<< | #235 ; Julo estos bona sezono por labori |
>> |
Baldaŭ oni havos la tiel nomitajn Julajn feriojn. Kristanoj nomas Julon kiel "Kristnasko", sed Kristo de kristanoj tute ne estas parto de nia propra religio. Por nia propra civito Mueleja Insulo la tiel nomita Julo estas bona kaj trankvila tempo por labori kaj por progresi en niaj karaj kaj gravaj projektoj.
Unu centra demando pri la 3D-fotilo estas, kiel uzi komputilon kaj fotilon el io tute alia komputilo, kiel "movi" (fakte nur kopii ĉar la origina foto restas ankaŭ en sia origina loko) la foton el unu komputilo al la alia? Ni volas perlabori du fotoj en la sama komputilo sed nia 3D-fotilo havas du fotiloj kaj almenaŭ du komputiloj. Certe ni esperas ke la procedo estus kiel eble plej aŭtomata kaj teknike simpla por uzi.
Apude vi vidas foton de ia eksperimenta kaj lerna aranĝo. Mi ĝin iom priskribu.
Maldekstre estas unu Raspberry Pi vario 4 (RPi4) en sia bone ventumita nigra metala ujo kaj dekstre estas unu Raspberry Pi vario 3 (RPi3) en sia memfarita plejparte ligna ujo. Estas blanka Ethernet kablo inter la du komputiloj, kun la ruĝa kruca konektilo tiel ke la kartaj komputiloj povas rekte komunikadi unu kun la alia. Nur RPi3 havas fotilon (norma vario 2, sed la procedo estas la sama por vario 1), en la ronda nigra ujo dekstre.
La RJ45 -konektiloj de Ethernet estas ja je aliaj flankoj en la kartoj de ĉi tiuj varioj de Raspberry Pi, maldekstre en la pli malnova RPi3 kaj dekstre en la pli nova vario RPi4. Do samaj ujoj certe ne estas bonaj por ambaŭ. La ujo bone protektu la kartan komputilon.
Ambaŭ komputiloj havas sian propran montrilon, klavaron kaj "muson". La RPi3 havas nur simplan "touchpad" (maldekstre sur pli granda klavaro) kiu laboras per sendrata Bluetooth -konekto. Estas "dongle" en USB-konektilo pro tio. La USB-drato por "touchpad" estas nur por ŝargi la akumulatoron. Nur RPi4 havas nun rektan (sendratan) konekton kun Internet. Eblas ankaŭ bone labori tute sen Internet -konekto, tiam kiam la sistemo estas muntita kaj preta por uzo.
En la RPi3 estas SSH ("Secure Shell") en uzo. Kiam ĝi estas konektita kun la RPi4, raportas la komando hostname -I
en la komanda fenestro por RPi3 la sekvantan lokan retan adreson: 169.254.131.84
La intenco de ĉi tiu simpla eksperimento estas por uzi la komputilon RPi4 mane por foti per la fotilo de RPi3 kaj por kopii la foton el RPi3 al RPi4. Ni uzos Ethernet -kablon inter la komputiloj kaj SSH.
Mi ie legis ke ne eblas foti per RPi se ĝi ne havas propran montrilon. Ĉu estas vero? Estus ja tre ĝene se la ambaŭ komputiloj devus havi sian propran montrilon en la fina produkto!
Nun ni jam scias la adreson de RPi3 kaj ni povas starigi SSH-sesion por la norma supoza uzanto pi
inter la du komputiloj en la komanda fenestro de RPi4:
ssh pi@169.254.131.84
La programo en komputilo RPi4 demandas sekretan vorton (angle "password") por RPi3. Certe ni selektis bonan sekretan vorton antaŭ ol ni konektis SSH. Alie povus okazi danĝero. Kiam la sekreta vorto estas korekte, la programo raportas ke konekto ekzistas inter la du komputiloj. Tiam ni povas foti per la fotilo de RPi3 per la komando en komanda fenestro de RPi4 uzante por la foto arbitran nomon sshkuva.jpg
por ekzemple:
raspistill -o sshkuva.jpg
Oni do donas la komandon por ssh
en RPi4, sed la programo por fotilo laboras en RPi3. La programo fotas iom malrapide, daŭras kelkaj sekundoj, por ke la fotilo estu tute stabila, sed kiam la foto estas preta, ni eksigas la SSH-programon per komando exit
kaj ni povas kopii per la programo "sekura kopio" scp
- uzante supozaj registroj - la foton sshkuva.jpg
al RPi4 ekzemple per la komando en la komanda fenestro:
scp pi@169.254.131.84:sshkuva.jpg /home/pi/
Ni bezonas denove la korektan sekretan vorton de RPi3 por tio. La iom granda pli ol 4MB foto bezonas nur frakcion de sekundo por movi tra la Ethernet -kablo. Tiel estas kopiita la foto el RPi3 al RPi4. Kaj estus ja triviale por foti loke la alian foton se la RPi4 havus propran fotilon (sed estas iom malfacile por trovi bonan lokon por fotilo sur la ujo de RPi4, kvankam la ujo havas konvenan truon por la plata kablo). Oni nur simple skribu en komanda fenestro ekzemple: raspistill -o aliafoto.jpg
Esence estas ke la unua komputilo (ĉi tie RPi4, kvankam povus same bone esti la pli malnova vario 3) bone startas antaŭ ol ni startas la alian komputilon. Se estas problemo, ni devas denove starti la alian komputilon. Se la alia komputilo ne havas montrilon, estas malfacile por vidi la kialon de problemo.
Ŝajnas ke ĉi tio simpla mana metodo funkcias eĉ tiam kiam la RPi3 ne havas montrilon. Estas tamen iom malbona metodo. Oni devas labori mane, doni la sekretan vorton mane du fojoj. Se la fotota objekto movas dumtempe, estos la prokrasto inter la fotoj iom longa. Do ni certe bezonos pli bonan metodon por la 3D-fotilo en la "fina produkto", sed teknike eĉ ĉi tiu ekstre simpla metodo tamen fakte funkcias. Oni kredeble povas uzi ĉi tiun metodon por testi la aparaton mane.
Ni batalos, ni lernos, ni progresos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |