<< | #230 ; Jam estas riparita la barilo de tombejo por sovetiaj soldatoj |
>> |
Kiel mi antaŭe raportis, du grandaj arboj falis dum aŭtuna ŝtormo sur la barilo de loka malnova tombejo por sovetiaj soldatoj kaj la barilo iom rompiĝis. Nun la barilo tamen jam estas riparita.
La plejparte nekonataj sovetiaj soldatoj de dua monda milito do trankvile dormu en sia lasta loko de ripozo en la apuda arbareto ĉi tie en urboparto Vähärauma de urbo Pori.
La arbareto estas ia miksa arbareto, ambaŭ pinglarboj (kiel pino kaj piceo) kaj foliarboj (kiel betulo, tremolo kaj alno) kreskas tie.
Nun kiam la somero jam pasis kaj la folioj de foliarboj estas multe malpli densaj, mi facile rimarkis kiel multe da novaj arbetoj de valora ligno kreskas en la arbareto.
Nome tie kreskas multaj junaj kverkoj kaj aceroj. La junaj kverkoj faligas siajn foliojn relative malfrue kaj tial ili estis bone videblaj. Kelkaj el la folioj de kverkoj estas ankoraŭ eĉ verdaj. Estas strange kaj kurioze. Mi ne kredas ke estus grandaj plenkreskaj kverkoj en la arbareto. Kaj tamen tie kreskas dekoj da junaj kverkoj.
Mi antaŭe pensis ke la klimato estas tro malvarma en Pori por kverkoj por kreski en naturo. Mi kredis ke vintroj estas tro malvarmaj. Kaj tamen evidente multaj dekoj da kverkoj jam kreskis en la arbareto dum kelkaj jaroj, tra kelkaj vintroj.
Ĉu la kverkoj aperis nature en la arbareto aŭ ĉu eble iu homo ilin tie plantis intence? Mi ne scias. Eble birdoj manĝis glanoj de kverkoj kaj pro la pli varma klimato la semoj sukcesis kreski ĝis junaj arboj. Lastatempe la vintroj estis relative mildaj.
En mia hejmloko Ostrobotnio tute ne kreskis kverkoj. Ili estas arboj valoraj. Mi vidis kverkojn nur en libroj. Estu la kverkoj en naturo tamen tre bonvenaj al urbo Pori.
Mi kredas ke kverkoj estas inteligentaj, bonaj kaj sanaj plantoj. Mi tamen serioze dubas kaj malfidas la sanon de menso je apude fotita pego. Mi kredas ke ĝi havas iom da serioza mensodifekto. Eble ĝi estas tute freneza?
La pego longe laboradis diligente kun la ligna kolono kiu portas elektraj kondukiloj kaj lampon por lumigi vojon.
Jen ni vidas la pegon ĉe fosto por elektraj kondukiloj. Oni tamen venenigas tiajn fostojn tiel ke ili ne putru. Kial do estus larvoj en tia venenigita fosto? Ĉu larvoj vere povus manĝi tian venenigitan lignon?
Iuj opiniis ke la sono de 50 Hz vibrado de elektro povus erarigi la pegon por pensi ke estas larvoj en la fosto por elektraj kondukiloj. Mi ne scias ĉu tia klarigo pravas.
Tiu fosto aperas iom maljuna. Eble la veneno ne plu funkcias tre bone por protekti la foston? Eble vere ekzistas insektaj larvoj en la fosto? Eble la pego tamen ne estas tute senespera frenezulo?
Fakte mi observis jam tiajn frenezetajn pegojn ĉe la vojo Tekniikantie multaj fojoj haki sian bekon kontraŭ venenigita trunko dum tiuj kvin jaroj kiujn mi loĝis ĉi tie en Tekunkorpi. Verŝajne la pego ne estas la sama.
Arboj estas gravaj plantoj. Por homo tamen ne estas bone se lia aŭ ŝia kapo estas malmola kiel ligno, aŭ eĉ putra ligno. Dum mia infaneco oni kelkfoje subite kriis "Atentu, pego flugas!" Se la kapo estas kiel putra ligno, oni sin gardu kontraŭ pegoj.
Espereble pegoj lasu mian propran kapon resti en paco. Nome mi bezonas mian tutan kapon por studadi. Mia nova studada amiko en universitato estas "Time-series analysis", iom postulema, sed interesa temo. Kaj la projekta laboro certe estas grava.
Jes, jam aŭtuno, iom malhela kaj malseka sezono. La aero estas freŝa. Homoj ŝajnas iom melankoliaj. Oni atendas vakcinon kontraŭ la viruso. Neniu tamen povas scii ĉu la vakcino vere helpos. Ĉiuokaze la vakcino estos por ni uzebla nur post unu jaro. Kaj sendube fluos multaj jaroj antaŭ ol ĉiuj civitanoj ricevas la vakcinon.
Provizore la viruso majstras la mondon. Eĉ 90% de agado de registaro de Finnlando estas vana batalo kun la viruso. Ili do vere laboras nur 10%, sed ilia salajro estas plena 100%.
La venonta printempo sendube estos politike varmega en Finnlando. Mi nur balotas, mi ne estos kandidato en elekto. La ekonomio de urbo Pori certe estas en krizo. Laŭ mia sperto la urbo funkcias malbone, sed ekzistas nenio por fari.
Facile oni povas diri ke la futuro de granda mondo estos sombra kaj malserena. La futuro de nia propra malgranda mondo tamen povas esti bona. Lokaj valoroj venkos.
Pli granda tamen eble ne estas pli bona ol la malpli granda. Eĉ malgranda povas esti bela kaj konvena. La pompaj politikistoj, ege riĉaj bankoj, grandegaj armeoj, la granda tutmonda kapitalo kaj la granda industrio de granda mondo certe povas erari.
Mia tasko estas por studadi kaj por lerni. Mi volas eksperimenti kaj plani. Nia propra civito estos fortika kaj sukcesa.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |