<<

#24 ; Estu la tago de nia granda patrino la Suno

>>

Estas la komuna tago de ĉiuj patrinoj, unua dimanĉo de la monato majo. Oni ofte diras ke nia patrino estas la planedo Tero. Mi tamen volas dediĉi ĉi tiun artikolon al nia granda patrino la Suno. La Suno estas esenca al nia vivo kaj nenia nova telefono aŭ nova komputilo povas ŝanĝi tiun fakton.

Ĉiuj ja scias precize kiel la Suno moviĝas sur la ĉielo? Mi tamen kredas ke estus pli bone se oni konstruus aparaton por simuli la movadon de Suno. Ĉi tiu 3D-modelo estas mekanike tre malpreta sed almenaŭ ĝi servas por montri kelkaj bazaj principoj.

Bedaŭrinde la sendependa nacio Insulo de Muelejo verŝajne neniam kapablos vere konstrui la aparaton, sed estus grave ke iu iam ĝin konstruu. La aparato povas servi kiel demonstrilo, por ekzemple dum ekspozicio interne por lumigi malgrandan modelon de domo idente kiel la Suno. Eblas facile imiti diversaj geografiaj lokoj, jaraj monatoj kaj tagaj horoj.

Laŭ mi la ekvatora principo estas tre bona al la aparato kiu simulas la movadon de Suno dum la tago kaj dum la monatoj de jaro. La oblikveco de polara akso estas regulebla tiel ke oni kapablas simuli situacion en multaj diversaj situoj. Al Finnlando sufiĉas simuli la latitudojn 60° ... 70° en nia norda hemisfero. Praktike en la tuta Eŭropo sufiĉas la latitudoj 35° ... 70°. Oni povas konstrui la lampon de aparato tiel ke ĝi ĉiam montras al la sama punkto en la centro, sendepende de la imitata deklinacio de Suno inter -23,5° kaj +23,5° rilate al la ekvatoro de ĉielo.

En la aparato la lampo reprezentas la Sunon. La lumaj radioj de lampo estu kiel eble plej samdirektaj, kiel la radioj de distanca Suno. La lampo estas ja proksima, sed eblas fari la lumon samdirekta kun konvena optika lenso.

La distanco de lampo ne estas tre esenca. La lumo ja estas samdirekta tiel ke ĝi lumas praktike same el ĉiuj distancoj. La grando de lampo devas esti proksimume la sama kiel la grando de lumita modelo sur la tablo. Grave estas ke la lumo de lampo venas al la modelo en ĝusta angulo, korekta altitudo kaj direkto.

La vera Suno ŝajnas moviĝi proksimume 15 gradoj pro 1 horo horloĝdirekte (de oriento al okcidento) ĉirkaŭ la polara akso (pro tio ke nia planedo Tero turniĝas 15°/h ĉirkaŭ sia akso al la kontraŭa direkto, maldekstrume, de okcidento al oriento). Tia movo estas tamen tro malrapida por tiu aparato. La kliento ne havas emon atendi multaj horoj por vidi la lampon ("Sunon") moviĝi. La movoj de lampo estas tial iom pli rapidaj ol la movoj de vera Suno, sed ne tre rapidaj. La movoj devas esti silentaj, benignaj, majestaj, maldanĝeraj.

Dum vintro la Suno estas tre malalte en Finnlando. La deklinacio de Suno atingas -23,5° sub la ekvatoro dum Julo en fino de monato decembro. En tagmezo la Suno estas nur kelkaj gradoj super la horizonto en la sudo en la suda parto de Finnlando. En la nordo la Suno restas sub la horizonto eĉ en medio de vintra tago.

Dum printempo la deklinacio de Suno kreskas de negativaj valoroj al nulo. Tiam la Suno situas en la ekvatoro de ĉielo. Tiam la Suno leviĝas super la horizonto matene de oriento kaj malleviĝas vespere sub la horizonto en okcidento. Kiam la deklinacio de Suno estas 0°, estas la alteco de Suno en meridiano (suden) same granda kiel 90° - φ, kie φ estas la geografia latitudo de la loko. Maldekstre ni vidas kiel la simulita Suno leviĝas de oriento en iu printempa (aŭ ankaŭ aŭtuna) frua mateno.

En la mezo de somero en la fino de junio la Suno atingas ĝian plej nordan deklinacion +23,5°. Tiam estas la helaj tagoj plej longaj en Finnlando, multe pli longaj ol en la tropiko. En la Nordo la Suno povas eĉ resti super la horizonto multaj tagoj kontinue sen sunsubiro.

Dekstre ni vidas kiel la lampo de simulatoro lumas la etmodelon de domo, imitante malfruan vesperon en meza somero.

La lampo de "Suna Geometria Simulatoro" turnas ĉirkaŭ la polara akso. Diversaj geografiaj longitudoj de simulitaj lokoj estas facile konsiderataj helpe de hora angulo de la lampo. Estas elementa tasko por sperta astronomie konscia programisto kalkuli horan angulon kaj deklinacion de Suno kiam li scias la geografiajn koordinatojn de loko (geografia latitudo kaj longitudo), la daton kaj la tempon (kaj ĉu oni uzas la tiel nomatan "someran tempon"?). Elektraj motoroj metas la aparaton al ĝusta pozo laŭ la ordonoj de komputila programo.

Kiel parte aŭtomata aparato tiu estus facile kondukebla per komputero. Oni povus selekti por ekzemple imiti la sunleviĝon en la monato aprilo aŭ la sunsubiron en la monato aŭgusto. La kliento vidus klare kiel sia estonta multekosta domo aspektas en la varmaj radioj de somera Suno. Tiun plaĉan efektivan sperton en la realo apenaŭ konas superi io sterila programa grafika reta efektiviĝo.

Oni ja povas libere turni la horizontan tablon en la centro tiel ke la fasado de etmodelo de domo indikas al la dezirata direkto.

Mi tre esperas ke iu iam efektiviĝos tian realan "Sunan Geometrian Simulatoron". Ĝi nepre ne imitu la luman forton de Suno, sed la direkton de sunaj radioj koncerne la etmodelon sur la tablo proksime al la centro de aparato. Sub la horizonto la lampo ne radiu lumon ĉar la Suno tion ne faras.

Kurbaj konduktiloj kaj dentreloj estas teknike malfacilaj en produktado. Ili estas tamen kerna parto de solvo en ĉi tio konstruo.

Proksime al la horizonto la lumo de lampo ne povas esti tute realisma. Tre malofte eblas vidi la veran astronomian horizonton en la situo de tipa loĝdomo. Oni apenaŭ konstruus norman loĝan domon sur la pinto de norda monto!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)