<<

#216 ; Jam oka tago de junio, la finna nomtago de Salomon

>>

Laŭ la finna almanako estas la oka tago de monato junio la nomtago de Salomon, kaj laŭ mia interpreto ankaŭ la tago por la nomo de patro de mia patro Salamoni, la dua suvereno Sameli. Kiel la kvara suvereno Sameli de ĉi tiu dinastio mi volas festi ĉi tiun tagon.

Precipe mi solenis la grandan tagon de avo en la centro de urbo Pori per du globoj da glaciaĵo, prezo 4,80€. Jam eblas trinki kaj manĝi en restoracioj kaj kafejoj, malgraŭ la viruso. La taso estis nekutime granda. La vetero estis iom malvarmeta sed certe mi ĝuis ekstere multe pri la dolĉa glaciaĵo "rumo-sekvinbero".

Jes, mia avo estis signifa viro por mia vivo. En mia plej frua infaneco kiun mi memoras li estis jam proksimume 80-jara. Li batalis dum longa vivo, li laboris, li vidis multaj arboj, li vidis kiel greno kreskis sur kampoj, kiel brutaro produktis novan vivon en bovejo, li amis, li ridis kaj sendube ankaŭ ploris kaj suferis.

Mia avo Salamoni mortis preskaŭ 50 jaroj antaŭe. Eble li ne estus tre fiera pri mia propra vivo? Mi ja ne kapablis kontinui la laboron en la bieno de familio. Sendube la bieno signifis tre multe por la avo. La mondo tamen aliiĝis. Malgranda malnova bieno en kamparo ne plu estas tre valora. Ĝi apenaŭ ebligus modernan porvivon por mi. Almenaŭ mi nepre bezonus propran aŭton por povi vivi tie.

Pasinteco jam pasis, ne plu helpas zorgi pri tio. Ni ne povas vivi en pasinteco. Ni devas strebi antaŭen, trovi novaj ireblaj vojetoj, ni devas provi nin prepari por vivi en la estonteco. Nova mondo nin atendas, espereble almenaŭ parte pli bona mondo.

En la finna naturo komencis jam la periodo de longaj herboj. Bedaŭrinde estas jam multe da sangavidaj kulopikaĵoj en la arbaro. Multaj malgrandaj birdoj jam naskiĝis kaj eloviĝis el siaj ovoj. Kelkaj el ili havos bonan sorton. Tamen aliaj ne vivas tre longe. Kruela la naturo. Kruela la vivo.

Oni volis iam aserti ke la valoroj de naturo estas molaj kaj amikaj. Tamen la leĝo de naturo fakte estas la plej severa. Naturo tute ignoras ĉu ni vivas aŭ mortas. Naturo ne ploras pro niaj homaraj misaventuroj kaj malprosperoj.

Apuda foto montras idon de birdo kiu falis el sia nesto. La formikoj estas jam tie. Naturo ne malŝparas. La morta birdido tamen ne estas vana. Ĝi partoprenas en la cirkulado de naturo, la cirkulado de vivo.

Oni ofte nomigis la modernan finnan nordan bonstatan civiton kiel "civito de hejmo por birdoj", sekura kiel la nesto de birdidoj, la perfekta socio por ordinaraj homoj. Sed kiaj estas la spektakloj por la birdido kiu falis teren el tia kredeble tre sekura civito? Ĉu estas realisma la koncepto de finna socio kiel sekura nesto por senrimedaj birdidoj?

La futuro de Finnlando, la politika kaj ekonomia futuro de lando, ne ŝajnas tre oportuna. La politikistoj volas protekti la burokratojn de plej grandaj urboj de lando. Ĉu ili vere kredas ke burokratoj estas la tuta popolo? Ĉu ili iluzias ke burokratoj reprezentas la popolon de lando?

Burokratoj certe estas nur vana ŝarĝo por la popolo. Finnaj politikistoj volas ke burokratoj kontrolu la popolon. Ili volas ke la porvivo de popolo estu kiel eble plej dependa de simpatio de burokratoj.

Finna popolo eĉ ne povas havi liberecon de opinio. Politikistoj de finna registaro volas decidi pri la akcepteblaj opinioj pro la popolo. Finnlando provas savi la klimaton de tuta mondo? Finnlando volas esti la ideala afabla malgranda lernejano en EU? Nur Rusujo estas tre malbona kaj danĝera? Rusujon ni volas detrui per novaj tragike multekostaj usonaj ĉasaviadiloj? Fato de popolo en Finnlando ne gravas, nur NATO kaj EU bezonas venki kaj Rusujo perei!

Nia mondo multe aliiĝis post la tagoj de maljuna avo Salamoni, la reganto Sameli II. Mi mem kiel reganto Sameli IV havas jam tute aliaj spektakloj de futuro antaŭ miaj okuloj. Agrikulturo kiel fonto de porvivo eblas nuntempe por nur malmultaj homoj. Moderna agrikulturo postulas multe da kapitalo. Espereble ankaŭ tute vanaj kaj senutilaj burokratoj estos kiel eble plej malmultaj en futuro.

Estontece la industrio ne bezonas tre multe da laboristoj. Robotoj kaj aŭtomatoj laboros en fabrikoj anstataŭ homaj laboristoj. Eĉ trafikiloj povos gvidi sin mem, sen homa veturigisto. Do kiom da homoj la civito sume vere bezonas? Kiel akiros la porvivon por si la grandaj amasoj de senlaboruloj kiujn la granda kapitalo ne plu bezonas kaj kiujn la politikistoj tute ne amas?

Ĉiuj apenaŭ povus esti ekspertoj kaj specialistoj. Ĉiuj neniel povus venki kaj esti kiel eble plej bonaj. Ĉu nia klera "homaranisma" mondo nur konvenas por la plej bona kaj la plej riĉa parto de homaro? Burokratoj estas nenia solvo. Ni apenaŭ povus ĉiuj fariĝi stultaj kaj senutilaj burokratoj. La ordinara popolo neniel povos esti nur aro da sklavoj por la sanktaj burokratoj.

Konvaloj jam havas floroj. Estas la plej bela somero, la tempo antaŭ la mezo de somero, festo de Johano, finne nomita "Juhannus". Ĉio estas ankoraŭ nova kaj freŝa.

Variaj estas la vidaĵoj de vivo. Vivo ĉiam estos batalo kaj daŭra milito inter homaro. Vi manĝu mem aŭ vi estu manĝita de iu alia. Unue ni batalos pri oleo, sekve ni batalos pri akvo kaj nutraĵo kiel sovaĝaj animaloj. Fine ni eble manĝos unu la alian.

Nia propra civito Mueleja Insulo tamen neniam kapitulacios. Espero ĉiam ekzistos. Tekniko estas ege fajna temo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)