<< | #227 ; Infano de aŭtuno - Vesa / Sameli IV - jam baldaŭ 62-jara |
>> |
Aŭtuno estas la sezono por fungoj, sed aŭtune okazas ankaŭ aliaj gravaj aferoj. La 27-a tago de monato septembro estas la nomtago por la bona vira nomo Vesa. Tiun nomon mi nome mem uzas ĉi tie en la ekzilo, en la por mi principe tute fremda lando Finnlando. Krome estas la 30-a tago de septembro, nur 3 tagoj post la nomtago, ĉijare 2020 mia 62-a naskiĝtago. Mi nome naskiĝis en la jaro 1958.
En kelkaj lingvoj virinaj nomoj kredeble finas en vokalo, kiel ekzemple "Anna", kaj viraj nomoj finas en konsonanto, kiel ekzemple "Wilhelm". En la finna lingvo tia regulo tamen ne validas perfekte. "Vesa" kaj "Aslak" estas viroj kaj "Ester" kaj "Oili" estas virinoj. Oni do klare notu ke mi ne estas virino, sed vireca viro.
Certe estas nenia problemo por esti aŭ viro aŭ virino. Sekso estas natura afero. Oni akceptu sian propran naturan sekson. Nuntempe ĉio devus esti "seksneŭtra", sed mi tute ne komprenas kial. Viroj estu viroj kaj virinoj estu virinoj, nenia problemo. Sekso neniel povus esti "seksneŭtra"! Se mi estus virino, mi certe estus fiera pri mia virina sekso. Sed mi ja estas viro kaj tial mi estas fiera pri mia vira sekso. Simple.
Samseksemaj viroj mi tute ne komprenas kaj prefere mi evitus la vorton "homo" por desegni norman civitanon. Oni ja komune en aliaj lingvoj (kaj certe ankaŭ en la finna lingvo) uzas tiun vorton "homo" por signifi samseksemulon. Tamen en nia kara internacia lingvo Esperanto norma civitano certe estas homo, viro aŭ virino, sen esti samseksemulo. Nenia granda problemo. Latine homo sapiens
signifas "saĝa homo", kaj ne "saĝa samseksemulo".
Universitato de Tampere evidente sentas gravan histerion pro la aliiĝo de monda klimato. Universitato ankaŭ tute senkritike apogas la aferon de samseksemuloj. Ofte mi pensis ke universitato estas nur por malgrandaj infanoj.
Universitato volas ke la opinioj de estroj estu la opinioj de studantoj. La estroj ne komprenas ke kelkaj studantoj povas posedi impone multe da vivosperto kaj praktika filosofio, stabilaj opinioj. Ni plenaĝaj studantoj certe ne estas infanoj.
Certe estas pro tiuj tro modernaj (fakte falsaj) opinioj por mi iom pli malfacile por ami la universitaton. Ĉu la universitato estas nur por histeriaj samseksemuloj? Ĉu la universitato estas nur pri disciplino kaj bona ordo? Ĉu studantoj estas punlaboristoj?
Mi ankoraŭ ne scias se mi iam ekzameniĝos el la universitato, sed mi volas nun forte labori kun la projekta kaj diploma laboro. Estas tre elegante ke mi fine povas vere fari ion konkretan utilan laboron. Nura teorio studado estas tre frustracia.
Mi sentas ke komputila vidkapablo kaj "stereo-fotilo" estas ege gravaj temoj. Tute kredeble ke mi volas labori kun tia elektroniko kaj optiko ĝis la fino de mia vivo. Mi ne revas pri pensio, mi revas pri vera laboro.
Certe la tuta celo de diploma laboro estas iom ambicia. Fakte mi ne scias kiom longe mi povos sole progresi dum unu studjaro. Mi tamen volas labori nur kun gravaj veraj celoj. Mi estas tro maljuna por kontenti je io sensignifa, banala, triviala. Labora vivo neniam por mi proponos taŭgan diploman laboron, sed mi elturniĝos mem sole.
Miaj 3D-fotiloj estos iom grandaj, ne porteblaj, dimensioj en centimetroj ekzemple proksimume 30 x 20 x 20. Tre bone estus se mi povus konstrui tri 3D -fotiloj. Unu el ili eble uzus nur unu RPi-mikrokomputilon kaj du USB-fotiloj. Mi supozas ke unu Raspberry Pi povus uzi 2 normaj USB-fotiloj. Universal Serial Bus -konektiloj estas ja tre komunaj en komputiloj. Ekzistas abunde da liberaj USB-konektiloj en Raspberry Pi -mikrokomputila karto.
La USB-fotiloj kiuj mi pensas estas fakte oficiale nomitaj "mikroskopoj", sed eblas mane fokusigi malproksimen. La angulo de foto estas proksimume 10° kaj tial konvena por iom pli distancaj objektoj. Normaj USB-fotiloj havas multe pli grandan angulon de fotado, eble 50° ... 60°.
Alia 3D-fotilo konsistus el 2 Raspberry Pi -komputiloj kiuj laborus kune. Ĉiu komputilo havus sian propran picamera -fotilon en sia CSI-konektilo (Camera Serial Interface).
La "fix-focus" fokuso de objektivo en simpla fotilo eblas aliigi nur mane. Tiaj simplaj fotiloj ne havas ĉiuj funkcioj.
Eble la tria alternativa 3D-fotilo havus eĉ tri RPi-komputiloj, kun Ethernet switch. Du el la komputiloj fotus fotoj kaj la tria komputilo kondukus la agadon.
Certe la arkitekturo de komputila reto en la sistemo estus iom alia en tiuj 3 alternativoj. Estus grave por lerni kaj por uzi multaj diversaj arkitekturoj, sed certe la tria alternativo estus iom pli multekosta solvo.
La nomtago de Vesa estu la ekiro kaj starto por la projekto #1, 3D-fotilo per du USB-fotiloj ( oficiale "mikroskopoj" )
Mi uzos la tradician akacian tranĉtabuleton de eksterlanda origino kiel bazo por la 3D-fotilo. La malplenaj malnovaj tuboj de Pringles helpos por adapti la "mikroskopojn" sur la tranĉtabuleto tiel ke eblos facile mane direktigi la fotilojn horizontale.
Pro la relative malgranda fota angulo 10° estus ja dezirinde por povi turni la tranĉtabuleton ĉirkaŭ la vertikala akso per elektra motoro, eble ±90° el centra direkto, sed tion mi pensos nur poste.
Fakte mi longe revis por povi unuigi simplan fotilon kaj teleskopon tiel ke eblus foti per simpla fotilo tra teleskopa fota angulo. Tiuj "mikroskopoj" tamen evidente estas iaj teleskopoj kaj tial mi provizore estos kontenta kun ili. Oni tamen bezonas multe da lumo por foti.
Eble mi fine sukcesos en miaj strebadoj. Mi estos 62 jaroj aĝa, sed mi ne estas tro maljuna por studadi, lerni, labori, plani kaj konstrui. Ĉiuokaze ni multe lernos kaj progresos en nia propra lando. Nia kara propra civito Mueleja Insulo estos fortika kaj firma.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |