<<

#242 ; Nova espero vekiĝas por la USB-fotiloj kun RPi

>>

Origine mi intencis uzi USB-fotiloj en la 3D-fotila projekto, kiel mi skribis je la fino de artikolo #227. Nur iom malnova libro - fotita sube - pri Raspberry Pi (RPi) tamen ne donacis tre multe da espero por USB-fotiloj kun RPi. Tio libra informo tamen estas jam iom malnova. Nova espero ekzistas por RPi ; fswebcam. Vidu la informon en artikolo Using a standard USB webcam

Por munti la programon por USB-fotilo, oni skribu en la komanda fenestro de Raspberry kiam unue estas konekto kun la ekstera komputila reto Internet:

sudo apt install fswebcam 

Kredeble ekzistas pli bonaj fotiloj ol la miaj. Kun miaj malmultekostaj USB-fotiloj mi tamen devas min koncentri nur en bona lumigado kaj iom malgranda nombro da punktoj. Eĉ la supoza malgranda nombro ( 352x288 = 0,1 Mpixel) da punktoj en la programo eble estus por miaj intencoj konvena. La plej granda ebla por ĉi tiuj "mikroskopoj" estas 640*480 punktoj ( = 0,3 Mpixel ). Ĉi tiel oni produktas foton per la fotilo kun la nomo nomodefoto.jpg :

fswebcam -r 640x480 nomodefoto.jpg

Mi ankoraŭ ne scias ĉu estas grava problemo se estas multaj fotiloj en unu kaj sama RPi. Ŝajnas ke la programo preferas CSI-konektilon kaj picamera se tio ekzistas, eĉ se ekzistas ankaŭ USB-fotilo en la sama komputilo. Oni bezonas pli da eksperimentado. Sed bona eksperimentado ja estas la vera senco de homa vivo.

Ni bonaj inĝenieroj kaj lertaj konstruistoj, ni konstruos mem tion kion ni bezonas. Ni bezonos nek universitatoj nek grandan kapitalon por tio. Ĉi tio estas unu eksperimento per kio eblas lerni kaj progresi sur la pado de scio. Pretaj solvoj estas por idiotoj.

La apude fotita ujo por USB-fotiloj estas interesa. Eble mi lokigos tie ankaŭ paron da picamera -fotiloj, eble la vario NoIR ? Eble ankaŭ kelkaj fortaj IRLEDoj por lumigi la proksiman celon de fotado?

Ekzistas sufiĉe da libera spaco en la ujo por 2 RPi-komputiloj kaj por malgranda 5-porda Ethernet Switch. Ĝi uzas nur dratoj, ĝi nek elsendas nek ricevas iaj radioondoj. Tiel tiu loka aparato povas esti memstara, sekura, sendependa de Internet kaj oni povas uzi ĝin el iom longa distanco tra multaj dekoj da metroj longa Ethernet -kablo kaj tria komputilo kiu havas montrilon & klavaron. La fotiloj ne bezonas esti proksimaj al la uzanto.

La granda ideo estas ke la fotiloj estos fine preskaŭ nevideblaj en la ujo, sub kovrilo. La fotiloj bezonas nur malgrandan krevaĵon por vidi la celon. La senreflekta nigra koloro helpos por kaŝi la fotilojn. Oni ne bezonas direktigi la ujon rekte al la fotota celo, eblas iom aliigi la direkton de fotiloj en la ujo. Oni ne povos facile kompreni ke estas fakte fotilo, eĉ se oni sukĉesus vidi la aparaton. Oni ne povos facile kompreni kion ĝi fakte faras.

Mi ne fotos kontraŭ la lumo de Suno kaj tial la forta lumo ne lumigas la fotilon rekte, malsame kiel en la apuda foto per fotila fulmo. Pro la fulmo eblas iom vidi la internon de ujo en la foto, sed estos multe pli malfacile en vera uzo.

Mia unua intenco estas por foti tra la vitro de mia fenestro apudan eksteran parkan areon. Mi fotos oblikve al la fenestro. Norma fenestra vitro ja ne estas optike bona materialo, sed en ĉi tiu kazo tio ne nocas. La kvalito de fotoj ne estus tre bona eĉ en idealaj cirkonstancoj. Pli grave estas ke ne eblas facile observi la fotilon.

Celo de mikroskopo estas ordinare tre proksima. Se la celo estas iom proksima malantaŭ proksima vitro, tio ne estas grava problemo por la kvalito de bildo. Ĉi tie la vitro tamen estas tre proksima kaj la celo multe pli malproksima. Norma vitro de fenestro funkcias kiel malbonkvalita lenso kiam oni fotas malproksiman celon tra la vitro. Proksima norma fenestra vitro kaŭzas iom grandaj eraroj kun pligrandiga teleskopa optiko. Tial oni ne povas atendi tre bonan rezulton, eĉ se la "mikroskopo" estus pli bonkvalita. Mi tamen akceptas miajn eventualecojn.

Certe eblas foti ankaŭ kun PC/Windows -komputilo per tioj USB-fotiloj, sed unue oni devas munti la propran programon por la USB-fotilo. La norma fotila programo de PC ne povas rekte uzi la fotilon.

Foto maldekstre estas tuta angula foto per la "mikroskopa" USB-fotilo, sed iom malgrandigita. Distanco 2,6 metroj. Ni vidas en la foto la suban parton de mia alia 3D-fotila projekto (fotita iom pli bone je fino de artikolo #234) sur blanka ŝranko. La horizontaj liniiloj estas 30 cm longaj.

La foto ne estas tre bonkvalita. Malgrandaj detaloj ne estas bone videblaj. La teksto "DURABLE 5683" en la bazo ne estas legebla. Mi povas mem legi la tekston el distanco 1 metro per miaj propraj okuloj kaj kun okulvitroj. Proksimume la kvalito de foto estas la sama kiel la kvalito de miaj okuloj, en relative bona lumo. En malforta lumo miaj okuloj certe estas pli bonaj. Dum sunsubiro la "mikroskopa teleskopo" rapide fariĝas tute neuzebla eksterdome, en natura lumo, kiam estas ankoraŭ por norma homa okulo tre facile por vidi la ĉirkaŭaĵon.

Grando 320x240 estus pli realisma por la foto. Pli granda foto apenaŭ montras pli multe da detaloj. Bone tamen estas ke la foto ne konsumas tro multe da spaco en memoro de komputilo.

Por relative facila kontrola tasko en bona lumigado tia fotilo tamen estus uzebla. Ekzemple oni povus kontroli aŭton en bone lumigita parka areo el distanco 30 ... 50 metroj. Eblas vidi novaj fotoj ekzemple je intertempo de kelkaj sekundoj kaj eblas deponi tre multaj malnovaj fotoj en modera memora spaco de komputilo.

Ekzemple 1GB ne plu estas tre multe da memoro kaj ĝi povus enhavi ekzemple 20000 da tiaj malgrandaj fotoj. Se la intertempo de fotoj estas 5 sekundoj, estos la tuta fotita tempo 100000 sekundoj, tio estas pli ol 27 horoj. Se oni observas unu fojon ĉiutage ĉu la aŭto jam estas ŝtelita ... kaj se la aŭto ankoraŭ ne estis ŝtelita, do oni povas forigi la malnovajn fotojn kaj starti denove por foti kaj oni ne bezonas pli multe da memoro por la fotoj.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)