<<

#238 ; Ni baldaŭ renkontos la postulojn de nova jaro 2021

>>

La jaro 2020 estis relative bona jaro por la loka mondo, bona por progresigi niaj lokaj valoroj, valoroj de "malgranda" civitanaro, ordinaraj civitanoj. Sed kia estos la venonta nova jaro 2021 por nia malgranda esperanta komunumo? Ĉu ni trovos plenumiĝon de nia propra vivo? Ĉu la abunda oro de Eldorado tie nin jam fervore atendas? Ĉu ni dum la jaro 2021 festos sur la plej altaj montetoj de nia gloro kaj ĝojo? Ĉu ni renkontos 666 volontaj virgulinoj en la dormejaj salonoj de subtera pereintejo, kun grandaj kuvoj plenaj je liberaj piloloj de Viagra kaj Levitra?

Espereble mi tamen ne mortos aŭ tute kripluliĝos dum la venonta jaro. Kiel kriplulo mi kredeble ne kapablus plenumi la gravan laboron kio min atendas. Certe la nova jaro estas ankoraŭ plejparte nur malplena, neskribita paĝo en la libro de mia vivo, sed ekzistas kelkaj klaraj celumaj aludoj ĉe la vojo.

Tekniko estos la centra temo dum la nova jaro, tio celo neniam povos ŝanĝiĝi. Unue mi certe volas konstrui uzeblan 3D-fotilon tiel ke eblos produkti bonaj 3 -dimensiaj fotoj kaj por proponi bonaj 3D -servoj por aliaj aparatoj kiel ekzemple robotoj. Mia selektita laborilo ja estas la mikrokomputila karto Raspberry Pi (RPi).

Centra tasko estas nun por efektivigi programoj por du ( aŭ pli multaj ) komputiloj por kunlabori tra la loka drata Ethernet komputila reto por produkti bonaj grafikaj servoj por la popolo. Mi volas ke la fina produkto laboru tute sen konekto por Internet kaj la komunikado inter komputiloj estu nur tra dratoj. Mi ne ŝatas sendratan komunikadon. Dratoj estas pli sekuraj. Loka komputila reto sen Internet -konekto estas sekura. Loka egalas bona. La sankta tutmonda novaĵo IoT aŭ angle Internet of Things, la tutmonda komputila reto de aparatoj, ne estas por mi.

Mi trovis kelkaj - ne tute novaj - libroj por RPi-uzantoj, videblaj en la apuda foto. Tiuj libroj volas uzi la programan modulon SimpleCV de Python programa lingvo por la fotilo. Mi tamen provizore ne sukcesis por munti tiun programan laborilon SimpleCV por mia RPi. Ĉu la kaŭzo por tio eble estas io problemo kun la vario de OpenCV? Sed mi kredas ke SimpleCV estas nur ia simpla rimedo por uzi la - por komputila vidkapablo (angle Computer Vision) tre gravan - modulon OpenCV kaj tial mi ne tro multe zorgas pri la afero. Certe bone eblos por realigi la necesajn funkciojn per la forta programo OpenCV.

Mi volas ege multe por labori kun elektroniko kaj fotiloj. Mi volas konstrui mem kiel eble plej multe. Nature ne eblas por konstrui tute mem komputiloj kaj fotiloj el silicia sablo kaj ruba plasto. Tuta memstareco ne plu eblas por konstruisto se li volas realigi ion modernan kaj bonkvalitan, speciale inter miniatura elektroniko. Evidente ni urĝe bezonas pretaj partoj kaj partaj teknikaj tutaĵoj, pretaj partaj solvoj kaj sistemoj.

Por mia patro Veikko (kiu naskiĝis aŭtune 1922 en Peräseinäjoki, Ostrobotnio kaj mortis vintre 2005) ankoraŭ eblis preskaŭ perfekta teknika memstareco kiel diligenta terkulturisto. Li vivis plejparte en la malnova natura teknologia kulturo de arboj kaj ligno kaj muskola forto. Li mem pretigis por mi ekzemple altan ĉirkaŭbaritan liton por infano, elegantan krucoplakaĵan lulĉevalon kaj malnovstilaj - iom dikaj kaj pezaj - skioj. Li estis lerta por prilabori lignon de naturo. Certe li tamen bezonis metalajn laborilojn kiujn li ne kapablis por mem produkti. Tekniko de metaloj jam postulas pli grandaj produktejoj kaj apartan povoscion, specialaj profesiaj rimedoj.

Elektroniko kaj komputiloj postulas tre grandaj fabrikoj, bonaj rimedoj kaj specialan scipovon. Nova tekniko estas timige grandega & altega piramido de bonaj krudaĵoj, multe da laboro, multspecaj teknikaĵoj unu sur la alia, multe da teoria kaj praktika scio, interdependaj rimedoj kaj malfacilaj procedoj. Nur en kelkaj specialaj kazoj oni povas mem produkti ion signifan. Por mi tia signifa teknika akiro estus ekzemple trategmenta sunhorloĝo per speciale formigitaj speguloj aŭ granda nova tre klarbilda kaj rekte instrumetoda moderna elektro-mekanika astronomia horloĝo. Mi kredas ke tiaj pretaj produktaĵoj tute ne ekzistas.

Propra aŭto certe estus por mi tre signifa kaj utila. Mi tamen tute ne imagas ke mi povus mem produkti novan aŭton. Tekniko de aŭtoj estas jam longe progresita. Estus tre malfacile por komenci denove el nenio kaj akiri ekonomie gajnigan produktadon. Teknikaj postuloj por novaj aŭtoj estas altegaj. Nur en grandaj pompaj fabrikoj eblas por produkti novaj aŭtoj kioj plenumas la modernajn postulojn de burokratoj. Aldone mankas por mi la mono por aĉeti eĉ malnovan kaj multe uzitan aŭton. Manko de mono estas grava kaj severa persona vundo, kontuzo kaj difekto en la moderna mondo, kio ja estas plena je mono.

Propra hejmo, bona domo kaj sufiĉa loĝejo, tio certe estus alia tre grava bezonaĵo. Nature mi tre multe estimas kaj honoras verajn konstruaĵojn. Oni ja bezonas domon por vivi kaj por labori, por elturniĝi en la vivo. Tio tamen evidente eblas nur por tiuj kiuj jam bone elturniĝis. Oni bezonas monon por atingi pli da mono kaj posedaĵo. Por posedi kiel eble plej multe - kaj certe pli multe ol najbaro kaj aliaj - ja estas la senco de homa vivo?

Espereble nia kara nacieto Mueleja Insulo iam estonte havos sian propran bonan domon. Por tio mi tamen evidente bezonus multe da nova mono, tre bonan ŝancon, gigante favoran kaj oportunan sorton.

Nature mi komprenas ke la ekonomio funkcias kiel ĝi funkcias. Fabrikoj de Finnlando ne bezonas min. Mi tamen tute ne akceptas la teniĝon de burokratoj, universitatoj kaj politikistoj kontraŭ ordinaraj civitanoj. Ni civitanoj devas batali kontraŭ burokratoj, universitatoj kaj politikistoj por elnaĝi. Burokratoj estas niaj malamikoj. Ni leviĝos, ni batalos, ni progresos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)