<<

#228 ; Komputila stereovidkapablo por la neriĉa civitano

>>

Jes, mi ne scias ĉu mi eble iam ekzameniĝos el la universitato, sed certe unu el la plej gravaj celoj de mia vivo estas por mem konstrui bonan fotilon kiu povas produkti stereoskopaj bildparoj kaj "tri-dimensiaj fotoj" por diversaj bezonoj, ekzemple por gvidi roboton per la metodoj de Computer Vision.

Eksterlandaj homoj jam konkeris gravan parton de en la ekzameno devigaj kursoj en la universitato. La universitato volas esti tre afabla por eksterlandanoj, sed evidente finnaj studantoj ne estas same gravaj. Ĉiuj nature estas tute egalaj, sed en Finnlando evidente la eksterlandanoj estas jam eĉ pli "egalaj" ol finnoj!

Klare la politika linio de universitato estas tute alia ol la mia. Mi ekzemple ne vidas la utilon de "krizo pro klimato" kiun la universitato deklaris. Mi ankaŭ tute ne komprenas kial la universitato speciale subtenu la aferon de samseksemuloj. Oni tamen memoru la bonan proverbon: "Kiam vi sinklinas al io direkto, vi samtempe montras vian postaĵon al la kontraŭa direkto". Kio estas tre bona por eksterlandanoj, tio eble ne estas kiel eble plej bona por finnoj, la origina popolo en Finnlando.

Por mi la oficiala studado en universitato finos dum venonta printempo, aŭ kun ekzameno aŭ sen ekzameno. Mi tamen volas lerni kaj konstrui. Oficiale la studado ne povas kontinui, sed fakte ĝi kontinuos neoficiale, eterne. Titoloj ne estas tiel gravaj.

Universitato apenaŭ estos la ĝusta loko por mi. Mi ne ŝatas burokratoj kaj la universitato certe estas la sankta domicilo de burokratio. Ekzameno ne helpas min en mia vivo kaj mi ne plu volas malŝpari mian valoran tempon por senutilaj ekzercoj. Mi volas labori nur kun praktike gravaj, utilaj kaj signifaj taskoj. Jam sufiĉe da ekzercoj.

Unue mi optimisme pensis ke USB-fotilo estus bona ideo. USB-fotiloj tamen eble ne estas tre bona ideo por Raspberry Pi (RPi), kvankam eblas uzi almenaŭ 2 USB-fotiloj en norma PC/Windows -komputilo samtempe. Do mi unue laboras per aliaj ideoj.

Apude vi vidas iom da miaj provizoraj atingoj. Poste mi atingos pli. Ili ne estas tre belaj, ili certe ne estas pretaj industriaj produktaĵoj, sed mi kredas ke fine eblos atingi la celon de miaj revoj per ĉi tiu vojo. La celo por mi certe ne estas ia industria produktaĵo. La vera celo estas por lerni, por mem plani kaj por kompreni.

Ĉiu primitiva stultulo kapablas uzi pretaj industriaj produktaĵoj. Ekzistas nenia gloro en ekstreme simpla uzado de pretaj industriaj produktaĵoj. Nur bona inĝeniero kaj vera konstruisto povas esti inteligenta kaj scipova. Estas tre stulte uzi pretaj produktaĵoj. Oni ne bezonas inteligentecon por tio.

Eble la tuta kosto de ĉi tiu projekto ne estas tre malgranda por malriĉa studanto - sume proksimume 500€ ??? - sed mi ne vidas alian eblecon ol batali tra la vivo, provi, konstrui kaj lerni. Mi volas kompreni la teknikon, mi volas evoluigi mem ion utilan. Por mi ne estas utile se homoj bone komprenas en Ĉinio. Loka kompreno kaj loka scipovo estas multe pli bona afero por nia propra nacieto.

La apuda konstruaĵo eble aperas malbela kaj sensignifa, sed ĝi solvas multaj problemoj. Tie estas du mikrokomputilaj kartoj Raspberry Pi 4B en siaj bone ventumitaj ujoj. Ekzistas du malmultekostaj fotiloj (kiuj kostas po proksimume 14€, malpli ol duonon de pli nova vario) de malnova vario 1.3 por RPi kiuj eblas klinigi angulon 60° el vertikalo per la ujo. Pro la ventumiloj la temperaturo de "kerno" de komputiloj restos sub +50°C en norma uzo.

Oni facile ignoras la gravecon de geometriaj aspektoj kaj fizikaj mezuroj en praktika konstruado. Por inĝeniero kaj bona konstruisto la bazaj mekanikaj mezuroj kaj formoj tamen estas esencaj. La fotiloj estas bone protektitaj. La distanco inter la fotiloj estas proksmume 127 mm, aŭ 5" (coloj), iom pli multe ol la distanco inter la okuloj de homo.

Ambaŭ la komputiloj havas ene memoran karton de 32 GB, kio estas iom granda kvanto da memoro. Bone eblas munti la tutan sistemon Raspbian kun ĉiuj normaj aplikaĵoj (ekzemple Libreoffice) kaj restas multe da libera spaco en la memora karto. La kosto de memoro 32 GB ne estas multe pli granda ol la kosto de 16 GB. Memoro de 8 GB estas jam iom malgranda por Raspberry Pi.

Se la memora karto estus nur la norma grando 16 GB, mi eble muntus la sistemon Raspbian (ia vario de Linux/Debian) sen aplikaĵoj por savi spacon. Eblas ankaŭ munti la sistemon sen grafika "labora tablo" por savi kiel eble plej multe da libera spaco en la memora karto. Oni notu ke ĉiuj programoj de RPi devas trovi lokon en unu microSD-karto, eble inkluzive grandaj sistemoj kiel ROS kaj OpenCV. "Raspberry runs on silicon only!"

La aparato ne estos tre kompakta. Ĝi certe ne estas facile portebla. Mi ja bezonos pli da kabloj kaj aparatoj. Mi uzos kelkaj malnovaj uzitaj partoj ekzemple el malnova biblioteko de loka "inĝeniera skolo" SAMK. Apude vi vidas la stativon de mia estonta 3D-fotilo. La stativo klinas proksimume 30° el vertikalo. Kaj certe la tradicia bruna tranĉtabuleto de eksterlanda akacia ligno kuŝas sur la stativo.

La originaj plataj kabloj de fotiloj estas nur 15 centimetroj longaj kaj tial la mezuroj estas iom malfacilaj. Certe estas haveblaj ankaŭ pli longaj (ekzemple 30 cm) plataj kabloj, sed ĉi tiuj estas sufiĉe longaj por ĉi tiu projekto. Mi pensas ke la fotilo nepre devas situi ekster la ujo de mikrokomputilo kaj mi ne volis fari novaj truoj por la bona ujo de mikrokomputilo RPi 4. Feliĉe estas preta konvena interspaco por la plata kablo je la frontono de ujo.

En praktiko estas grave ke eblas konstrui la du partojn de 3D-fotilo aparte. Eblas uzi ambaŭ partoj individue aŭ kune, laŭ bezono.

La malnova fotilo de RPi, la pli malmultekosta vario 1.3 bedaŭrinde ne sidas tre bone en la ujo de nova fotilo. El ĉi tiuj fotoj de malnova (vario 1.3) kaj nova (vario 2.1) fotilo mi eble vidas la kialon: la karto de fotilo estas pli dika ĉirkaŭ la truoj en la malnova fotilo. Eble tiu problemo tamen estos facile solvebla.

La larĝeco de blanka kablo por la kartoj de fotiloj estas proksimume 16 milimetroj. Do ĉi tiuj fotoj de fotilaj kartoj estas iom grandaj.

Fakte ĉi tiu nova fotilo estas rompita, ĝi neniam funkciis por mi. Eble iu afabla sed stulta vendisto volis montri ĝin por iu scivola kliento kiu ne sciis kiel sentemaj CMOS-aparatoj estas?

Mi kredas ke la malnova fotilo estos sufiĉe bona por multaj bezonoj, en bona kaj abunda lumo. Por malforta lumo mi uzus la NoIR varion ("No InfraRed [filter]") de nova fotilo. Tia NoIR -fotilo vidas la infraruĝan lumon ĉar ĝi ne havas IR-filtrilon. En forta lumo la diferenco en koloro de foto ne estas tre granda.

Estas grave ke la CMOS-fotilo estas bone protektita. Oni alterigu bone por eviti problemon de elektro pro interfrotiĝo (nevideblaj elektraj sparkoj). Oni bezonas nur tre malmulte da elektra energio por difektigi CMOS-aparatoj.

Iam mi volas uzi improvizitaj ujoj por la RPi-fotilo. Oni tamen estu tre singarda kiam oni uzas improvizitan, mem konstruitan ujon. Ekzemple la SUNNY -konektilo (nomo videbla en la karto de malnova fotilo) estas facile difektigebla. La malgranda fotilo estas tre sentema aparato, senintence facile detruita. La konektilo de nova fotilo aperas iom alia, sed ĝia nomo estas la sama: Sunny.

Mi estas optimizma pri ĉi tiu projekto. Mi esperas ke mi rapide progresos kun la 3D-fotilo. Multe por programi, multe por lerni, multe por venki. Ekzameno en la universitato aŭ nenia ekzameno, sed la projekto estas grava por mi kaj por la futuro de nia kara propra nacieto Mueleja Insulo.

Mi firme kredas ke mi multe lernos dum ĉi tiu projekto. Mi volas lerni en praktiko kiel oni konektas du aŭ pli multaj komputiloj kune per Ethernet-kablo (kaj eble per Ethernet Switch se estas almenaŭ 3 komputiloj kune). Malgranda komputila reto en hejmo estas interesa. En nia malgranda lando la reto ja povas esti nur malgranda.

Eble mi neniam kapablos por vere konstrui bonan trategmentan sunhorloĝon kaj grandan elektro-mekanikan astronomian horloĝon, sed mi asertas ke mi kapablos mem konstrui uzeblan kaj utilan 3D-fotilon. Ni batalos, ni lernos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)