<<

#223 ; Ĉu valoras haki sian kapon kontraŭ malmola arbo?

>>

Oni informiĝu pri tio per la apude fotita birdo, pego, kiu sidas en la krono de malnova seka arbo. Ĉu estas tre bona ideo por haki sian propran kapon kontraŭ arbo?

Nu, la anatomio de pegoj eble estas iom alia ol la anatomio de homoj. Kredeble por pego estas utile por haki la arbon. Kredeble estas manĝeblaj larvoj en la trunko de tio maljuna rompita arbo. La timemaj larvoj eble movos al kontraŭa direkto kiam la pego hakas la trunkon kaj tion la pego scias.

Lastatempe mi pensis pri diversaj skoloj. Ĉu valoras la penon la skoloj? Ĉu indas la edukado? Ĉu estas por studadi same kiel haki sian kapon kontraŭ malmola arbo?

Ni ja konsumas multe da tempo en skoloj. Mi pasigis en mia infaneco 4 jaroj en la skolo de mia hejma vilaĝo kaj 5 jaroj en la pli granda skolo en la preĝeja vilaĝo. Poste kiel junulo 2 pluaj jaroj en la metia skolo. Poste sume multaj jaroj plu en diversaj kursoj. Kredeble infanoj kaj junuloj nuntempe nepre eluzos eĉ pli da tempo en skoloj.

En la "inĝeniera skolo" mi uzis 5 jaroj. En la universitato mi jam studadis 2 jaroj kaj aŭtune komencos la tria studia jaro. Kiam mi estos preta? Ĉu mi iam povus atingi la gradon de doktoro?

Ĉu estas utilaj la skoloj? Skoloj ja donas laboron por multaj instruistoj. Por konstrui la skolojn oni bezonis multaj konstruistoj. Ĉu tio sufiĉas? Kian veran utilon ricevos la lernantoj kaj studantoj?

Skoloj kostas multe da mono por la socio. Ofte oni povus demandi ĉu estas kiel eble plej bone uzita la mono? Sed ĉu la lernejanoj lernas por la skolo aŭ ĉu ili lernas por la vivo, por la estonteco de nia socio? Kiu konas la estontecon?

Kelkfoje estas iom malfacile por vidi la grandan utilon de edukado. Certe la homoj rajtas vivi. Kio estus la alternativo, daŭra senlaboreco? Mi tamen timas ke la utilo de skoloj fakte ne estas tre granda. Nuntempe oni multe lernas nur en la komputila reto. Ĉu estas bona tia nova metodo? Ĉu ekzistas neniaj problemoj?

Ekzistas ja bonaj fontoj de scio en multaj libroj kaj en Internet. Almenaŭ unue oni tamen prefere ricevu bonaj konsiloj por komenci la studadon. Oni ankaŭ nepre bezonas praktikan sperton pri tekniko por vere bone plani kaj labori kiel inĝeniero kaj konstruisto. Fabrikoj kaj grandaj firmoj tion sperton eble ne volas donaci.

Mi kredas ke la universitato estas aŭtonoma. Tio signifas ke politikistoj ne rajtas komandi la universitaton. Kredeble mi neniam fariĝos la ministro de edukado en Finnlando. Mi kredeble ne kapablus mem establi nian propran skolon por inĝenieroj, kvankam la ideo estus interesa kaj digna. Edukado ne estas perfekta, sed malfacila por plibonigi. Do ĉu vere valoras zorgi pri edukado?

Nun oni ja volas zorgi pri la viruso. Masko ankoraŭ ne estas deviga, sed mi jam trikis mian propran krudan maskon. Apude vi vidas mian maskon fotitan el la spegulo de banĉambro per mia malnova fotilo kiu bezonas elastan rubandon por resti tuta. Ĉu mi aperas en la foto kiel malica landvoja rabisto? Komercaj forĵeteblaj maskoj tamen estus por mi iom tro multekostaj.

Mia simpla memfarita masko kredeble ne protektas min kontraŭ la viruso, sed ĝi protektos aliajn homojn se mi mem estas malsana. Mi havas diabeton kaj tial mi kredeble tre bone tion perceptos se la viruso min atakis.

En la apuda foto la masko havas larĝan Joker -rideton kaj malgrandaj Adolf Hitler -lipharoj. La eble iom ofenda rideto kaj lipharoj estas tamen disigeblaj se mi ne volas ilin uzi. Provizore mia kuraĝo ne estis sufiĉe forta por povi uzi la maskon je publika teritorio.

Ni pensu pri edukado. Kiel edukadi por vera vivo? Kiel la edukado estus kiel eble plej praktika kaj utila. Espereble nia mondo estos pli bona kaj pli loka en la futuro. Praktika teknika sperto apartenas por la tuta popolo. Espereble ni iam trovos la veran utilon en edukado.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)