<<

#23 ; Patro Sunbrila fronte de novaj printempaj provokoj

>>

Printempo alvenos. La neĝo estas jam preskaŭ rara en la centro de urbo Pori en okcidenta Finlando. En la vendoplaco aŭ forumo de urbo oni tamen povas vidi skulptaĵoj faritaj el grandaj neĝkorpoj.

Oni kolektis kaj transportis por tio de aliloke plenĉaroj da neĝo. Bandoj de malgrandaj infanoj laboris en la forumo diligente. La plej grandaj skulptaĵoj tamen eble estas faritaj de iom pli aĝaj personoj?

La printempa suno metos la Patrojn Sunbrilajn antaŭ tute novaj cirkonstancoj. La lipharoj de Frosta Viro renkontos ŝarĝojn de mondo. La printempaj sunaj radioj eksperimentos la daŭremon de dorso de la granda blanka vintra rano. (Ranoj vere profunde dormas sian vintran dormon dum vintro. Oni ne vidas vivaj ranoj dum vintro)

Nu, la rezulto estas ja antaŭvidebla, nenio elportos eterne. La nova mondo postulas novaj rimedoj por saviĝi viva. Se oni restas en sia placo, pereo kaj detruo estos la konsekvenco.

Al mi la printempo espereble ne estos tute tiel fatala. Almenaŭ mi kredas ke mia vivo povos kontinuiĝi eĉ favore en iuj rilatoj.

Fariĝi inĝeniero sen laborloko estas malfacile. Eble mi neniam havos veran oportunecon skribi taŭgan skolan finan skribaĵon. Tiam eble mi ne iam povos fari la ekzamenon. Do ne eblas fariĝi inĝeniero sen laborloko kie oni havus oportunecon al taŭga skola fina skribaĵo. Mi tre kompatas.

La ludo tamen ankoraŭ ne estas perdita.

La skolo funkcias plu, malgraŭ ĉio. La plej multaj finnaj altlernejoj renkontas seriozaj malfacilaĵoj, sekve de gravaj ekonomiaj tranĉaĵoj de finna ŝtato. La plej grandaj urboj kredeble konservos sian altlernejon, almenaŭ helpe de intima kunlaboro, sed aliaj estos necertaj.

Pori estas unu el la ne-tiel-grandaj urboj kun ne-tiel-certa altlernejo. Fono de vivo do ne estas kiel eble plej bona, sed oni ja volas rilati al la futuro optimisme kaj pozitive. Multaj aferoj kaj situacioj estas malbonaj, sed ĉu nin helpos halti kaj la vundojn kaj la perditajn eblecojn amare plori? Ĉu oni ne pli bone uzu la vanan energion de larmoplenaj okuloj al pli utilaj konstruaj celoj.

Mi ĉiam lernos, en la skolo aŭ ekster la skolo. La mondo de scipovo estas alloga, la koridoroj de informo tente invitantaj. Ni venkos! Neniam ni perdos nian batalan animon en la sangaj batalaj kampoj de nia sanga mondo.

Senespere konsternita rigardo de blanka vintra rano estas pravigita al si, sed nia propra rigardo estas severa kiel la postaĵo de rabobirdo (kiun la finna armeo instruas), decidema kiel rideto de memcerta mortiganto. Ni venkos!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)