<< | #226 ; Duobla moraleco - la moro de lando en Finnlando |
>> |
Apuda ŝildo de Pori proklamas: "RESPONDECO ESTAS LA AFERO POR NI ĈIUJ" kaj sube ni vidas trafikan signon kiu evidente ne estas tie kie ĝi devus esti. Tio foto bildigas la problemon, sed ĝi ne estas la problemo mem. Mi povus ja facile ĵeti la ŝtelitan trafikan markon en arbaro tiel ke neniu ĝin plu vidus. Ĉu problemo solvita?
Duobla moraleco certe estas la vojo de Finnlando.
En Finnlando estas facile por krii laŭte: "TUTMONDA KRIZO PRO LA TRO VARMA KLIMATO!" kaj tuj preni la plej proksiman ĵetan aviadilon por flugi al la alia flanko de Tero. Ĵetaj aviadiloj produktas tre multe da karbondioksido en la aero. Estas facile deklari krizon kaj tuj kaŭzi pli da malutilo por la klimato.
Estas ja tre moderne por plendi pri la plivarmigo de klimato. Fakte homoj tamen volas vivi same kiel antaŭe. Ili volas uzi masoj da fosiliaj brulaĵoj ekzemple por ĵetaj aviadiloj. Ili volas fakte plue malutili la klimaton kvankam ili ne diras tion laŭte.
Finnlando certe estas nur unu malgranda ludanto en la tutmonda ludtabulo de klimato. Aliaj pli grandaj landoj certe kaŭzas pli grandaj problemoj. Klimato de planedo ne respektas artefaritaj politikaj limoj de landoj. Oni tamen tute ne volas (= ne kuraĝas) kulpigi pli grandajn landojn en Finnlando. Oni ne volas esprimi la nomon "Ĉinio". Oni ne volas paroli pri la multa malpuraĵo kaŭzita de Eŭropaj landoj kiel Pollando kaj Germanio.
Labora vivo en Finnlando kredeble estas en krizo. Korporacioj volas konservi sian bonan pozicion, eĉ se estos pli kaj pli da senlaboruloj. Neniu pensas pri senlaboruloj. Oficiale ĉio estas bone. Fakte superregas grava neegaleco. Estonte la situacio kredeble estos eĉ pli malbona. Malnova industrio ne plu estas tre forta. Nova industrio ne bezonas multe da labora forto. Do estos pli kaj pli da senlaboruloj.
Certe ni bezonus tute novan modelon por la labora vivo de futuro, sed kiu tion proponus? Korporacioj kaj gildoj certe rezistos. Politikistoj en la nuna registaro de Finnlando certe aŭdas nur la korporaciojn kaj la gildojn. Korporacioj neniam risortos. En Finnlanda laborforta merkato nur senlaboruloj estos elastaj kaj risortaj.
La virusa epidemio pruvis kiel malforta estas la finnlanda burokratio por trakti krizoj. Laŭ tradicia opinio krizoj tute ne eblas en Finnlando. Oficiale Finnlando ja estas perfekte ekster ĉio danĝero. Krizoj aperas nur en aliaj landoj, malproksime el Finnlando. Tradicie oni tute ne sentis en Finnlando ion bezonon por sin prepari kontraŭ krizoj.
Antaŭe oni volis pensi ke Finnlando estas kiel "sekura nesto por birdidoj". Tamen la birdidoj tre facile mortas se ili falas teren.
Malnova granda mondo tre malbone produktas solvoj por la nova mondo. Granda kapitalisma mondo kun korporacioj kaj gildoj tute ne zorgas pri malgrandaj civitanoj ekster industrio kaj fabrikoj. Ni certe devas mem trovi pli bonaj solvoj por nia propra malgranda loka mondo. La civito ja apartenas por la civitanoj, por ĉiuj membroj de socio.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |