<< | #219 ; Jam duono de bone sona jaro 2020 eluziĝis |
>> |
Ĉe fino de monato junio ni povas konstati ke proksimume duono de kalendara jaro jam pasis. La jaro 2020 ŝajnis unue tre bone sona, sed mi ne plu scias ĉu ĝi eble vere kaj fakte ĝenerale estos speciale bona jaro por la granda mondo ...
Por mi mem tamen eblas ke ĉi tio jaro fine estus tre bona. Nenio estas tute certa en ĉi tio necerta mondo, sed ekzistas ebleco ke mi kapablos ekzameniĝi el universitato dum ĉi tio jaro 2020, aŭ almenaŭ baldaŭ post ĉi tio jaro, dum la sekvanta studjaro 2020/2021, kio oficiale komencas en aŭgusto. Almenaŭ mi devas provi. Alian eventualon por tio mi apenaŭ plu povus havi.
Ekzameniĝo certe estus unu grava mejlŝtono de vivo, sed ĝi ne estas la sola. Ĉu mi iam ekzameniĝos aŭ ne, mi ĉiuokaze bezonos ankaŭ aliaj celoj de vivo. Mi ja volas fariĝi bona konstruisto kaj lerta inĝeniero. Tio ne estas tre facile atingebla celo en ĉi tiu severa mondo de por mi - maljuna viro - malfermitaj fabrikoj.
Bedaŭrinde ni tute ne studadis fizikon en universitato. Por mi fiziko tamen estas kara temo. Oni povus diri ke fiziko estas nura senfrukta teorio, iom fremda por praktika vivo, sed ekzistas multe da grava enhavo ekzemple en elektro. Mi certe volas koni la teorion de elektro pli bone kaj profunde.
En la "inĝeniera skolo" kiun mi vizitis dum jaroj 2013 ... 2018 ni certe havis iom da edukado pri inĝeniera fiziko, sed oni traktis tie elektron iom arogante por ni (bagatelaj?) maŝinaj inĝenieroj. Kredeble la edukado por elektraj inĝenieroj estus pli bona? Kaj certe oni instruis por mi iom da baza fiziko kaj iom da doktrino de elektro en skoloj dum la 1970-aj jaroj dum juneco.
Pli bona traktado de elektraj fenomenoj tamen postulas pli bonan matematikon kaj tion oni ne uzis en miaj antaŭaj skoloj en fiziko. Tial mi volas nun lerni pli bone per memstudado. Matematika analizo kaj vektoroj estas tre uzeblaj en elektro. La elektra tensio kaj la kurento certe estas vektoroj ; ili havas ambaŭ direkton kaj grandecon. Magneta kampo kaj elektra kampo estas vektoroj.
Kredeble mi ne plu povos en praktiko labori en io alia firmao, sed tio tamen ankoraŭ ne signifas la finon de homa ekzisto kaj utila vivo. Laboro aŭ nenia laboro, la vivo tamen devas kontinui. Eble mi neniam atingos la ekzameniĝon. Eble mi neniam plu ricevos salajran laboron. Scipovo kaj povoscio tamen estas grava enhavo por la vivo. Mi neniam kapitulacios.
Kredeble multaj novaj birdoj jam eloviĝis el siaj ovoj. Multaj plantoj jam produktis novaj semoj. Kelkaj plantoj ankoraŭ havas floroj. La somero progresas per tuta efiko. Ni jam ricevis iom da nova pluvo post longa sekeco kaj varmego. Evidente vivo venkas.
Abelo kredeble ne konas fizikon, sed ĝi tamen flugas. Mi ne scias flugi, sed mi volas scipovi fizikon. Abelo ne estas inĝeniero kaj ĝi tamen flugas.
Mi aŭdis tian amuzan rakonton ke sciencistoj kalkulis ke laŭ la leĝoj de fiziko estus por abelo tute neeble por flugi. La abelo tion rezulton de scienco tamen ne scias kaj tial ĝi ankoraŭ flugas.
Apuda foto estas pruvobjekto pro tio ke abelo fakte povas flugi. Tio observo tamen ne malfirmigas mian fortikan kredon por fiziko. Oni ne povas uzi fizikon kiel ajn. Eraroj estas eraroj. Mankhava traktado de temo estas misaĵo. Ekzemple fizikistoj nur malfacile povus pruvi la fakton ke ŝoso de frambo portas floroj kaj beroj nur dum sia dua jaro. Kaj poste ĝi mortas.
Mi provos la diploman laboron de universitato dum aŭtuno. Eble mi sukcesos. Ĉu mi sukcesos en la diploma laboro aŭ ne, mi tamen opinias ke mi estos bona inĝeniero. Mi ne povas flugi, sed mi povas kompreni. Mi povas pensi kaj plani. Mi ŝatas frambojn. Iel mi naĝados antaŭen tago post tago kiel malgranda fiŝo.
Mi ne volas haki mian kapon kontraŭ la trunko de arbo kiel pego. Mi ne volas fali el birda nesto teren kiel uzita ŝelo de ovo. Mi vivos kiel impona libelo, la insekta rabobesto.
Jes, la alia duono de bone sona jaro dudek-dudek komencos. Ĉiuj jaroj estas bonaj por burokratoj kaj politikistoj.
Ekonomie la futuro sendube estos dura por la popolo, sombra kaj splena. Mono tamen ne estas la sola valoro por ordinara popolo. Ankaŭ ordinara homara vivo estas valora. Politikistoj, burokratoj kaj riĉuloj certe havas aliaj opinioj. Por nia nacieto Mueleja Insulo la opinioj estas liberaj.
Do batalo de vivo daŭros plue. Estos riskoj, eblecoj, misaventuroj, bonŝancoj, regreso, progreso. Eblos ĉasi kaj eblos ripozi. Eblos vivi kaj eblos morti. Por iuj eblos por naĝadi kaj por aliaj eblos por flugi.
Somere mi volas multe lerni. Mi volas legi multaj lernolibroj. Bazaj taskoj ne estas tre multaj por la universitato dum la venonta studjaro. Mi ne plu volas pensi tiel multe pri la universitato. Mi volas pensi pri la vivo. La futuro apenaŭ estas en universitato, sed mi havas mian propran vivon. Mi neniom povus influi la universitaton, sed mi povos influi mian propran vivon.
Certe estas mankoj kaj problemoj en Finnlando ekzemple en inĝeniera edukado, sed mi ne povas helpi tion. Problemoj de granda mondo restos problemoj, nenia solvo ekzistas. Ni koncentru nin en nia propra loka malgranda mondo. Malgranda povas esti pli bona.
Eble mi ankoraŭ vivos por 10 jaroj? Kredeble mi neniam estos doktoro. Mi tamen estas viro honesta.
Estas tre malfacile por diri kiom da konkreta teknika enhavo mia vivo povos estonte enhavi en praktiko, multe dependas de kvalito de ekonomia situacio dum la sekvantaj jaroj, sed la spirita kaj scipova enhavo de vivo povas tamen esti sufiĉe riĉa, sendepende de mono.
Nia nacieto Mueleja Insulo certe ne estas riĉa, sed ni neniam kapitulacios. Ni atakos, ni batalos, la sala sango de malamiko fluos torente kiel rivero!
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |