<< | #240 ; La NoIR fotilo de Raspberry Pi kun blua filtrilo |
>> |
Eblas uzi ankaŭ PC/Windows por SSH kun Raspberry Pi (RPi). Se la sistemo tamen ne estas la vario Pro, sed nur ordinara Windows 10 por hejma uzo, mi prefere uzas la liberan programon PuTTY. Mi uzas kruce konektitan Ethernet kablon inter la du komputiloj (PC kaj RPi) kaj mi scias ke la loka IP-adreso de koncerna RPi el mia PC estas tiam 169.254.99.87
ĉar mi vidas tion en la montrilo de RPi kaj ankaŭ hostname -I
en la komanda fenestro de RPi la samon rakontas.
Kredeble eblas uzi la alian programon PSFTP - kiu venas kune kun PuTTY - por transigi informon inter la komputiloj. Mi tamen ankoraŭ ne lernis uzi ĝin bone kaj tial mi provizore transigas informon mane per USB-memoro el RPi al PC.
Oni ja bezonas la sekretan vorton de RPi por uzi la RPi-komputilon tra SSH el programo PuTTY de PC/Windows. La montrilo ne montras la sekretan vorton. Estas pli bone ke la sekreta vorto ne estas videbla en la montrilo. Oni uzu bonan sekretan vorton kun SSH tial ke por eksteraj uzantoj ne eblos facile por eniri en la komputilo el la ekstera komputila reto Internet, se estas konektita. Certe oni ne bezonas Internet -konekton por ĉi tio testo. Loka kaj malgranda estas sekura kaj bona.
Certe mi povus uzi la pretan 3D-fotilon - konsistanta el du picamera fotiloj - ankaŭ el PC/Windows per la programo PuTTY (kaj Ethernet Switch) se mi volus skribi la programojn en Python de sistemo Windows. La enkonduka intenco tamen estas por fine uzi nur RPi en la malgranda loka komputila reto.
Kun la NoIR-fotilo mi ricevis bluan filtrilon por eksperimentado. Kredeble la ideo estas por iom testi efekton de tiu filtrilo kun IR-lumo kaj varma radiado.
Mi volis iom eksperimenti kun la NoIR -fotilo de picamera vario 2 kaj blua filtrilo. Por tio mi uzis RPi 3 kun malgranda 5-cola montrilo. Apude estas foto de tiu aparato en sia memfarita ligna ujo. Ĉu ne aperas minace militista, tre danĝera! Estus preskaŭ nevidebla en naturo! Mi faris ankaŭ malgrandan lignan ujon (nigra) por la fotilo. La fotilo estas renversite en sia ujo pro la mallonga kablo, kaj tial mi turnis la sekvantajn fotojn 180° tiel ke ili fine estas en norma pozo.
Tiuj fotoj estas nur miaj unuaj eksperimentoj kun la blua filtrilo. La distanco de kurteno de fenestro estis pli ol unu metro el la fotilo. La direkto de fotilo estis proksimume la sama en la sekvantaj du fotoj. La fokusa distanco estis la sama fiksa f = 3 mm por ambaŭ ĉi tioj fotoj, nenia fotila fulmo. La fotilo ne estas tre sentema por blua lumo. La sekvantaj fotoj estas tutaj angulaj fotoj de fotilo, sed la areo en foto estas nur 1/100 de origina, ĉar la larĝo kaj alto de fotoj ambaŭ estas nur 1/10 de originaj punktoj.
Mi fotis varman lampon, elektra lampo ene en unu granda bloko de natura roksalo, kio estis malantaŭ kurteno de mia fenestro. Estas ankaŭ lumigita terglobo en la fotoj. Estis ankaŭ iom da alia lumo, relative bona vintra intera lumigado. Kontrastoj estas grandaj. La lampo de roksalo vere estas varma kaj kredeble sendas iom da IR-lumo tra la kurteno.
Unue mi fotis per la NoIR-fotilo sen filtrilo, EXIF-informo estis: ISO-125, f/2, ekspono 1/10 sekundoj. La lampo klare aperas tro hela en la foto.
Sekve mi fotis per la sama fotilo kun blua filtrilo kio kredeble filtras bluan lumon plejparte for, tiel ke la foto montras plejparte nur ruĝan kaj infraruĝan lumon.
IR-lumo ja ne estas rekte videbla por la homa okulo. Kio do estus la koloro de infraruĝa lumo por la homa okulo? Tamen en la foto de NoIR-fotilo la IR-lumo havas ion koloron. Surprize ankaŭ la G(reen)- kaj B(lue)-sensiloj de fotilo estas iom sentemaj por IR-lumo, kaj ne nur la R(ed)-sensilo, kiel vi vidas en skemo je fino de artikolo #237.
EXIF-informo por la foto kun la sama fotilo kaj sama lumo en la ĉambro sed kun blua filtrilo estis: ISO-320, f/2, ekspono 1/8 sekundoj. La aŭtomatiko de fotilo eksponis la foton kun la blua filtrilo iom pli multe, sed la diferenco ŝajnas tia ke la foto de blua filtrilo aperas pli malhela, speciale la intere lumigita sed relative malvarma terglobo. Estas malfacile por diri kiom la blua filtrilo filtras IR-lumon.
Malproksimaj detaloj de kurteno estas iom malpli klaraj en la foto kun la blua filtrilo. Eble la kazo ne estas tre bona? Oni ne rajtus foti la brilan lampon rekte, kontraŭ la lumo? Estus ja pli facila kazo se la lumo venus post la fotilo.
Kio do estus la alta ideo de blua filtrilo kun la NoIR-fotilo vario 2? Mi ja intencas uzi la varion 1.3 de fotilo en la 3D-fotila projekto. Ekzistas nenia NoIR-vario por tiu malnova vario de picamera.
Estas klare ke la blua filtrilo perdas multe da blua lumo. La hela terglobo aperas relative malhela en la foto de blua filtrilo, kvankam la ekspono estas pli forta.
Certe mi ne volas perdi lumon pro io filtrilo. Mi volas kolekti kiom eble plej multe da lumo por la fotilo. Indas tamen eksperimenti kaj testi. Indas lerni kaj labori.
Blua filtrilo estis interesa provo, sed ne esenca por mia 3D-fotila projekto. Ni lernos kaj ni testos. Kaj ni iom post iom progresos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |