<< | #233 ; Aŭtuno ellaciga, malluma preskaŭ min venkis |
>> |
La lastaj semajnoj estis por mi tre pezaj por vivi. Melankolio konkeris mian animon. Mi kvazaŭ perdis la futuron, aŭ tiel mi almenaŭ estis sentanta. Mi perdis mian propran "naturon" kiel malnovaj finnoj diris. Tial mi ne plu sciis kiu mi estis. Mi klopodas por kompreni kaj akcepti la fakton ke altlernejo tute ne estas ia solvo por mia vivo. Altlernejo ne alportas rezulton. Atendoj estis grandaj, sed fruktoj mankas.
Neniaj novaj fotoj por ĉi tiu artikolo. Ĉu neniaj novaj spektakloj por la vivo? Evidente mi devas skribi la problemon por ĝin pli bone kompreni kaj por trovi la rezulton, la solvon kion mi nepre bezonas por daŭrigi la vivon racie kaj utile.
Mia patrino Armi naskiĝis en la jaro 1930, la 6-an tagon de decembro kaj ŝi do estus jam 90-jara ĉijare 06.12.2020 se ŝi ne estus mortinta somere 2007. Do ŝi ne plu vivas, sed la memoroj certe restas. Mia patrino sendube havis grandaj atendoj pri mi kiel infano, tro grandaj. Mi tute ne sukcesis por plenumi la atendojn de gepatroj. Mi ne fariĝis la distingita viro kion oni volis ke mi estu.
La memoroj restos por ni same longe kiel ni vivos. Pasinteco tamen estas nur pasinteco kaj ni prefere pensu pri la estonteco. Printempe la studado en la universitato finos por mi. Universitato ne estis la bona solvo por nia civito Mueleja Insulo. Studanto en universitato estas nura punlaboristo por la sankta industrio de Finnlando. Se la studanto estas tro maljuna, kiel mi nun 62-jara, li estos neuzebla por la sanktaj fabrikoj de granda mono.
Scipovo kaj povoscio abundas en la mondo. Sendube oni povus multe atingi ankaŭ sen skoloj, se oni nur havus sufiĉe da fortoj kaj multe da rimedoj. Skoloj plejparte servas nur la avantaĝon de instruistoj kaj alia personaro de skolo. Por la lernejanoj la lernejoj ne estas same gravaj. Eble la altlernejo origine estis principe bona, sed dekadenco venkis ĝustajn doktrinojn, nura burokratio anstataŭigis veran scipovon.
Evidente tekniko ankoraŭ estas grava temo por nia nacio. Certe estas malfacile por strebi antaŭen sen signifa kapitalo, sen konkretaj bonaj rimedoj. Nura teorio estas nur mankhava unua helpo. Ekzemple fiziko estas surprize fremda al la praktika vivo. Fiziko fakte proponas nur malmulte por la praktika inĝeniero. La praktiko kun siaj multaj detaloj ofte estas tro kompleksa kaj komplika por trakti per "la leĝoj de fiziko". Estas malfacile por "legi juron" por la naturo. Unue la Naturo, nur poste oni povas provi diversaj teorioj. Vera Naturo tute ne estas jura afero, leĝoj ne estas la komenco.
Mi ne estas speciale religia viro. Mi tamen volas subteni la originan religion de Finnlando, la finnan naturan religion, kio preskaŭ mortis proksimume mil jaroj antaŭe kiam okcidentaj krucmilitistoj aperis en Finnlando. La krucmilitistoj mortigis la pastrojn de natura religio, detruis niajn sanktajn lokojn, ŝtelis niajn sanktajn festojn. Do nur malmulte restas el la origina religio de finnoj. Ni bezonas konstrui novan naturan religion sur la originaj finnaj religiaj ruinoj.
Kvankam mi ne estas speciale religia, mi tamen pensas pri la mortintoj. Mortintoj certe havas rolon en la natura religio, la spiritoj de prapatroj kaj prapatrinoj estas gravaj en nia propra religio. Tamen la spiritoj de mortintaj prauloj estas iom problemhavaj. Ĝenerale morto ne estas tre komforta okazo. Do kial la mortintoj estus por ni afablaj kaj helpemaj? Multaj el ili havis multe da doloro, sufero, maltrankvilo. Mi vidis mian patrinon en hospitalo iom antaŭ ŝia morto. Ŝi ankoraŭ estis konscia sed ŝi ne plu rekonis min. Ŝi suferis, ŝi spasmoploris. Eĉ morfino ne plu helpis. Ŝia kara kristana "Patro de Ĉielo" (finne "Taivaan Isä") ne helpis. Estis nur terura timego en ŝiaj okuloj kiam ŝi staris apud la lito de hospitalo, kun daŭra doloro. Ŝia morto tute ne estis plaĉa. Morto povas esti okazo terura, eĉ en hospitalo, eĉ kun morfino.
Nature ni volas pensi ke niaj propraj prauloj estas por ni amikaj kaj pozitivaj, almenaŭ se ni ne intence mortigis kaj senbezone torturis ilin dum ilia vivo. Do ni bezonas por pensi ke la spiritoj de niaj prauloj estas en io alia stato ol la stato en kio ili mortis, pli neŭtra stato, pli solidara kaj respondeca stato. La status quo
, la antaŭstato de niaj propraj spiritoj nepre devas esti por ni oportuna kaj favora. Se tiu ne estus la kazo, do religio estus por ni nura eterna punigado, kiel stulta universitato kio neniam finos! Punigema religio estus por ni tute neutila.
Ni ja ĉiuj estas viktimoj de vivo. Ankaŭ niaj prauloj estis viktimoj de sia propra vivo. Ĉiuj ni estas viktimoj de niaj prauloj. Cirkonstancoj de vivo certe ofte lasas multe por deziri. Ĉiuj ni estas viktimoj de mankhavaj cirkonstancoj dum nia vivo. Tial mi pensas ke la spiritoj de niaj prauloj certe devas ekzisti en pli pardonema kaj senkulpiga stato de animo, kompare kun ilia vivo.
Malnovaj finnoj helpas nin por kompreni la disigon inter nia vera propra karaktero kaj nia videbla (fakte ŝajna) aspekto dum vivo. Ni ja havas videblan korpon kaj nevideblan animon. Nia animo ne povas vivi sole en nia korpo. Nia animo ne povas sole determini kiaj ni estos, kio estos nia fatalo. Cirkonstancoj de vivo certe nin multe influas, sed ni ĉiuj havas ankaŭ apartan "Luonto" aŭ esperante "naturo", apartan nevideblan estaĵon kiu determinas kiel ni reakcias, kio estos nia destino. Sen nia propra "naturo" ni estus misgviditaj kaj erarigitaj. Se ni faras malbonaĵoj, nia animo ne estas malbona kaj kulpa, sed nur nia "naturo" estis malbona. Kun pli bona "naturo" nia animo vivus pli bone.
Do la spirito de mia patrino ne plu havas tro grandaj atendoj pri mi. La spirito de mia avo Salamoni ne plu postulas ke mi prizorgu la bienon de familio. La spiritoj volas nin kompreni kaj kun ni harmonii. Ili certe komprenas ke mi devas nun vivi mian propran vivon. Mi rajtas trovi mian propran vojon tra la ĵunglo kaj senespera densejo de vivo. Mia propra vivo apartenas por mi mem. Ni ĉiuj devas batali tra niaj propraj manovroj. Sed laŭ nia religio, la spiritoj de prauloj volas nin helpi, nin subteni, nin akcepti.
Mi volas trovi por mi novan "naturon". Por malnovaj finnoj "naturo" de homo estis ia aparta estaĵo kiu determinis la karakteron kaj sorton, destinon, faton de tiu homo. Mi bezonas novaj fortoj, novan plezuron pri vivo. Mi devas nun kvazaŭ naskiĝi denove. Mi volas "naturon" pli espereman, pli optimisman, pli memstaran.
Nature la samaj temoj kiel antaŭe estos por mi gravaj. Tekniko restas esenca afero. Praktiko pli grava ol teorio. Faktoj pli utilaj ol universitato. Bona scipovo por konstuado pli esenca ol titolo. Mi volas konstrui la oficialan 3D-fotilon por la nacieto. Mi volas uzi diversaj malgrandaj elektraj motoroj. Mi volas revi pri trategmenta sunhorloĝo per speguloj, pri granda elektro-mekanika astronomia horloĝo, pri multaj bonaj astronomie motivaj strukturoj. Mi volas mem vivi mian vivon, la futuron de nia propra civito.
Nur utilaj temoj estas interesaj. Sensignifa punlaboro tute ne estas proksima al mia koro. Universitato estas nur senutila punlaborejo de burokrataro. Utila scienco tute ne plu loĝas en akademio de Finnlando. La flaru-kakon universitato de Tampere ( Finne: "Tampereen haista-paskan yliopisto" ) estas por nia nacieto vana, malgrava, sensignifa. Pompaj burokratoj, granda industrio kaj la senfine avida kapitalo venkis, sed la ordinara popolo malvenkis.
Certe estas tre frustracie aspiri ekzamenon ĝis monato majo, sed tio kredeble provizore estas mia imperativo kiel ekzamena studanto. Post majo mi estos viro libera. Nur oficiala senlaboreco min atendas. Mi tamen povos lerni kaj plani multaj utilaj temoj. Industrio de Finnlando evidente min tute ne bezonas, sed ankaŭ mi povos estonte studadi kaj evolui sen fabrikoj kaj sen universitatoj.
Ĉi tiu nova pado estos eĉ pli malmola kaj severa. Ĝi povas tamen aliloke ankaŭ esti pli fruktodona. Per novaj fortoj ni trovos ion novan por ni loke utilan bonan celon. Fine nia propra civito estos sukcesa.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |