<< | #220 ; Oni nepre reordigu la gloron por la produktaĵo de Thailand |
>> |
La apude fotita stepper-motoro estis en rabatvendado, pli ĉipa por aĉeti ol ordinare. Ĝi estas konata kiel MINEBEA Astrosyn 23LM-K304-65V
, kredeble iom forta bipolar motoro por modesta amatoro kiel mi mem. Mi antaŭe kutimis nomi ĝin "The Big Sucker", ĉar estas mia plej granda stepper. La famega komputila reto Internet ĝin tamen tute ne konas kaj tial mankas fidinda elektra informo por la motoro. Mi jam antaŭe skribis ĉi tie pri malgrandaj stepper -motoroj ekzemple en artikolo #148.
La finna vendisto informis ke la rezistanco de bobeno por ĉi tiu motoro estas nur 1 Ω (unu omo), do iom malmulte. Ĝi estas tiel malmulte ke estus iom probleme por trovi bonan fortigilon por peli la motoron. Stepper motoro ja bezonas bone sidaj pulsoj por turni. Por malriĉa amatoro tamen estas iom probleme se la elektra kurento en la pulsoj estas multaj amperoj.
Feliĉe mi tamen mem mezuris la rezistancon de bobenoj de motoro, kaj ne konfidis al la informo de vendisto. Laŭ mia propra mezurado la rezistanco de bobeno estas proksimume 10 Ω ( 5Ω + 5Ω en serio), dek fojoj pli ol la finna vendisto asertas, certe multe pli kvietiga rezulto. Do estos iom facile por trovi konvenan fortigilon por la motoro.
Mi kredas ke eblos uzi la motoron per norma fonto de elektro, tensio ekzemple 5 voltoj kaj kurento proksimume 0,5 ... 1 amperoj per bobeno. Tio ne estas tro multe. Oni apenaŭ bezonos specialaj aranĝoj por uzi la motoron. Tre bona novaĵo.
Mi estas nun kontenta. La iom granda NEMA23 motoro estos facila por uzi en miaj projektoj. Kaŝe mi planas por uzi la motoron estonte en mia propra astronomia teleskopo ion belan tagon, sed unue mi provas uzi ĝin en mia diploma laboro de universitato.
La diploma laboro traktos komputilan vidkapablon, kiu kredeble estas tute honesta temo por universitato.
Astronomia teleskopo estus iom alia afero. Oni povus gvidi la horan angulon kaj la deklinacion de teleskopo per motoroj. Eble tria motoro estus por sekvi la rotacion de ĉielo, ĝi bezonas turnigi la ekvatoran teleskopon nur malrapide, angulon 15° / horo, same rapide kiel la Tero rotacias, proksimume 360° per unu tago. Grandan forton oni fakte ne bezonas, ĉar la teleskopo estos en bona mekanika ekvilibro. Mi tamen ankoraŭ ne havas la teleskopon, estas nur revo por la futuro.
Mi tamen min pli bone nun koncentru en la tute honesta projekta kaj diploma laboro. Unue ekzameniĝo, nur sekve facilanimaj kaj frivolaj revoj de teleskopo.
Certe mi bezonas multe da fortoj por sukcesi en la kruela batalo de vivo. Laŭ malnova finna proverbo "Kaĉo tenas viron sur vojo". Viroj do bezonas manĝi kaĉon por bone vivi kaj forte labori.
La tradicia avena kaĉo de mia infaneco nomiĝis "Elovena". Kaj eĉ nuntempe eblas aĉeti "Elovena", kvankam la produkto estas iom alia, pli rapida por pretigi. La virino en la bildo de paketo kredeble reprezentas tradician finnan virinan belecon.
Mi pli bone ŝatas malhelan hararon de virino, kvankam oni diras ke sinjoroj ŝatas helulinojn. Certe haroj ne estas la plej grava parto de virino, ekzistas ankaŭ aliaj ...
Ĉu helaj aŭ malhelaj haroj, aŭ eble tute ne haroj, ni tamen studados, lernos kaj progresos.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |