<<

#232 ; Klare jam pasis la somero

>>

Jam estas la 13-a tago de monato novembra, jaro 2020, vendredo. La plej bela varma sezono kaj somero estas jam distanca. La mondo sombra, morna. Tre deprimite. Kaj, ĉu mi tion jam menciis: estas eĉ vendredo, la 13-a tago!

Kiam mi estis en skolo de mia infaneco en la vilaĝo Alavalli en Ostrobotnio en la 3-a klaso de popollernejo, ĉirkaŭ 9-jara, donis nia instruistino Kyllikki por ni taskon por skribi eseon pri tio kion interesan ni disĉiploj de 3-a kaj 4-a klaso faris dum pasinta somero.

La unu jaron pli aĝa knabo de granda najbara bieno Kiviniemi, Pekka, skribis eseon pri tio kiel lia patro Pentti donis somere por li la taskon por iri sole por falĉi iom distancan kampon de fojno per traktoro kaj falĉmaŝino. La tasko estis iom postulema ĉar estis iom granda ŝtono sur tiu kampo. Pekka devis esti singardema por ne rompi la falĉmaŝinon je la ŝtono kio sin kaŝiĝas inter la longa fojno.

Kaj tiel la 10-jara knabo Pekka sukcese sole falĉis la fojnan kampon kun traktoro. Kiel jaktistoj diras: Oni lernu la ŝnurojn juna!

Pekka estis tre efektiviga viro dum sia vivo kiu finis proksimume en jaro 2008, laŭ mia scio sen grava fizika malsano kaj sen akcidento. Kiel infanoj ni estis amikoj. Post proksimume la aĝo 20 jaroj ni ne plu estis amikoj. Li eĉ tute ne plu volis koni min. Do kredeble ni estis tiam malamikoj unu al la alia. Certe estas domaĝe, sed tio estis lia propra selekto.

Sed ni revenu al la eseo de skolo kiel infanoj. Mi miaflanke skribis eseon pri mia somero en Koskenkorva, la hejma bieno de mia patrino. Mi loĝis tie kun mia avino Tyyne, la patrino de patrino. Ekzistis tiam malnova forlasita aŭto sur kampo malantaŭ la mastruma domo. La aŭto estis en tre malbona stato. Fakte ĝi estis nur rubo. Laŭ mia memoro estis tie nenia motoro kaj almenaŭ unu pordo estis disigita. Ni knaboj tamen sciis la nomon de tiu ruba aŭto: Pobeda. Certe ĝi ne aperis same bele kolora kaj tuta kiel la aŭto en la foto, sed principe estas la sama marko de aŭto. Laŭ mia memoro nia ruba Pobeda tamen havis nur 2 pordoj, ne 4 pordoj kiel en la supra foto.

La origino de tiu sovetunia / sovetia Pobeda estis iom obskura. La vera mastro de bieno, JuhoJussi, unu el la plej maljunaj el la 6 knaboj de Tyyne, evidente ne memoris ĝin? Almenaŭ li ne konfesis ion pri tio multe pli poste ĉirkaŭ la jaro 2009, nur ridetis. Eble la mastro de pli granda bieno de Kalliokoski iam kaŝe forlasis la maluzeblan aŭton tie? Mi aŭdis ke la mastro de tiu pli granda bieno multfoje ekspluatis la rimedojn de aliaj por sia propra avantaĝo.

Laŭ mia kompreno tio iom maloportuna viro estis la patro de edzo de mia avino Tyyne, Eero kiu batalis en milito kaj poste returnis hejmen en malbona stato. Eero mortis en komenco de 1950-aj jaroj. Kredeble la mastro de pli granda bieno volis iom kunlabori kun sia knabo Eero, sed mi ne scias ĉu estis tre utila la kunlaboro por Eero kiam ili ĉiam unue plenumis la plej urĝajn taskojn por la pli granda bieno, kaj poste la taskoj en la bieno de knabo ne estis tiel gravaj. Tion mi aŭdis. Mi ja estas tro juna por mem scii.

Dekstre vi vidas bildon kiu pli bone reprezentas kiel aperis la "nia" ruba Pobeda. En filmo de jaro 1958 la finna humora aktoro Hannes Häyrinen tie hastas por kapti taksion en la urbo Helsinki. Kredeble oni multe uzis tiun aŭton kiel taksio dum la 1950-aj jaroj.

Por ni knaboj la rubo tamen estis grava rimedo por ludi kaj aventuri. Speciale la jam aparta - en formo tre vireca - kovrilo de motoro (bone videbla en la foto) estis ege interesa. La masiva kovrilo de motoro kuŝis renversite en drenilo, parte sub surfaco de akvo. Kiam ni knaboj saltadis sur la disa motora kovrilo, la akvo de drenilo tre interese ekŝprucis! Tio ludema agado tamen tute ne estis direktita kontraŭ la granda kaj potenca orienta najbaro de Finnlando, certe nenia politika atako aŭ agresa manifestacio kontraŭ Sovetunio.

Kun mi tie estis mia kuzo Martti kiu estis proksimume same aĝa kiel mi kaj kiu mortis iom poste tragike en trafika akcidento. Tie estis ankaŭ pli juna kuzo Teuvo. Povas ja esti ke ni knaboj prononcis la nomon de Pobeda dialekte kiel "po'pera". Mi kredas ke en la rusa lingvo, moskva stilo, oni prononcas proksimume "pabe'da".

Surprize nia instruistino Kyllikki tute ne kontentiĝis per la nomo Pobeda. Ŝi diris ke tio ne estas la vera nomo de aŭto kaj postulis ke mi nepre trovu la korektan nomon. Certe mi serĉis pli bonan nomon en kelkaj libroj pri aŭtoj, sed ne trovis. Ĉiuj ja sciis ke ĝi estis produktita en Sovetunio kaj la kvalito kredeble estis iom malbona. Kredeble estis por nur malmultaj personoj en Finnlando io kara revo por posedi tion markon.

Eble mi, kiel uzanto de Lada dum la 1980-aj jaroj, devus iom protekti la honoron kaj gloron de sovetia industrio. Sovetiaj aŭtoj estis ekonomiaj solvoj por la lokaj cirkonstancoj. Ili estis taŭgaj por la sovetiaj vojoj kaj por sovetia klimato. Ili ne elportis eterne, sed ili estis eblaj por subteni kun simplaj rimedoj kaj simplaj laboriloj.

Nun ni tamen havas la komputilan reton Internet kaj eblas trovi multaj aferoj kiuj restis nekoneblaj dum la 1960-aj jaroj, en la limoj de malgranda biblioteko de vilaĝo. La oficiala nomo de tiu malnova sovetia aŭto estas GAZ-M20, se oni ne volas uzi la nomon Pobeda kiu en la rusa lingvo signifas venkon. Nenia difekto je tiu facila nomo! Ekzistis ankaŭ moderna muzika grupo en Finnlando je tio sama nomo Pobeda. Tiu marko estis produktita en Sovetunio post la dua monda milito. La literoj GAZ signifas proksimume "Gorgovnyj Avtomobilnyj Savod", la nomo de fabriko.

Nia tiam relative juna instruistino Kyllikki estis infano de elmigrintoj el Karelio, parto de Finnlando kion Sovetunio konkeris dum la milito. Evidente ŝi konis la nomon Pobeda bone, sed pro io kialo ŝi tute ne estis kontenta je tio. Eble ŝi pensis ke tio estis nur moknomo aŭ insultvorto? Mem ŝi aĉetis unue malgrandan Neckar, kio multe similis al Fiat 600, finne neoficiale amuze nomigita "Pompan nappi", ia karakterize rondeta butono de iom granda vintra palto "Pomppa". Mi tamen ne kredas ke oni uzus tion karesan nomon en bonaj libroj.

Ĉi tio tute ne estas mia venĝo por Kyllikki, kvankam ŝi iam ŝprucigis koton sur mia vesto per la rado de ŝia aŭto. Ŝi estis plejparte pozitiva persono. Mi foje eĉ vidis ŝin nuda en la saŭno (banejo) de skolo kiel juna knabo kiam mi pro io urĝa kialo serĉis mian patrinon. Jaro estis proksimume 1965.

Kelkfoje estas komforte rememori malnovaj temoj ĉi tie en Vähärauma. Sed certe pli novaj temoj estas pli gravaj. Nun la cirkonstancoj jam estas iom nesomeraj, sed memoroj de pasinta somero estas belaj kaj karaj.

Por mi unu iom grava temo estas la herbejo apud la vojo Tekniikantie kiu direktas ĝis Tekunkorpi apud lagetoj. Mi iras piede kaj la herbejo estas somere pli komforta por promeni ol la iom mallarĝa vojo sen propra sektoro por piedirantoj. Aŭtoj ofte veturas sur la vojo iom rapide al ambaŭ direktoj. Loĝas multaj dekoj da homoj ĉi tie. Eĉ studantoj nome estas veraj homoj miaopinie.

Aranĝoj por sekura trafiko lasas iom por deziri ĉi tie en urbo Pori. Mi celas ke por piedirantoj kaj biciklistoj la vojoj en Pori estas ankoraŭ tute ne kontentigaj.

Ĉisomere oni falĉis la herbejon eĉ du fojoj. Tio estas tre bone. Mi povis la tutan someron piediri sur la herbejo sen gravaj malfacilaĵoj.

Dum kelkaj someroj oni tute ne falĉis la herbejon, kaj tiam estis malfacile por promeni sur la herbejo, ĉar la herboj estis tiel densaj kaj longaj. Se la longaj herboj estas malsekaj post pluvo, ili malsekigas tre rapide piediranton.

Mi ja promenas ĉi tie ĉar mi nun loĝas ĉi tie kaj ne posedas ion veturilon. Por multaj aliaj homoj ĉi tio sama areo estas nur por subĉiela sporto kaj propra distriĝo. Kaj eble por promenadi kun hundoj. La sekvanta foto maldekstre prezentas ian neoficialan eblecon por distriĝo, almenaŭ por kelkaj lokaj infanoj kaj junuloj. Temas pri naĝado.

Iu malgranda persono forgesis iom da siaj vestoj sur tero apud lageto kaj tial mi pendigis ilin je trunko de arbo tiel ke estus facile troveblaj.

La vere grava objekto en la apuda foto tamen estas la blua ŝnuro. Ekzistas nenia kajo, sed uzante tion ŝnuron kredeble eblas sekure por salti en la lageton. La foto ne montras tion, sed la bordo estas iom kruta.

La persono kiu fiksigis la vertikalan ŝnuron alte al horizonta ŝnuro inter du grandaj arboj estis certe tre lerta. Tiu persono estas tre lerta por grimpi al arboj, aŭ eble ekzistis io bona teknika helpilo kiel iom alta argano? Por mi tio kredeble estus neeble por fari mem kaj sole. Mi povas nur miri la eltrovemon kaj inventemon de junularo.

Mi tamen dubas ĉu vere oficiale rajtas naĝadi en la lagetoj.

Jes, memoroj de pasinta somero estas karaj. Espereble estos ankoraŭ nova somero. Nova sunbrilo, novaj longaj herboj, novaj mirteloj kaj framboj.

Esperanto estas por ni kara lingvo, la lingvo afabla. Ĉu malsukcesis Esperanto kiel lingvo internacia? Multaj homoj opinias ke Esperanto estas la lingvo nur por pacismaj socialistoj. Multaj opinias ke Esperanto estas la lingvo por tiuj kiuj tre multe amas aliaj landoj.

Mi tamen opinias ke oni ne bezonas esti pacisma por uzi la lingvon Esperanto. Oni ne bezonas opinii kiel socialisto. Oni ne bezonas ami aliaj landoj.

Lingvo estas nur laborilo por interhomara komunikado. Lingvo ne estas ia ideologio. Certe eblas furiozi en Esperanto. Eblas plani grandan militon kaj konkeri la tutan mondon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo



Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)