<<

#218 ; Sufoka junia varmego nin punkorektas

>>

Estas jam tro varme dum la fino de monato junio. La naturo estas iom tro seka. Ni certe sopiras novan pluvon kaj friskan aeron. La naturo soifas. La nivelo de surfaco de akvo estas ankoraŭ iom alta en la ĉi tieaj lagetoj, post printempaj pluvegoj, sed plantoj sur seka tero deziras pli da akvo.

Naturaj floroj eble elturniĝos, sed almenaŭ plantitaj floroj bezonas pli da akvo. Feliĉe iu lastatempe purigis (apartaj, nefiksaj floroj) la tombejon de sovetaj soldatoj post "la festo de venko" (en komenco de monato majo) ĉi tie en arbareto de Vähärauma. Oni plantis tie kelkaj novaj persistemaj floroj kaj akvumis la humon de floroj. En la apuda foto la pli malhelaj lokoj sur la griza ŝtono estas iom da superflua akvo. Tombejo fartas bone.

Eksceso, krimegoj kaj malicaĵoj certe pliiĝis ĉi tie en la apuda arbareto dum printempo, kiam la lernejoj estis longe fermitaj, sed feliĉe tiuj - kredeble junaj - maliculoj ne malutilis la tombejon. Klare tiuj junuloj malamas la naturon, sed la tombejo tamen elnaĝis bone dum ilia furiozo. Nu, bone, junularo multe malamas la naturon, sed ankaŭ la tuta naturo de planedo Tero malamas la junularon. Ĉu nedecidita ludo? Certe ne, la Naturo fine venkos.

Jes, estas denove tre varma somero, tro varme en Nordo. La mondo estas kvazaŭ haltigita. Cerbo de homoj estas kvazaŭ haltigita. Futuro ŝajnas nedifinita, eĉ minaca. La finna socio ne estas tre tolerema. Ordinaraj finnoj provas esti singardaj kaj obeemaj, sed ĉu tio sufiĉas? La burokratoj ne amas la tre bonan ideon de tradicia nacia ŝtato. Finna ordinara popolo eble ne estas sufiĉe galanta, pimpa kaj rafinita por la finnaj politikistoj kaj burokratoj?

Ĉu ni devus peti ian oficialan permeson aŭ licencon por nia propra homa ekzisto? Ĉu ni devus preĝi la sanktajn finnajn burokratojn por la rajto por ekzisti, vivi kaj opinii?

Eĉ la tiel nomita "eterna" terfrosto de Siberio ne plu elportas. Nia mondo sendube iom post iom ŝanĝiĝas. La homaro ŝanĝiĝas. Nenio estas vere eterna.

Eble nia "propra" planedo, la Tero, nin punkorektas? Eble nia "propra" planedo volas nin memorigi ke ĝi tute ne apartenas nur por la avida kaj egoisma homaro? Rajtas punkorekti homaron.

Nova granda monda milito certe iom resanigus la grandan mondon. Ĝi estus tre dezirinda. Civila milito en Usono kaj en Ĉinio ankaŭ estus tre bona novaĵo. Ankaŭ la industrio de armiloj tre ŝatas militojn. Militoj estas bonaj por la granda kapitalo. Militoj purigas la mondon.

Milito ne estas nur malbona okazo. Milito estas kvazaŭ arbara brulego. Kelkfoje arbaroj nepre devas bruli, tio estas la natura ciklo de arbaroj. Post brulego estos nova vivo kaj nova florado. Brulego estas loke paseme malutilo, sed malmiope ĝi estas nepra parto de natura evoluo de tutaĵo.

Tio estas la natura ciklo de vivo. Malnova rubo mortas kaj pereas. Nova vivo naskiĝos kaj kreskos. La dinamika ekvilibro de nia granda monda naturo trovas novan solvon. Individuo certe ne vivas eterne. Individuoj devas morti por ke la naturo restu kiel eble plej vivema kaj vivipova. Avantaĝo de individuo ne estas la sama kiel la avantaĝo de granda tutaĵo.

Mi kiel individuo certe ne intencas por morti kaj perei en la plej proksimaj tagoj. Ĉiuj individuoj devas batali tra sia vivo. Tio estas nia propra tasko. Ni mortos tiam kiam estos nia propra tempo. Ni ne bezonas pensi pri tio. Ekzistas nenia risko ke ni forgesus por morti kaj hazarde vivus eterne, se ni ne pensas pri la morto tuttempe. Ne eblas forgesi por morti. Ni facile mortos eĉ se ni ne memoras pensi pri tio. Nenia problemo.

Sendube grava la naturo. Tamen ne ekzistas tre multe kion ni fakte povus fari por la planedo. Granda mono determinas la sorton de granda mondo. Ni povas mem influi nur nian lokan malgrandan parton de mondo.

Por mi mem nature estas mia propra fatalo kaj la fatalo de nia kara nacieto Mueleja Insulo la plej grava. Oni povus eĉ diri ke estas la sama afero, ĉar mi estas la sola civitano de nia nacieto.

Serioze kaj senride, ĉi tia projekto de propra sendependa civito estas tre bona laborilo por saviĝi viva en la neplibonigeble freneza granda mondo. Propra nacieto estas bona laborilo por studanto. Ĝi alportas pli da valora enhavo por la vivo.

Mi ne estas frenezulo, sed la granda mondo estas tute freneza kaj mensmalsana. Finnlando estas nun nur domo por senesperaj frenezuloj, netolerema frenezulejo. Precipe la nuna Finnlando de pompaj registaraj politikistoj estas nur kompatinda mensmalsanulejo, grupo da malbenitaj idiotoj sen espero por estonteco.

Finnaj politikistoj kaj burokratoj evidente volas detrui liberecon de opinio en la lando, liberecon de popolo por opinii kion ĝi mem volas. La registaro volas decidi pri la akcepteblaj ideoj kaj pensoj de civitanoj pro la civitanoj. Tio estas tre malkvietiga tendenco.

Por nia civito Mueleja Insulo estas la libereco de vorto tre centra alta valoro. La natura libereco de opinio estas la plej alta valoro por ĉiu civitano, super ĉiuj leĝoj. Sen tia libereco de opinio la demokratio tute ne eblas en praktiko. Ŝtato sen libereco de pensoj povas esti nur diktatoreco aŭ diktaturo. Nenia libereco en lando eblas, se ne ekzistas tuta libereco de ideoj por ĉiuj. Ĉiuj floroj rajtu libere floradi.

Ni povas do klare motivadi ke Finnlando estos iom-post-iom nekuracigeble morna diktatoreco, malica ŝtato sen ia libereco por la popolo. La modernaj leĝoj de Finnlando jam estas tre malkvietigaj. Ekzistas tre bona kialo por apartiĝi el la novaj leĝoj de Finnlando. La direkto de Finnlando ne estas justa. Nia propra nacio Mueleja Insulo certe estas multe pli bona kaj libera.

Ni lasu la tristajn finnajn burokratojn kaj politikistojn por sufokiĝi en siaj multekostaj altaj turoj de eburo, faritaj el longaj blankaj dentoj de mortigita elefanto. En iliaj altaj dandemaj kaj snobemaj eburaj turoj ili ne aŭdas la kriojn de popolo.

Malbenitaj eterne estu la finnaj burokratoj kaj politikistoj de registaro. Ili brulu en la eterna fajro de Infero. Eĉ iliaj ostoj tute cindriĝu kaj iliaj animoj estu perditaj por kondamno sen espero.

Kristana religio ja ne gravas por nia propra bona civito Mueleja Insulo, sed mi esprimis la aferon per la konceptoj de kristanoj ĉar la ŝtato de Finnlando estas oficiale kristana. Ni ja havas nian propran naturan religion en Mueleja Insulo kaj nenia Infero, nenia eterna fajro, nenia kondamno, nenia prapeko, nenia Diablo.

Ni ja havas niaj propraj lokaj aferoj kiujn ni kapablas influi. Ni havas niaj propraj opinioj. Ni havas la naturan rajton por ekzisti kaj por opinii kion ajn ni volas. Nenia leĝo povus senigi kaj ekspluati niajn proprajn naturajn rajtojn. Ni estas estaĵoj liberaj laŭnature.

La granda mondo estas tute freneza. Ni tamen trovos nian propran padon tra la vivo. Ekzistas multaj bonaj alternativoj. Ni neniam kapitulacios.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)