<< | #243 ; Iom post iom ni progresos kun nia 3D-fotilo |
>> |
Klare nia kara estonta 3D-fotila projekto bezonas fotiloj, sed nun ni pritraktu kiel ni komencas por uzi la du fotiloj el tria komputilo. Fakte mi jam skribis pri tio proceso en artikolo #235 kun aliaj komputiloj, kiuj havas aliaj IP-adresoj. Espereble ĉi tiu artikolo estos pli klara.
Unue ni muntas la plej modernan varion de Raspbian -sistemo el la komputila reto por ambaŭ fotilaj Raspberry Pi (RPi) komputiloj ; en la komanda fenestro ni skribas ekzemple sudo apt-get update
kaj sudo apt-get upgrade
. Vidu la apudan foton.
Jen ni uzas tiojn komputilojn rekte per klavaro, muso kaj montrilo, unu fotila komputilo pofoje. Ni povas ĉikune ankaŭ testi kaj sekurigi ke la fotilo de komputilo vere funkcias ; ekzemple kiel raspistill -o testo.jpg
. Nenia Ethernet -konekto kun alia komputilo ankoraŭ estas bezonata.
Sekve ni konektas la SSH-konekton por la fotilaj komputiloj tiel ke eblos uzi ilin ambaŭ el alia komputilo tra Ethernet -konekto.
La fotilaj komputiloj ne plu bezonas konekton kun la sendrata komputila reto. Tial ni povas jam forigi la WiFi -konekton el tiuj fotilaj komputiloj. Nun ne plu ekzistos rekta konekto el Internet por tiuj fotilaj komputiloj. Lokaj valoroj estas la plej bonaj! Loka egalas sekura!
Ni laboras per unu fotila komputilo pofoje. Ni konektas la fotilan komputilon kun tria RPi -komputilo per kruce konektita Ethernet kablo per SSH tiel ke eblas uzi la fotilan komputilon (kun la sekreta vorto de fotila komputilo) el la tria RPi kiu ne havas propran fotilon. Konekton kun Internet ni ne bezonas por tio.
USB- kaj Ethernet- konektojn oni ja povas senprobleme konekti kaj disigi kiam la sistemo funkcias. Kaj tion mi vere devis fari ĉi tie, ĉar fakte la muso estis paseme erare konektita kun malĝusta komputilo en la dekstra foto. La muso devus esti konektita kun la dekstra RPi.
Ni devas startigi la trian komputilon unue kaj la fotilan komputilon nur poste. Ni devas atendi ke ĝi unue formas konekton kun la fotila komputilo. Oni ne vidas rekte la IP-adreson de fotila komputilo el la tria komputilo.
Kiam la fotila komputilo trovas konekton per la Ethernet -kablo kun la tria komputilo, oni povas vidi la IP-adreson de fotila komputilo en la HDMI-montrilo kio estas konektita kun la fotila komputilo.
Oni bezonas almenaŭ propran muson kaj montrilon por la fotila komputilo en ĉi tiu fazo, ĉar alie ja ne eblus vidi la IP-adreson.
Se oni volas uzi la komandon hostname -I
en la komanda fenestro, tiam oni bezonas ankaŭ klavaron por skribi la tekston por la fotila komputilo.
Sekve eblas uzi la IP-adreson de fotila komputilo por testi la fotilon el la tria komputilo tra Ethernet -konekto. Se eblos vidi la foton en la HDMI-montrilo de fotila komputilo, estas la afero en bonstato. Ĉi tio ja estas nur testo por la konekto inter la komputiloj kaj tial ni ne bezonas transigi la foton tra SSH kaj Ethernet se ni tion ne volas.
Plej bone oni fine uzu tra la SSH-konekto por la fotila komputilo la komandon :
sudo shutdown
Oni ja povus estingi la RPi-komputilon tiel ke oni simple forigas la elektran energion, sed estas pli bone unue signali por la distanca komputilo ke oni volas ĝin estingi. Por loka komputilo estus nura shutdown
sufiĉa, sed por la distanca komputilo tra SSH-konekto oni devas uzi ankaŭ la unuan parton sudo
kiu donas la rajtojn de "su", la literoj por la "SuperUser", la ĉefa uzanto de sistemo.
La komputilo estingas sin eble proksimume unu minuton post la komando kaj tiam estas sekure por forigi la elektran energion sen difekto por la sistemo. La sekretan vorton oni ne bezonas tiam. Krome pri la sekreta vorto: norma loka uzanto (la "su") povas aliigi la sekretan vorton de RPi eĉ se oni ne scias la malnovan sekretan vorton.
Certe eblus - en ĉi tiu kazo - alternative por uzi rekte la muson de distanca fotila komputilo kiu ja havas sian propran montrilon, sed mi jam pensas pri la estonta situacio kiam la distanca fotila komputilo estas sen montrilo kaj sen muso. Tiam la sola sekura maniero por estingi la distancan komputilon estas por uzi la komandon sudo shutdown
tra la SSH-konekto.
La vera celo ja estas por uzi la du fotilojn preskaŭ samtempe, sen montriloj. Nur la tria komputilo havos montrilon. Ĉi tie ni uzis la fotilajn komputilojn nur unu fotila komputilo pofoje. Sekve ni bezonas "Ethernet Switch" kun 5 pordoj kaj nur rektaj kabloj por konekti la 3 komputiloj kune kaj por uzi ambaŭ fotilaj komputiloj el la tria komputilo.
Do unue ni trovis la IP-adresojn de fotilaj komputiloj per kruce konektita kablo tiel ke ni povos ilin uzi poste kun la "Ethernet Switch". Poste ni uzos nur rektaj "Ethernet" -kabloj, sen kruca konekto. Ĉi tiu mana maniero certe ne estas kiel eble plej bona, sed poste ni trovos pli bonan programan manieron.
Kredeble ekzistas manieroj por trovi aŭtomate la IP-adresojn de "headless" komputiloj, tiaj kiuj ne havas montrilon kaj la sisteman laboran tablon. Programo povas provi ĉiuj diversaj alternativoj en la komputila reto kaj raporti la aktivajn IP-adresojn kiujn ĝi trovis. Mi tamen ne volas uzi "headless" komputilon. Mi eble volas uzi la samajn komputilojn en io alia tasko kaj tiam mi bezonos norman laboran tablon de sistemo.
Nenia urĝo, nenia hasto. Ni progresos iom post iom.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |