<<

#214 ; Certe oni jam devas nomi ĉi tiun sezonon somero

>>

Ĉiuj floroj de naturo ne estas tre grandaj kaj okulfrapaj, sed la naturo de jaro jam pasigas sian fruktodonan tempon. Hele verdaj folioj de arboj kaj arbedoj kreskas ĉiutage pli kaj pli grandaj. Poleno de betulo kvazaŭ saturigas la aeron. La polena tempo estas iom malfacila por multaj alergiaj homoj. Ekzistas ja medikamentoj en apoteko, sed ili ne estas senpagaj.

Ĉe la fino de monato majo la plej multaj ĉijaraj kursoj de universitato jam ĉesis, sed ankoraŭ sufiĉas multe por lerni kaj mediti. La diploma laboro estas nur distanca aŭtuna revo en la somera aero.

Malgrandaj birdoj de apuda arbareto estas tre ludemaj kaj viglaj. Kredeble la vivo estas sufiĉe bona por ili. La atmosfero en la finna homara socio tamen ne estas tre gaja. La necerta estonteco kaŭzas zorgoj por multaj finnaj civitanoj.

Kredeble la ekonomia stato de Finnlando povas esti problemhava dum la venonta aŭtuno kaj vintro. Riĉuloj tamen ne bezonas zorgi. Granda kapitalo ĉiam elturniĝos, se ne en Finnlando, tiam ie alie en la mondo. Granda mono ja facile moviĝas nuntempe, trans limoj. Potencaj bankoj jam estas relative fortaj kompare kun landoj. Politikistoj devas sinklini kaj kliniĝi por la pompa mono kaj la sanktaj bankoj.

Mono tamen ne povas esti la sola kaj la plej granda valoro en nia propra malgranda mondo. Ekzistas pli utilaj kaj pli haveblaj valoroj.

Estas utile kompreni, studadi, lerni, povoscii kaj scipovi, trafi kaj trovi la solvojn. Historio de ordinara popolo estas grava kaj fruktodona. Tekniko estas utila por koni kaj kompreni. Certe eblas evoluigi teknikon kiu ne bezonas grandan monon.

Apude estas foto de nesto de akva birdo. Mi ĝin hazarde trovis ĉe la proksima lageto. Kredeble mi senintence iom timigis la birdon tiel ke ĝi provizore lasis la neston.

Baldaŭ ĝi tamen returnis al sia nesto kaj komencis denove kovi la ovojn tute trankvile. Espereble mi ne kaŭzis grandan malutilon por la ovoj. Kredeble oni ne rajtas ĝeni kaj interrompi birdojn kiuj kovas ovojn. Ĉiuj animaloj ja rajtas reproduktiĝi en paco. Mi estos pli singarda en futuro kiam mi promenas ĉe la bordo de lageto.

Estis tamen por mi granda atingo por foti la neston de akva birdo. Mi ja ne estas ia vere granda fotisto de naturo. Mi tute ne konas la birdojn bone.

Nun mi provas trovi novaj fortoj por studado tiel ke mi kapablos batali kun la kimeroj de estonteco. Ankaŭ mi volas kovi kaj varmigi bonaj novaj ovoj de povoscio por la futuro de nia propra kara nacieto Mueleja Insulo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)