<<

#225 ; Mi tion jam decidis: 2020 estas bona jaro

>>

La jaro 2020 ankoraŭ daŭras en septembro. Tial eble estas tro frue por diri ĉu ĝi estis bona jaro aŭ ne? Kelkaj eble eĉ opinias ke la jaro estis katastrofe malbona pro la virusa epidemio. Mi tamen jam antaŭe decidis ke 2020 estas bona jaro kaj mi ankoraŭ plu tenace persistas je mia propra opinio.

Akvaj birdoj estis somere pompaj kaj luksaj ĉi tie en Vähärauma, Pori, Finnlando dum 2020. Apude estas fotitaj du belaj akvaj birdoj dum fino de monato majo ĉe la bordo de apuda lageto (mi estas stulta, ne konas la nomon de tiuj birdoj). Mi sendis la foton por mia frato Pasi en la urbo Turku por celebri lian nomtagon.

Por akvaj birdoj estas grave por naĝi, por flugi kaj por multiĝi. Por ni homoj eble estas aliaj temoj pli gravaj. Ekzistas ja jam tre multe da homoj sur nia planedo, mi kredas ke eĉ tro multe.

Ni kutime uzas teknikon kaj tial estus tre grave ke ni ĉiuj mem bone komprenu la teknikon. Tekniko ne povas esti nur io aĵo kion oni produktis en Ĉinio aŭ alia fremda distanca lando kaj kion ni aĉetas por posedi kaj uzi, sed ne por kompreni. Estas bone por kompreni. Estas bone por partopreni en la norma agado en la socio, inkluzive tekniko. Nova tekniko certe ne bezonas esti malamiko de naturo.

La plej multaj birdoj jam ekiris por pli varmaj landoj, eble kun iliaj novaj posteuloj. Lokaj valoroj tamen estas fortaj por la homaro. Ni ja estas neniaj necertaj migrobirdoj. Ni jam scias kie ni volas vivi.

Plifortiĝo de lokaj valoroj certe estas unu el la plej bonvenaj aspektoj por la jaro 2020. Naciaj valoroj estas nun pli fortaj. Granda mono estas malĝoja pro la viruso, sed ni malgrandaj civitanoj, ni estu ĝojaj pro la plifortiĝo de lokaj valoroj. Ni ordinaraj civitanoj ja havas bonan rolon en nia propra loka mondo, sed eble tute ne en la pli granda mondo de politikistoj, burokratoj, fabrikoj, bankoj, korporacioj kaj granda kapitalo.

La jaro 2020 estas por mi tre grava pro la projekta laboro kaj pro la diploma laboro. La selektita temo certe ne estas la plej facila, sed mi sentas ke estas tre grava. Krome apenaŭ ekzistus io alia ebleco por plenumi la diploman laboron. Granda kapitalo kredeble ne bezonas la fruktojn de mia laboro kaj tial mi ne zorgas kion la granda mono opinias pri tio.

Mi havis origine la ideon "trategmenta suna horloĝo", sed la inĝeniera skolo SAMK tute ne ŝatis tion ideon. Mi ankaŭ pensis pri nova elektro-mekanika astronomia horloĝo, sed tio kredeble ne plaĉas por la teknika universitato. Elektraj motoroj kaj mekaniko, multe tro simplaj temoj por la sankta universitato? Tial mi provos eviti la vorton "motoro" en la teksto de diploma laboro. Kredeble "motoro" estas malbela vorto? Mi tamen kredas ke CMOS-fotilo estas sufiĉe kompleksa aparato, tiel ke la universitato povus eble eĉ akcepti ĝin.

Mi aŭ sukcesos aŭ malsukcesos en la diploma laboro. Fakte mi spitas al tio ĉu la universitato akceptas la rezulton aŭ ne. Mi laboras por mia propra (malgrandeta) firmo kaj la temo certe estas interesa. Mi faros mian plej bonan provon kaj miaj atingoj estas por mi gravaj. Mi estas jam baldaŭ 62-jara kaj tial mi ne plu zorgas tre multe pri la titolo. Kredeble mi laboros kun ĉi tiu temo por la resto de mia vivo. Estas ja tre grava temo.

Mi estos bona inĝeniero en ĉiu okazo. Mi ne volas labori por la universitato. Mi volas esti bona konstruisto. Mi volas vere labori, fari mem ion interesan kaj gravan. Mi volas esti viro libera, viro sendependa kaj forta.

Lokaj valoroj venkos. Loka kono kaj loka scio estas la plej bona por ni, malgrandaj civitanoj. Ni povos loke konstrui ion, eĉ ion loke gravan. Ni estos liberaj nur se ni kapablas mem konstrui, per niaj propraj manoj kaj cerboj. Nur sklavoj ne povas konstrui. Sklavoj tute ne bezonas por kompreni. La nura scipovo de sklavoj estas obeemo kaj humileco.

Lumo kaj ombro. Krepusko kaj sunleviĝo. Printempa forta lumo kaj januara obskuro. Mi volus esti poeto de lumo kaj optiko. Mi volus esti kiel generalisimo de lumo kaj ombro. Lumo estas la plej mirinda afero en la mondo.

Ni ja havas du okuloj. Same mia projekta laboro ankaŭ havos 2 fotiloj flanko ĉe flanko, kiel du okuloj. Du fotiloj helpas por vidi pli bone. Kun du fotiloj nome eblas trovi la distancon al la objekto. Unu foto sole ne donas la distancon kaj la veran grandecon de objekto. Ekzemple foto de etmodelo de ŝipo, miniatura ŝipo, nura mikromodelo povas aperi tute same kiel foto de granda vera ŝipo en pli granda distanco.

Mi pensas ke stereoskopa 3-dimensia vidkapablo - "stereovido" - estas esenca trajto por homaro. Same mi pensas ke 3D-vidkapablo povas esti esenca trajto por robotoj.

Longa vojo, sendube. Multaj ŝtonoj kaj aliaj obstakloj survoje. Sed mi lernos. Mi multe eraros, sed mi fine sukcesos iom post iom. Nia propra sendependa nacieto fariĝos pli forta.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)