<< | #234 ; Morna mallumo regas antaŭ nova lumo |
>> |
Nur kelkaj semajnoj plu restas ĝis la nova jaro 2021. Tagoj estas sombraj, noktoj longaj, malhelaj. La mondo preskaŭ mortis. Ĝojoj estas malmultaj kaj provizore malgrandaj. Mi longe estis malforta, ege laca kaj iom malsana. Eble min atakis la fama viruso? Mi ja havas diabeton, sed ne plu eblas ricevi vakcinon kontraŭ la gripo. Nia propra internacia lingvo Esperanto tamen certe ĉiam estas por ni kialo por granda ĝojo.
La malsukcesa kaj senespera studado en universitato lastatempe certe estis por mi kaŭzo por zorgo kaj funebro. Mi atendis pli da rezultoj. Mi tamen jam akceptis la fakton ke eĉ la longa studado en altlernejoj ne gvidos al io vera rezulto. Universitato ne estas utila por praktika konstruisto, sendependa inĝeniero kaj programisto. Miaj plej karaj projektoj tute ne ŝajnas kunigeblaj kun altlernejoj. Do adiaŭ por altlernejoj, bonvenu la reala praktika mondo de tekniko. La celilo de studado ne plu estas direktita nur en la venonta printempo. La celo de (neoficiala) studado jam estas multe pli distanca, la fino de vivo.
Oficiala edukado ne plu havas ion veran praktikan signifon. Burokratoj sukcesis por detrui la utilon de oficiala edukado. La lernejoj de Finnlando estas nuraj sensignifaj pecoj de kako kaj fekaĵo. Lernejoj akuzas studantojn, sed fakte la kulpo estas en la salajrita personaro de lernejoj, rektoroj, profesoroj, instruistoj, kontoristoj kaj diversaj aliaj personoj. Profesiaj kapabloj de personaro estas tre mankhavaj. Ilia spirita pozo estas tute malĝusta. Ili ne helpas la studadon. Malvirtaj instruistoj de eksterlanda origino oni nepre devus tuj ekzili el la lando.
Ekonomie la lernejoj funkcias tute erare. En altlernejoj oni prefere pagu salajron rekte por la studantoj kaj eksigu la nunan salajritan personaron. La instruistoj ja tute ne instruas. Ĉiuokaze la studantoj devas mem lerni, instruistoj ne helpas. La spacojn, la laborilojn kaj la monon de altlernejoj oni prefere donu rekte por studantoj ĉar ili ja fakte efektivigas ĉion veran studadan laboron. Rektoroj estas nuraj neutilaj politikistoj, kaj do la politikaj partioj dungu ilin rekte. Studantoj tute ne bezonas rektoroj. La nuna personaro de altlernejoj estas nura malutila balasto por la studantoj. Altlernejoj ne estu por la nuna abunda senutila personaro, sed por la veraj studantoj.
Mi kondamnas kaj malbenas la ĉiujn malsincerajn, trompajn kaj perfidajn lernejojn de Finnlando al la plej suba kaj aĉa Infero por eterne.
"Yksin oot sinä ihminen, yksin!" skribis fama finna poeto Eino Leino. Esperante tio signifas "Sole ci estas [homo], sole!". Ĉiam ni estas sole, eĉ en granda aro, eĉ inter amikoj kaj gesamideanoj. Malgraŭ lernejoj estas tamen la bona tekniko daŭre tre grava temo. Malgraŭ la nuna spirita kaj socia mallumo estas fizika kaj teknika lumo temo riĉa de granda espero.
Malgraŭ malfacilaĵoj mi firme kredas ke mi iom post iom sukcesos por konstrui nian propran 3D-fotilon. Fotiloj estis por mi longe karaj. Lumo estas nia mondo. Estas iom da malfacilaĵoj kun la karta mikrokomputilo Raspberry Pi (RPi) pro sia speciala ARM -arkitekturo, sed ni venkos. La programa lingvo Python ne estas tre forta, sed ni trovos solvoj. Ekzistas pretaj solvoj por Windows -komputiloj, sed Raspberry postulas iom aliaj solvoj.
Python por RPi bezonas multaj pliaj partoj por bone funkcii en programo por la komputila vidkapablo. Kelkaj el ili estas same facilaj por munti kiel por Windows -komputilo. Nur post ioma eksperimentado sukcesis por munti la gravan programan parton scipy por Python de RPi.
sudo apt install -y python3-scipy
Por munti la gravan programan parton OpenCV postulas iom pli da laboro, pro la arkitekturo de RPi, sed instrukcioj estas bone troveblaj en la komputila reto: Installing OpenCV on the Raspberry Pi
Ni bezonas du fotiloj por la 3-dimensia fotilo. Ni bezonas ankaŭ du komputiloj por foti du fotoj proksimume samtempe el iom aliaj lokoj. Komputiloj devas kunlabori. Utilaj instrukcioj estas proponitaj en la komputila reto:
Mi ankoraŭ ne scias akurate kia estos la "fina" solvo (se eĉ rajtas paroli pri io tute definitiva fina solvo), sed mi kredas ke mi iom post iom progresos per eksperimentado kaj utiligante tiajn instrukciojn. Ekzistas multaj alternativoj. Kredeble la unua solvo estos simpla kaj poste eblos konstrui pli bonaj solvoj.
Apude vi vidas foton de nia estonta 3D-fotilo en la nuna - certe ankoraŭ tre nefinita - stato sur mia tablo. En malnova artikolo #228 vi povas vidi la partojn de tiu 3D-fotilo pli bone aparte. Kelkaj diversaj alternativoj de fotiloj mi desegnis por la artikolo #231.
Fakte la origina plano por 3D-fotilo kaj diploma laboro estis iom pli ambicia kaj pli vasta, kiel vi povas vidi ekzemple en artikolo #225 kaj eĉ pli malnova artikolo #208. Espereble ni vidos venontjare kiel eble plej multe da progreso ĝis tiu iom alta celo. Oni ja ĉiam bezonas bonaj revoj kaj novaj celoj. Nur mortinto tute ne revas pri io pli bona.
La stativo kun la bruna tranĉtabuleto de fajna eksterlanda akacia ligno klinas el vertikalo proksimume 30° malantaŭen. La blanka kablo inter la du nigraj ujoj de komputiloj estas norma rekta Ethernet -kablo, sed la ruĝa konektilo dekstre kaŭzas ke la du komputiloj povas paroli unu al la alia sen ia "Ethernet-switch". La du malgrandaj picamera -fotiloj estas preskaŭ vertikale en siaj nigraj ujoj.
Certe ankaŭ la dekstra komputilo bezonos fonton de elektra energio, kio en ĉi tio foto mankas. HDMI-montrilo, USB-klavaro kaj "muso" estas konektitaj al la maldekstra Raspberry. La plej gravaj programoj do estos en la maldekstra komputilo kiu gvidas la funkciojn de nia estonta pompa 3D-fotilo. Certe ankoraŭ restas multe por eksperimenti kaj programi.
La alto de tiu aparato estas proksimume 30 centimetroj kaj la horizontalaj lignaj liniiloj estas same longaj. Mi tute ne pretendas ke estus bela, sed mi tamen esperas ke estos utila, bona kaj uzebla. Uzebla estas bona. Por bone mem lerni estas utile. Inĝeniero mem konstruu siajn aparatojn!
Finne oni diras "Keskeneräistä työtä ei koskaan pidä näyttää herroille eikä hulluille!", esperante "Oni neniam montru nefinitan laboron nek por Grandaj Sinjoroj nek por frenezuloj!" ... sed ...
Lumo, fotoj, optiko, 3D-mondo, temoj centraj por lerni kaj majstri. Ni lernos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |