melankoliaj stativoj

Ekzistis iam - antaŭ tre longe - famegaj magiistoj, grandegaj maraj serpentoj, teruraj flugantaj drakoj, kolose belaj reĝidinoj, senfine bravaj princoj, bonaj praktikaj konstruistoj ... kaj en la finna urbo Pori sufiĉe bona lernejo por novaj inĝenieroj. La studantoj de lernejo estis fieraj kaj kontentaj. Ili ja estus la nova espero de sia lando kaj precipe la fabrikoj de lando. Nenio ja estas same inteligenta kaj saĝa kiel nova inĝeniero!

La instruistoj de inĝeniera lernejo estis tre kapablaj kaj afablaj. ( Nun ni certe jam tute perceptas ke estas nur fabelo! )

La personaro de lernejo laboradis diligente en siaj kameroj kun gravaj paperoj. Multaj el tiuj gravaj paperoj estis sur la labora tablo de personaro en specialaj stativoj, en travideblaj plastaj ujoj kiujn oni povis facile foliumi. Du el tiuj stativoj nomiĝis "DURABLE 5683" kaj "DURABLE 5673", la herooj de ĉi tiu rakonto, fabelo por plenkreskaj. Tiuj stativoj estis tre utilaj kaj ili potence influis por produkti pli da feliĉeco kaj ĝojo por la lernejo kaj por la studantoj. Ĉiuj estis feliĉaj.

Sed tempo pasis kaj venis nova tempo, malbona tempo. La lernejo ricevis novan nomon: SAMK"Satakunnan AMmattiKorkeakoulu" ( "Hundratals yrkeshögskola" på svenska ). La politikistoj opiniis ke la malnova lernejo ne estis sufiĉe granda kaj pompa. La nova lernejo certe estis granda. Ĝi tamen ne plu estis tre bona lernejo por inĝenieroj.

La malnovaj stativoj nur suferis. Oni volis ĵeti ilin for. Ili ne estis tre modernaj. Nur komputiloj kaj inteligentaj telefonoj estis bezonataj. La stativoj havis frustracioj. Kiu brava kavaliro savu la emeritajn stativojn el pereo kaj tuta forgeso? Kiu ofertu novan vivon por la honestaj stativoj?

Jes, mi estas la brava kavaliro. Mi, senlime kuraĝa individuo, fiere batalis kontraŭ la malicaj, fajron el siaj naztruoj elĵetantaj, drakoj de altlernejo kaj savis la malnovajn stativojn de jam severe dekadenca inĝeniera lernejo SAMK.

( Jen fino de fabelo. )

Dekstre vi vidas mian unuan 3D-fotilon sur tabureto. Jes, estas fakte fotilo, sed ĝi nediskuteble estas iom kaŝema kaj kamuflita. La stativo de fotiloj estas malnova "DURABLE 5683".

Oni konektas la fotilon el komputilo per norma rekta Ethernet -kablo. Eblas startigi la 3D-fotilon per unu elektra ŝaltilo. Ĝi enhavas du Raspberry Pi 4B -komputiloj, du 5 Mpx fotiloj kaj unu malgrandan 5-pordan Ethernet Switch.

Certe mi devas ankoraŭ forte labori por programadi la fotilojn tiel ke ili bone kaj aŭtomate kunlaboras. La baza tekniko de 3D-fotilo tamen jam estas kredebla kaj uzebla.

Maldekstre vi vidas alian stativon "DURABLE 5673" en sia origina uzo. Certe ekzistis origine multe pli da travideblaj plastaj folioj kun gravaj paperoj kaj dokumentoj.

En la maldekstra folio de stativo estas malnova papera kalendaro de "inĝeniera lernejo" el tio tempo kiam oni tiaj ankoraŭ proponis por studantoj, eĉ senpage. Poste oni ilin ne plu bezonis? Ĉiuj ja portis kune inteligentan telefonon?

Mi kredas ke tio malnova trunko kaj framo por gravaj paperoj de "inĝeniera lernejo" trovos novan vivon kiel piedestalo por mia nova 3D-fotilo.

Ĝi estas iom alia ol sia antaŭulo, aparte ĉar la alta parto estas preskaŭ vertikala. Ĝi do bezonos iom aliaj solvoj. Sed ni trovos la solvojn.

Fakte mi havas ankaŭ trian iom similan stativon aŭ ĉasion aŭ framon aŭ piedestalon por gravaj paperoj, dokumentoj, horaroj kaj planoj, sed tio stativo estas jam en bona uzado. Sube vi vidas foton de parto de mia labora tablo. La tria stativo ŝparas iom da areo sur la iom malgranda labora tablo.

Ĉi tion stativon mi nepre bezonas mem en mia ĉiutaga laboro. Ĝi estas iom alia ol la antaŭaj kazoj. Ĝi ne povus stari rekte ekzemple sur planko, sed oni "ŝraŭbas" ĝin je rando de tablo.

Fakte la tria stativo situas iom ekster la tablo, kvankam estas facile etendiĝebla kaj uzebla ĉe la tablo. Estas do en praktiko iom pli valora ol la aliaj. Kaj multaj gravaj paperoj estas facile kaj rapide haveblaj.

Kaj certe mi konas la svedan lingvon. La finnan frazon "Voi voi kuinka sataa!" oni povas rapide traduki al la sveda: "Smör smör hur det hundrar!"

Nome la vorto por 100, finne "sata" kaj esperante "cent" estas "hundra" en la sveda lingvo kaj en la finna oni diras la verbon "sataa" kiam pluvas. Butero estas finne "voi" kaj svede "smör". Tute konsekvence!

Do esperante la frazo signifas simple "Ho ve kiel pluvas!"

Sed eble mi devus ankoraŭ mencii ke tute oficiale - pro io stranga kialo - SAMK tamen estas svede "Satakunda yrkeshögskola". Nu, nova tempo, novaj manieroj. Ĉio nova tamen ne estas pli bona.

Ni laboros, ni lernos, ni batalos. Ni savos nian propran malgrandan mondon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)