<< | #221 ; Somero estas sola kaj laciga sezono |
>> |
Mia plej granda atingo dum somero estis ke mi trovis mortan birdon kiu havis ringon en sia piedo. Mi sendis la ringon por zoologoj. Mi pagis mem la afrankon, sed fakte eblas sendi senkoste se oni nur scias por skribi la tutan adreson bone & perfekte.
Oni ja metas ringoj en piedoj de kelkaj interesaj junaj birdoj, tiel ke oni poste povas identigi la birdojn kaj eble sekvi ilian vivon. Kaj almenaŭ morton.
Ankaŭ interesaj birdoj ja devas morti, nenio helpas. Vivo sendube estas pli kruela por birdoj ol por homoj.
Ĉiuj ja tamen volas vivi kaj prosperi kiel eble plej bone.
La apude fotita grasa larvo eble planas krizalidon. La tutan someron ĝi manĝis sukplenaj plantoj kaj nun ĝi estas preta por la sekvanta - multe pli seka - fazo de sia vivo. Ĝi estos pupo.
Eble ĝi poste kiel plenkreskulo estos bela papilio? Mi ne konas la larvojn de insektoj bone.
Ankaŭ mi volas evolui kaj prosperi, sed mi ne estas insekto kaj tial miaj planoj estas iom aliaj. Mi intencas lerni kaj evolui miaj propraj teknikaj solvoj. Mi volas vivi kiel honesta konstruisto kaj bona inĝeniero.
Mi tute ne volas esti kiel morta muso. Infanoj mi ne havas kiel la sube fotita anaso. Eble mi vivos sole ĝis la fino de mia vivo. Mi ĉiam estis sole. Por esti sole estas jam tute natura afero por mi.
Kio estas la celo kaj senco de homa vivo? Ĉu akiri kiel eble plej multe da propraj novaj biologaj infanoj? Estas ja certe jam sufiĉe da infanoj en la troloĝateca mondo.
Ĉu la intenco de vivo do estas por kolekti kiel eble plej multe da mono kaj riĉaĵoj? Ĉu por akiri kiel eble plej multekostan, rapidan aŭ imponan propran aŭton?
Ĉu ni ĉiuj devus fariĝi kiel eble plej grandaj direktoroj, pompaj politikistoj, senskrupulaj burokratoj?
Ĉu ni amu kiel eble plej multe? Ĉu estas plej grave por vivi religie bonan vivon? Ĉu ni manĝu por vivi aŭ ĉu ni vivu por manĝi? Kiom da alkoholo ni rajtas trinki? Kiom ni devas soleni kaj festi?
Mi kredas ke la intenco de nia vivo estas por vivi, lerni, plani, labori kaj konstrui. Ni konstruu novan pli bonan mondon. Tuta vivo tamen ne estas nur laboro. La fino de somero estas oportuna pro la pretaj manĝeblaj beroj de naturo. Kelkaj ekzemploj de naturaj beroj en la subaj fotoj.
En Finnlando oni diras "Oma maa mansikka, muu maa mustikka", esperante libere tradukite "Propra lando estas kiel frago, sed fremda lando nur mirtelo". Oni certe aprezas berojn de frago pli alte ol mirtelojn. Mi tamen ŝatas mildan guston de mirteloj tre multe.
Do ni laboru haste kiel burdoj en someraj floroj. Pli bona mondo espereble nin atendas. Tekniko ofertas por ni bonan esperon. Ni neniam kapitulaciu.
Ni batalu tra vivo tute sen pento, sen graco, sen kompato, sen zorgo, sen vana sklavemo. Ni tute ne respektu, kultu kaj adoru neniun kaj nenion alian ol nian propran karan kolose esperdonan - kvankam iom malgrandan - civiton Mueleja Insulo.
Ni amu nur vundojn, sangon kaj ŝviton. Ni vivu kiel sangavidaj kanibaloj, kiel senfine obstinaj demonoj. Ni estu naŭzaj kaj malicaj! Ni estu friponoj, kanajloj, rabistoj kaj murdistoj. Vivo estas nura batalo, do ni batalu!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |