<< | #215 ; Somero estas kutime plejparte trankvila sezono |
>> |
Dum somero mi provas plenumi almenaŭ unu kurson de universitato, la ekzercojn de Machine Learning, uzante la programon Matlab. Komputila vidkapablo estas unu parto de tio fako, sed oni nur traktas la temon Computer Vision iom supraĵe dum la kurso de Machine Learning.
Eble mi povus ankaŭ progresi en la projekta laboro dum somero, sed vera diploma laboro de universitato apenaŭ eblus provizore. Mi pensos pli pri tio dum aŭtuno kaj eble ankoraŭ vintre?
La folia arbo paduso jam floras en arbaro, foto dekstre. Laŭ onidiro estas la bonodoro de padusaj floroj eĉ ebriiga. Mia propra senso de odoro, la flaro estas nun iom limigita, eble pro la multa poluso de betulo en aero kaj la medikamentoj por alergio. Herbejoj estas jam preskaŭ plenaj de flavaj floroj de taraksano. Malgrandaj birdoj diligente kantas en arbaro.
Problemo de plej vigla kreska periodo: mi havas bonaj fotoj de naturo tiel multe ke estas jam malfacile inventi sufiĉe da teksto por la paĝoj.
Baldaŭ mi nepre devas komenci ioman pritondadon de malnovaj tekstoj en ĉi tiu reta paĝaro por liberigi pli da spaco por futuraj artikoloj. Fotoj estas iom tro grandaj kaj ekzistas sume nur proksimume 1GB da spaco por la artikoloj. Mi devas detrui multaj malnovaj fotoj por povi skribi novaj artikoloj.
La novaj artikoloj, fotoj kaj desegnaĵoj espereble estos teknikaj laŭkaraktere. Mi volas bone dokumenti mian plej gravan ideon por gvidado de simpla robota brako per komputila vidkapablo. Kaj aliaj necesaj aparatoj.
La paĝaroj ja estas nekompletaj. La vivo estas nekompleta. Perfekteco neniam eblos. Vivo, agado, fotado kaj laboro tamen devas kontinui. La futuro ne povas atendi. La riveroj ne povas halti. La fluidoj de vivo devas flui konstante. Birdoj devas flugi, leporoj devas kuri kaj fiŝoj devas naĝadi. Do ankaŭ mi devas konstante movi kaj strebi antaŭen.
Ĉiuj floroj de somera naturo devas flori. La papilioj devas flugi kaj ludadi. Homaro estas en krizo tutmonde pro la viruso, sed la naturo ne zorgas. Neniam ploras la leporoj sur verdaj herbejoj. Larmoj ne plenigas la okulojn de malgrandaj birdoj. Ĉu spasmoploras vespoj sur la floroj plenaj je nektaro? Ĉu funebras abeloj kiuj diligente kolektas mielon?
Naturo, nome la bonstato kaj prospero de naturo, ja estas grava baza valoro. Tamen homaro estas eĉ pli grava afero por ni. Ni rajtas vivi bone, eĉ se sekvus iom da malutilo por la naturo.
Certe ni ne volas detrui naturon pli ol estas absolute necese. Nova tekniko kredeble ebligos bonan observemon de moderaj avantaĝoj de kaj naturo kaj homaro. Ni havas sufiĉe da alternativoj se ni volas selekti.
Neniel povus ekzisti grava konflikto inter la profitoj de naturo kaj homaro. La naturo ja ne bezonas homaron, sed la homaro bezonas naturon. Ni povas selekti la bonajn alternativojn se ni tiel volas.
Certe povus ekzisti konflikto inter la malsaĝa, miopa, mallongtempa profito de granda kapitalo kaj la kiel eble plej bona stato de naturo. Oni tamen prefere selektu malmiopaj kaj daŭre fortikaj solvoj. Por akiri kiel eble plej rapide la plej grandan kvanton da mono, tio ne povas esti la sola sankta valoro de homa civito.
La afero de nia propra kara civito Mueleja Insulo estas iom necerta kaj ŝanĝa. Tion oni certe povas honeste diri. Mi tamen volas esti optimisma pri la estonteco. Ankoraŭ restas multaj eblecoj, multaj ireblaj vojoj ĝis sukceso. Bonaj promesoj de futuro ŝvebas en aero. La batalo de vivo ne estas malvenkita.
Vastaj kaj fruktodonaj estas la privilegiaj vojoj de scio. Edukado ne faligas nin al drenilo kaj scio ne puŝas el vojo, kiel konsilas malnova finna proverbo. Labora vivo povas esti tuta kaoso, sed ekzistas serena signifo en la bela ĝardeno de scipovo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |