<<

#222 ; Fine mi povos vere perlabori komputilan vidkapablon

>>

Komputila vidkapablo (angle Computer Vision) estos tre grava temo por mia diploma laboro. Mi devos skribi la diploman laboron angle aŭ finne, sed certe mi uzos la bonan internacian lingvon Esperanto ĉiam kiam tio eblos. Universitato certe ne akceptas nian karan lingvon.

La programa lingvo Python estas tre utila por komputila vidkapablo. La nomo ne devenas el la premsufoka reptilio, sed la konata humorista aktoro Monty Python.

Kvankam ĉi tie tute ne temas pri danĝeraj serpentoj, laŭ mia propra sperto la plej bona rimedo por akiri utilan sciencan Python-programon estas unue munti la grandan programan sistemon Anaconda. Ĝi havas multaj necesaj kaj utilaj partoj kiel ekzemple Spyder, NumPy kaj Matplotlib.

Vi povas serĉi la frazon "anaconda download" en la komputila reto Internet por trovi la liberajn programojn por unu uzanto (anaconda3).

Certe oni povas alternative skribi (en la altmoda cmd komanda fenestro de Windows) la tekston pip install --user scikit-image por akiri la multe bezonatajn pluajn programajn partojn NumPy kaj Matplotlib por Python.

La vera celo tamen estas OpenCV, libera programo por konstrui komputilan vidkapablon. Ĉi tio konsilo funkcias bone almenaŭ en Windows 7 kaj Windows 10. Poste mi certe devas munti OpenCV por la komputila karto Raspberry Pi (RPi), kio estas iom alia afero. Mi havis antaŭe iom da malfacilaĵoj por uzi OpenCV en RPi, sed espereble mi poste sukcesos pli bone. Unue mi tamen lernos per Windows. Ekzistas ja bonaj konsiloj por tio celo en Internet: OpenCV-Python Tutorials

Se la komputilo jam enhavas la sistemon Python kaj la programon pip, oni povas simple munti la programon OpenCV kiam la komputilo havas kontakton kun la komputila reto:
pip install --user --upgrade opencv-python

Simpla Python-testo por eksperimenti ĉu la rezulto estis sukcesa:

# Ekzemplo pri OpenCV, nur skribas la nombron de vario
import cv2

print ( cv2.__version__ )
# La programo estas muntita OK se tio funkcias senprobleme

Python estas facila lingvo por lerni kaj por uzi, sed fakte ĝi ne estas tre rapida kaj efika komputila lingvo, sed la bazaj funkcioj de OpenCV estas skribitaj en la tre forta lingvo C/C++ kaj tial ili estas pli rapidaj. Tial OpenCV estas tre uzebla, malgraŭ la ioma malrapideco de Python.

Mi estas ege optimisma pri la bonaj eblecoj de komputila vidkapablo. Certe komputila vido havos grandan futuron, ankaŭ por ni malgrandaj senlaboraj viroj ekster la industrio kaj pompaj fabrikoj de granda kapitalo. Mi kredas ke mi nun rapide lernos multe da gravaj aferoj en praktiko.

En kurso de universitato ni uzis la programon Matlab. Tio tamen ne estas libera programo kaj post la universitato mi ne povos ĝin uzi. Tial la rezultoj de Matlab estas por mi kvazaŭ perdita senutila laboro. Mi ŝatas la liberan Python multe pli bone. Laboro kun libera sistemo estas vere utila kaj fruktodona. Longe vivu libereco!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)