<<

#241 ; Uzi 1 PC-komputilon por foti per 2 RPi-komputiloj

>>

Klare la 3D-fotilo ankoraŭ ne estas preta. Ĉi tiu estas nur simpla eksperimento. Mi nun produktas mane stereoskopan bildparon per du RPi-fotiloj kun SSH konektita kaj gvidas la agadon el PC per la programo PuTTY. Sube vi vidas parton de tiu kruda pasema aranĝo. Mi fotas intere lumigitan terglobon.

Dekstra foto pli bone montras la RPi 3 -komputilojn kun la picamera fotiloj. Maldekstre estas la RPi 3 -komputilo kun NoIR -fotilo kaj 5-cola montrilo. En la antaŭa artikolo ni vidis ke la loka IP-adreso de tiu komputilo estas 192.254.99.87 .

Dekstre en la dekstra foto estas la alia RPi 3 -komputilo kiu havas norman fotilon vario 2. En la artikolo #235 ni trovis ke la IP-adreso de tiu komputilo en la loka komputila reto de nia nacieto Mueleja Insulo estas 169.254.131.84

Ĉi tie ni uzas malgrandan malmultekostan (prezo kelkaj dekoj da €) Ethernet Switch kun 5 pordoj por RJ45 konektiloj - tio estas la nigra ujo kun la nomo ZYXEL - kaj kun 3 blankaj Ethernet kabloj. La Ethernet kabloj estas nur normaj rektaj kabloj, nenia kruca konekto. La tria kablo estas por mia PC tiel ke eblas konekti el PC al tiuj RPi -komputiloj. La IP-adresoj de Raspberry -komputiloj restas la samaj kiel antaŭe.

Do mi laboras mane, unu Raspberry pofoje. Mi konektas el PC per la programo PuTTY al RPi -komputilo, donas la norman nomon de uzanto pi kaj la respondan sekretan vorton. Sekve mi fotas unu foton el PC tra PuTTY per la programo raspistill kiu fakte estas iom multflanka programo de RPi.

Kaj sekve la sama proceduro por la alia RPi-komputilo (post exit por la unua SSH-konekto). Dratojn oni ne bezonas movi intertempe, sed la programo PuTTY povas konekti nur por unu RPi pofoje tra la Ethernet Switch uzante la supre nomitajn IP-adresojn.

Iom tedia kaj malrapida proceso. Certe ne uzebla por movanta objekto. Fine mi transigas la fotojn mane el RPi -komputiloj al PC per USB-memoro kaj produktas mane per la simpla grafika programo Paint la sekvantan sufiĉe malgrandan foton kiu kombinas nur la esencajn partojn de tiuj du RPi-fotoj. La partoj de stereoskopa bildparo ja devas esti proksimaj unu al la alia pro la malgranda distanco inter la okuloj de rigardanto.

La rezulto ne aperas tre bona. Kredeble tamen eblas relative facile vidi la rondan formon de terglobo en la stereoskopa bildparo, malgraŭ la iom mankhavaj detaloj. Tre risorta estas la homa okulo ... kaj elasta la cerbo. Por komputila programo la tasko estus pli malfacila.

Do maldekstre en la suba bildo estas la - pro io kialo iom tro neklara - foto per la NoIR-fotilo kaj dekstre estas foto per la norma fotilo. Ambaŭ fotiloj estas vario 2, sed la norma fotilo havas la IR-filtrilon kio mankas por la NoIR-vario.

La fina 3D-fotilo ja devas esti multe pli aŭtomata ol ĉi tio kruda aranĝo, por esti vere uzebla. Estis tro multe da mana laboro. Oni bezonas bonan programon por tio, programo plenumu la laboron. Kaj mi intencas ja uzi la pli malnovan varion 1.3 de picamera kun pli novaj RPi -varioj 4. Certe eĉ la malnova RPi 3 estas sufiĉe forta kaj rapida por tio facila fotila laboro. La programa tasko de Epipolar Geometry kaj 3D per programo tamen postulas pli da komputila forto.

La pasema fotila aranĝo sur malnovaj kartonaj kestoj ( la tekstoj en glubendoj sur la kestoj estas nomoj de firmaoj PARTCO kaj ELGOOD ĉar mi multe aĉetis el la fidinda finna firmao partco.fi per poŝto ) certe estis iom nestabila kaj malbela, sed nenio aparato rompiĝis kaj la unuan fojon mi povis uzi la interesan kaj tre facile uzeblan aparaton Ethernet Switch kaj por tio la rezulto tamen estis tre pozitiva.

Mi vidas ke la maldekstra foto per la NoIR-fotilo aperas iom violkolora aŭ lila kaj tio min iom ĝenas. La lumigado estas la sama en la du fotoj. La IR-fotilo ja devus esti sentema por IR-lumo kaj por la ruĝa koloro. Ruĝa tamen estas en la spektro de lumo en la kontraŭa flanko ol viola koloro.

Finne oni nomis la violan koloron (aŭ lila) "sinipunainen" almenaŭ dum mia infaneco, esperante "blue-ruĝa", do evidente tio estas io koloro kun ruĝa kaj blua. Tiuj koloroj tamen estas en malaj flankoj de spektro de lumo. Lila koloro ne estas proksima al ruĝa laŭ ondolongo de lumo, kaj tamen ili aperas iom samaj? Mi ne komprenas ĉi tiun koloran antagonismon kaj konflikton. Laŭ mia cerbo la viola koloro devus aperi tute alia ol la ruĝa, ĉar la ondolongoj estas tre aliaj.

En io scienc-fikcia rakonto (Ĉu Matrix ???) oni klarigis la mildan, preskaŭ neekzistantan, guston de kokina viando per tre speciala maniero. Oni asertis ke la konscio de homoj estas nur produkto de malicaj robotoj kaj komputiloj. Fakte homoj estis nur elektraj akumulatoroj en grandaj provtuboj en granda fabriko. La robotoj produktis por homoj artefaritan konscion tiel ke ili estu pli produktemaj, por ke ili produktu pli bone elektron. La robotoj tamen ne sciis kia la viando de kokino fakte devus gusti. Tial ili ne kapablis doni ian karakterizan guston por kokino. "Everything tastes chicken - chicken has no taste!"

Mi iom timetas ke povus esti la sama fenomeno. Ni homoj estas fakte nur senkonsciaj elektraj akumulatoroj en grandaj provtuboj, kun komputile artefarita konscio. La malicaj robotoj jam konkeris nian mondon kaj ili ne scias kia la viola koloro fakte devus aperi. Ili ne kapablis inventi propran koloron por viola kaj tial ili uzas tute nelogike bluan kaj ruĝan por la lila koloro!

Mi tamen poste lernos pli multe kaj sekve kredeble forte progresos sur la interesa kaj belega - sed iom longa - vojo kio fine gvidos nin ĝis bona sed malmultekosta aŭtomata 3D-fotilo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)