<< | #231 ; Mia granda sed realisma 3D-fotila revo |
>> |
Eble mi neniam ekzameniĝos el universitato, sed tio ne estas tre grave. Mi estas jam maljuna viro. Kial zorgi pri titolo kiam mi ĉiuokaze estos printempe senlaborulo. Inĝeniero estas por mi bona titolo. "Vera praktika bona konstruisto" estus eĉ pli bone. Por povi vere mem konstrui estas multe pli bone ol ia universitata titolo. Por povi mem konstrui ion novan - eĉ simplan - estas multe pli bone ol nur stulte aĉeti pretan tutan solvon.
Por mi estos ĉiam gravaj temoj ekzemple trategmenta sunhorloĝo kaj elektro-mekanika astronomia horloĝo. Tamen certe mia mem selektita diploma laboro estas ankaŭ por mi grava, nome simpla sed praktika komputila vidkapablo.
Oni eble povas foti bonaj fotoj per nur unu fotilo, sed la distanco de objektoj restas tiam iom neklara. Proksima malgranda pupo povas en foto aperi proksimume same granda kiel pli distanca sed iom pli granda pupo. Ni homoj vidas fakte nur anguloj. En diversaj distancoj la lateroj de sama angulo estas malsame distancaj unu el la alia. Oni bezonas du fotoj por trovi la verajn distancojn.
Mi selektis Raspberry Pi kartaj mikrokomputiloj (RPi) kiel bazo de mia 3D-aparato. Estas facile konekti malgrandan fotilon por la RPi. Mi bezonas almenaŭ du fotiloj kaj du RPi -komputiloj por konstrui mian propran 3D-fotilon. La mikrokomputiloj devas labori kune.
Certe mi bezonas ankaŭ norman klavaron, muson kaj montrilon por povi programadi kaj uzi la aparaton. Estos almenaŭ du komputiloj, sed por mi eblos uzi nur unu komputilon pofoje. Ĉu estas problemo?
Mi tuj konfesu ke estas provizore por mi iom neklare kiel mi uzu unu komputilon el alia komputilo aŭ eĉ du komputiloj el la tria komputilo per la malgranda komputila reto, la Ethernet -kabloj inter la komputiloj. Kredeble estas diversaj alternativoj.
Du RPi-komputiloj kune estus la plej malgranda solvo por 3D-fotilo. Nur unu el la komputiloj havus montrilon kaj klavaron en la preta konstruaĵo.
Oni ja povas produkti stereoskopaj bildparoj per du fotiloj. Por ni homoj estas nature kaj facile interpreti stereoskopaj bildparoj. Nia cerbo efektivigas la laboron. Ni lernis por uzi niajn okulojn jam en nia frua infaneco.
La pli grava celo de ĉi tiu projekto tamen estas por povi uzi la 3D-fotilon en iom pli postulemaj taskoj, laŭ la principoj de "Computer Vision". Por la komputilo la tasko ne estas tre simpla. La komputilo ne lernas tute same aŭtomate kiel nia propra cerbo dum nia frua infaneco.
Oni facile diras ke ni vidas per niaj okuloj. Tamen ni ankaŭ vidas per nia cerbo. Nia cerbo devas unue lerni por uzi la okulojn. Nia cerbo estas tre grava por nia vidkapablo. Nia cerbo donas sencon por la informo kiu fluas el okuloj. La juna homa cerbo lernas aŭtomate por vidi, por uzi la informon el okuloj, sed programisto devas mem programadi la komputilon por uzi fotilojn.
Por povi trovi la distancojn al objektoj, estas grave por trovi la samaj lokoj de iu objekto en la fotoj de du fotiloj. Tio eble ne estas tre simple, sed mi provas fari tion kiel eble plej simple. La direktoj de fotiloj ne bezonas esti tute precize samaj. Mi kredas ke la principoj de "Epipolar Geometry" multe helpos por atingi la solvon.
Se estas nur du RPi-komputiloj, do unu el ili devas direkti la laboron kaj la alia obeas. La Ethernet -kablo inter la du komputiloj estas speciala, krucigita tiel ke unu komputilo sendas per tiuj dratoj kiujn la alia komputilo aŭskultas kaj kontraŭe.
Se estas tri RPi-komputiloj en la 3D-fotilo, do la du komputiloj kun fotiloj nur fotas kaj la tria RPi direktas la laboron. La Ethernet -kabloj al "Ethernet Switch" estas normaj kaj rektaj.
Se estas pli ol 2 komputiloj, oni bezonas "Ethernet Switch" inter la komputiloj por povi komunikadi inter la komputiloj. Ĉiu komputilo havas sian propran retan adreson kaj tiel eblas scii per la adreso kio komputilo devas havi kion avizon.
Certe mi bezonas multe eksperimenti antaŭ ol mi scias kiel efektivigi la aparaton. Sed mi lernos. Estas grave por lerni kaj por kompreni kiel la reta komunikado inter komputiloj funkcias praktike. Nia propra nacio estos pli fortika pro ĉi tiu laboro. Ni progresos!
La celo ja ne estas nur 3D-fotilo, sed mi volas vere uzi la fotilon kun aliaj aparatoj. En la 2 RPi -modelo de 3D-fotilo la aliaj aparatoj povus komunikadi kun la 3D-fotilo tra liberaj USB-konektiloj. En la 3 RPi modelo de 3D-fotilo estus pli simple aldoni unu pli komputilon por la "Ethernet Switch" por zorgi pri la aliaj aparatoj. Raspberry Pi povas komunikadi ekzemple tra USB-konektilo kun Arduino Uno mikroregilo kaj ankaŭ proponi la elektran energion por la mikroregilo.
La arto estas longa, sed oficiala studado nur mallonga. Mi ne zorgas pri ekzameno. Mi zorgas nur pri mia propra scipovo. Mi estos viro libera.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |