<< | #229 ; Ni akiru novaj bonaj flugiloj por la venonta vintro |
>> |
La vetero restis provizore relative varma ĝis la mezo de monato oktobro, sed nun kredeble venos vera aŭtuno. Laŭ onidiro la venonta vintro estos relative varma, sed mi ne estus tiel certa ke fakte estos. Oni sin preparu por la venonta vintro, malvarma vetero, vento, frosto kaj neĝo.
Ni ofte suferas perdojn. Malutiloj ĉiam okazas. Domaĝe ke CMOS-fotiloj rompiĝas kaj arboj falas sur la barilo de tombejo. Parto de vivo, neniom por fari, ni certe neniam povos tiojn okazaĵojn tute malhelpi.
Kiel la apuda foto montras, oni jam iom segis la arbojn kiuj dum ŝtormo falis sur la barilo de loka tombejo por sovetiaj soldatoj ĉi tie en urboparto Vähärauma en urbo Pori, okcidenta Finnlando.
La barilo de tombejo tamen estas ankoraŭ iom rompita kaj pezaj partoj de arboj kuŝas sur la barilo.
Oni certe devus unue forigi la pezajn arbojn kiuj kuŝas sur la barilo por povi ripari la difektitan barilon.
La plej bonaj koloroj de aŭtuno ne restas longe en la folioj de foliarboj. Tial ni plej bone ĝuu pri la multkoloraj folioj tiam kiam ĝi eblas.
Miaj fotoj de aŭtunaj arboj de Vähärauma estas el la komenco de oktobro, do ne kiel eble plej freŝaj kaj tute aktualaj.
La tragedio de belaj multkoloraj aŭtunaj foliarboj: Tre malbelaj nuboj kaj forta ventego venos baldaŭ post kiam la folioj akiris belaj koloroj. Nur malofte eblas foti kiel eble plej belaj multkoloraj foliarboj dum bona vetero kaj en bela sunbrilo. Post ŝtormo la arboj estos preskaŭ nudaj, sen folioj.
Okazos multaj malĝojaj perdoj dum aŭtuno, sed estos ankaŭ kelkaj novaj bonaj eblecoj. Ĉio ne estas perdita. Estos nova espero, aliaj eventualecoj, pli vastaj perspektivoj.
La granda mondo certe estas en grava krizo. Multaj homoj estas en embaraso, severe prematakitaj. Kredeble kvanto de senlaboruloj kreskas. La futuro ŝajnas necerta. La granda mondo povus disfali en pli malgrandaj partoj.
Nia propra loka malgranda mondo tamen povas sukcesi tra la malfacilaĵoj, malgraŭ la iom malbona tempo, la viruso, malbona ekonomio kaj aliaj ĉagrenoj. Nia loka mondo estas pli fortika ol la granda mondo.
Post ŝtormo venos klara, serena vetero. Ventego ne daŭras eterne. Post pluvego estos sereno, seka vetero. Post pezaj malhelaj nuboj ni havos ĉarman sunbrilon.
Ni neniam perdu niajn proprajn flugilojn. Ni flugu libere alte kaj bele, tra freŝa aero, almenaŭ en niaj pensoj kaj revoj.
Nu, fakte ni homoj ne havas veraj flugiloj sur nia dorso, sed malgraŭ tio ni povas vivi forte kaj optimisme, preskaŭ kiel birdoj kun veraj flugiloj.
Filosofo diris (aŭ ĉu mi eble miskomprenis?) ke "Se bovinoj havus flugiloj, ili povus flugi". Tio ŝajnas tute konsekvence kaj logike. Cetere, mi tre malofte miskomprenas kaj eraras. Laste mi iom eraris - laŭ mia memoro - en la jaro 1974 kiam mi estis nur necerta junulo. Sed nun mi ja estas jam aplomba kaj memcerta viro.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |