<<

#239 ; La tradicia kaj nova mondo de radioondoj

>>

Apude vi vidas foton de nova loka alta masto por sendi radioondoj por proksimaj uzantoj de sendrataj telefonoj kaj sendrata Internet ĉi tie en urboparto Vähärauma, urbo Pori, okcidenta Finnlando. Ĝi situas malantaŭ la apuda arbareto.

Eble tie estas eĉ la moderna tre rapida 5G -konekto uzebla? Por mi tamen 4G estas tute sufiĉa por komputilo kaj por pli malnova kaj malmultekosta "neinteligenta" telefono eĉ 2G sufiĉas. La kvalito de sono ne estas kiel eble plej bona en 2G sed la diferenco estas malgranda.

Do kredeble tra tiu radiomasto ĉi tiuj miaj pensoj ekiros por konkeri la mondon. Helpe de firmao Elisa/Saunalahti mi uzos FTP-konekton (File Transfer Protocol) per programo FileZilla en mia Windows -komputilo por sendi la tekston kaj fotojn ĝis grandaj komputiloj de Wepardi en urbo Turku kaj tie ili estos tuj legeblaj en Internet el tuta mondo kiel ĉi tiuj HTML-paĝoj.

Estis origine ĉi tie en Tekunkorpi iom malrapida drata 2MB/s Ethernet konekto de DNA, sed ĝi estas jam tute neuzebla kaj tial vana. Ĝi neniam funkciis bone. Mi tute ne rekomendas DNA, estas trompista firmao. Ekzistas pli bonaj alternativoj: Telia kaj Elisa.

En ĉi tiu artikolo mi tamen volas skribi pri radio, metodo de sendrata komunikado. En mia juneco dum la 1970-aj jaroj malnovstila radio ankoraŭ estis tute signifa tekniko. Malnovaj televidiloj estis uzeblaj. Nuntempe televidiloj estas aliaj, oni kredeble nur malmulte aŭskultas radion, sendrata "inteligenta" telefono kaj Internet jam regas komunikadon.

Malnova radio funkciis per Amplitudmodulado (AM) kaj la ondolongoj estis tipe relative longaj, frekvencoj relative malgrandaj. Pli nova radio funkcias per Frekvencmodulado (FM) kaj la ondoj estas tipe pli kurtaj, frekvencoj pli altaj.

En Finnlando la nomo de regiono de ondolongoj / frekvencoj por radiofonio de FM estas ULA. ULA-radiofonio estas sufiĉe moderna.

Dekstra foto montras la malnovan ricevilon de mia patro, nomo laŭ mia memoro Maestro Olympia. Ĝi laboras per elektronaj valvoj, jam malnova tekniko. Pli moderna tekniko estas Transistoro kaj Integra cirkvito.

Supre estas pli moderna radio kun horloĝo. Mi kredas ke eblas uzi ambaŭ radioriceviloj por aŭskulti FM-radiofonion, la ULA de Finnlando.

Mi ne estas certa kiom malnova la suba ricevilo estas, sed la nomo Olympia sugestas por mi ke la origino povus esti en jaro 1952. Tiam en jaro 1952 nome estis Olimpiaj ludoj en Finnlando, Somera Olimpiko 1952, granda loka sporta evento.

Mia patro neniam havis televidilon kvankam li vivis ĝis jaro 2005 kaj televidiloj estis jam ĝeneralaj en kamparo je la fino de 1960-aj jaroj. Laŭ mia scio li uzis radion plejparte nur por aŭskulti novaĵoj kaj veterinformoj, almenaŭ en pli matura aĝo. Lia vivo estis plena je fizika laboro.

Mi trovis ankaŭ malnovan reklaman materialon por tiu radioricevilo. Kredeble la prezo estis 23400 (malnovaj) markoj. Ĉu multe? Tio ricevilo certe ne estis la plej malmultekosta alternativo.

Post renovigo de mono en Finnlando dum jaro 1963 prezoj estis nur 100-ono de malnovaj prezoj. Unu tuta miliono da markoj en 1962 estis la sama ol nur 10000 markoj en 1964. Nuntempe ni ja uzas "eŭroj" en Finnlando. Origine 6 markoj egalis proksimume 1€, sed la valuo de mono ja ne restas la sama pro devaluto.

Kiom do estis la prezo de tiu radio en modernaj monaj unuoj? Se ni ignoras devaluton, ni povas kalkuli: 23400 malnovaj finnaj markoj = 234 pli novaj finnaj markoj = 234 / 6 € = 39€

La reklamo donas jenajn regionojn de ondolongoj: 17 ... 51 m, 185 ... 571 m kaj 671 ... 2020 m. Kiaj estas la korelativaj frekvencoj? Ni ja scias ke validas la formulo: λ = c / f kie λ estas la ondolongo en metroj, c estas la rapido de lumo (fakte nur en vakuo) en metroj/sekundo, proksimume 300000 km/s kaj f estas la frekvenco en hercoj (1/s = 1 Hz).

Tial estas frekvenco f = c / λ kaj ni povas kalkuli ke ekzemple la plej mallonga ondolongo λ = 17 metroj signifas la plej grandan frekvencon f = c / λ = (3*108 m/s) / (17m) = 17647059*(1/s) = 17,647059 MHz proksimume.

La problemo: tio 17 MHz ne estas en ULA-regiono, kaj tamen eblas aŭskulti por ULA-sendojn per la radio. Radioondoj de ULA estas nur proksimume 3 metroj longaj, ĉar la frekvenco estas proksimume 100 MHz = 1*108 Hz. Do kredeble la reklama materialo estas iom pli malnova ol la radio? Eble tio ne estas precize la sama modelo?

Iu helpema persono afable desegnis sur la reklama materialo skizon por bona radioanteno. Tia longa anteno kun porcelanaj izoliloj estas bona por pli longaj radioondoj, longo de horizonta parto ekzemple kelkaj dekoj da metroj. Mi dubas ĉu iam vere ekzistis tia longa kaj alta anteno ĉe la domo de mia patro. Estas iom pli komplike por aŭskulti AM-radion.

Sed ULA-radio ne bezonas tian longan antenon. Kredeble ULA-ricevilo estis relative nova afero ĉirkaŭ la 1950-aj jaroj. Por la ordinara uzanto de radio tio certe estis granda plibonigo.

Malnovaj radioj ne plu estas tre valoraj. Tekniko progresas kaj certe novaj radioj estas pli bonaj. Mi tamen zorgas pri tio ke nova tekniko donas por ordinaraj civitanoj malpli da eblecoj por mem labori kiel honestaj inĝenieroj kun radioaparatoj. Aranĝoj povas esti bonaj por firmaoj, sed ĉu la avantaĝo de firmaoj vere estas la sama kiel la avantaĝo de tuta socio?

Espereble ankoraŭ estos pli bonaj eblecoj por unuopaj inĝenieroj por mem labori kun radioaparatoj kaj radioondoj. Mi kredas ke la vera profito de socio efektivigus tiel kiel eble plej bone. Ni lernos kaj progresos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)