<<

#224 ; Vivo aŭ tute finis aŭ nova vivo komencos

>>

La vivo de loka pigo bedaŭrinde finis en komenco de julio ĉi tie en Tekunkorpi kiel vi vidas en la artikolo #221. Lastatempe alvenis la oficiala raporto pri tiu birdo. Parto de tiu raporto estas sube, sed iom densigita por savi spacon. Mi ja sendis la ringon por la zoologia muzeo tiel ke ili scios ke la birdo kun ringo mortis ĉi tie.

Tiu birdo estis kaptita dum la jaro 2015 kiel junulo per reto   en Ulasoori ...

Pardonon, pardonon, mi skribis unue erare, mi komencas denove. Estas ke la loko kie la birdo estis trovita estas en direkto NNW distanca 1 km el la loko kie ĝi estis "ringigita", kaj ne kontraŭe, kiel mi unue erare memoris. Nova foto de mapo, nova desegnaĵo.

La birdo do estis kaptita 5 jaroj antaŭe suden el la (antaŭa) inĝeniera skolo, la loko nur proksimume 1 km distanca el Tekunkorpi. Ĝi estis juna masklo kiam ĝi ricevis la ringon por ĝia piedo. Je morto la aĝo de tiu pigo do estis proksimume 5 jaroj. Ĉu alta aĝo por pigo?

Mi sentas simpation por tiu morta birdo. Mi komencis ĉi tie en Tekunkorpi en la jaro 2015, same kiel la pigo kun metala ringo ĉirkaŭ la piedo. Dum la jaroj 2015 kaj 2016 la inĝeniera skolo ankoraŭ funkciis en la granda skolo kiu estas videbla en la bildo. Eble ni iam vidis unu la alian en la apuda verda arbareto dum tiuj niaj komunaj jaroj?

En la apuda mapo mi desegnis kie la pigo proksimume estis kaptita 5 jaroj antaŭe kaj la lokon de Tekunkorpi kie ĝi evidente mortis. La geografiaj koordinatoj estas konitaj nur je tutaj minutoj de grado kaj tial oni ne povas diri la lokon kie la pigo estis kaptita tre akurate. La loko de trovo tamen estas akurata.

Kredeble estis loka birdo. Eble ĝi vivis nur ĉi tie en Pori kaj en la loka urboparto Vähärauma sian tutan vivon?

Mi mem tamen estas ankoraŭ viva. Ioma aliigo de vivo eble okazis. Mi ne plu sentas ke ekzameniĝo nepre estus tre grava afero por mi. Ekzistas ja eblecoj ke ĝi tute ne eblas kaj nenio helpos. Se universitato ne helpas lernadon, ĝi estas senutila. Do kial plori pro io titolo. Ekzistas ja multe pli gravaj aferoj.

Do mi ne plu volas pensi pri ekzameniĝo. Mi volas pensi pri praktika utilo de studado. Mi volas pensi kion mi vere povus fari en praktiko por pli bone lerni kaj progresi.

Non scholae, sed vitae ... diris latine antikvaj romioanoj, anoj de antikva Romio. Ni ja volas lerni por la vivo, ne nur por la skolo. Skolo ne estas la celo. Skolo estas nur lernilo, laborilo por lerni. Vivo estas la vere grava celo de studado.

Universitato estas plej grava por ĝia dungita kaj salajrita personaro. Mi ne vidas por mi ian karieron en universitato. Por mi grava estas la temo de fina diploma laboro kun la mem selektita titolo "Simple robotic vision using a 3D -camera". Mi volas labori kun la temo, eble dum la restaĵo de mia vivo.

Ĉu tio diligenta laboro iam kondukos ĝis akceptita diploma laboro, tio ne estas tre interese. La vojo ĝis la celo povas esti pli interesa ol la celo.

Mi volas nur lerni kaj konstrui. Mi ne bezonas titolon, medalon kaj laŭro florkronon. Mia propra kapo certe estas por mi valora, sed oni tute ne bezonas laŭreati mian kapon.

Prefere labori por la vivo ol la skolo. Skolo havas siaj propraj malfacilaj kaj por studantoj malutilaj problemoj, kiuj ne helpas progreson en la vivo. Prefere trakti veraj problemoj de vivo ol senutilaj problemoj de skolo.

Do mi volas konstrui mem 3D-fotilon. Mi volas produkti stereoskopaj bildparoj. Eble mi volus gvidi simplan robotan brakon per komputila vidkapablo, kvankam povas esti malfacile. La programo devus "kompreni" la pozon de roboto per komputila vidkapablo por povi gvidi la roboton al cela objekto. Estas neniaj sensiloj en la simpla robota brako.

Optiko kaj fotiloj estas grava temo. Homoj vidas per du okuloj. Do kial robotoj ne uzas du fotiloj por akiri 3-dimensian vidkapablon?

Nenio roboto ankoraŭ kapablas por elkolekti manĝilaron el tablo - prefere en bona ordo, tuta kaj sendifekta - post manĝo (de homoj, roboto ja ne bezonas manĝi), meti ilin en vazlavmaŝino, legi kaj kompreni la skribitan uzindikon de maŝino kaj funkciigi la lavmaŝinon sen eraro. Simpla tasko por norma homo, senebla por roboto. Identigi kaj ekpreni normaj banalaj objektoj, tio ne estas simple por roboto, kvankam estas simple por homo.

La "finaj celoj" de komputila vidkapablo ŝajnis tute proksimaj jam pli ol 50 jaroj antaŭe. Oni tamen ilin ankoraŭ ne atingis. Komputila vidkapablo estas mankhava. Eble tiuj "finaj celoj" ŝajnos same tute proksimaj sed ne vere atingitaj ankoraŭ 50 jaroj poste, en jaro 2070?

Mi apenaŭ trovos la "finajn celojn" de komputila vidkapablo, sed certe mi povas fari eĉ ion provon, mian plej bonan. Estas grave trakti la problemon.

La futuro estas por ni malfacila enigmo.

Mi kredas ke mi estas multe pli bona fotisto ol ia ajn roboto. Mi facile produktas pli da malgrandaj sed sufiĉe bonaj interesaj fotoj. Se oni sendus min kaj la plej inteligentan fotistan roboton kun la plej akra 1000 MPixel vidkapablo por foti naturon en la apuda arbareto, mi estus tre sukcesa kaj ekonomia.

Oni tamen ne bezonas sendi tian miraklan fotistan roboton ĉi tien. Mi jam estas ĉi tie kaj zorgas la aferon.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo



Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)