<<

#213 ; Malvarmeta somero espereble nin kondukos ĝis sukceso

>>

Jam pasis la naŭa tago de majo, la Tago de Venko por la rusoj. La sekvantan tagon ankoraŭ brulis kandeloj ĉi tie en Pori sur la apuda tombejo de 319 sovetaj soldatoj de dua monda milito.

Granda komuna renkonto kredeble apenaŭ okazis tie, nur malgrandaj grupoj da homoj. Ĉijare estis ja tiam ankoraŭ escepta stato pro la virusa epidemio. Renkontoj de pli ol 10 homoj estis malpermesitaj.

Vetero estas iom malvarmeta ĉe la komenco de somero ĉi tie en Finnlando. La vivo tamen daŭras kaj evoluas. Komencis jam la tempo de malgrandaj floroj de "pano de vulpo" (rekte tradukita finna nomo de planto) en la pinglarbaro.

Por mi estus la komenco de diploma laboro jam aktuala, sed malespere mi samtempe provas elnaĝi el kelkaj lastaj kursoj de universitato.

Somere mi devas diligente laboradi por atingi la celojn kiujn mi aspiras ekzemple en la diploma laboro. Mi ne povas esti certa ĉu mi iam vere atingos la ekzamenon, sed la selektita pado de taskoj estas tre grava por mi kaj por la nacieto Mueleja Insulo.

Disigita programa sistemo, programaj "okazoj", programaj "agentoj", ili estas la modernaj frapfrazoj de programistoj. Certe mi kiel honesta programisto volas provi agi laŭ la moderna metodo.

Mi jam antaŭe iom skribis pri la programa sistemo de HOLOBLOC en la artikolo #199. Mi tamen timetas ke estus tro malfacila sistemo por mia laboro. Mi ne havas bonan laborilon por uzi la sistemon en praktiko. Ĝi pli bone konvenas por la industrio.

Unu alternativo por la diploma laboro estus ja ROS, la Robot Operating System kiun mi iom pritraktis antaŭe. Kredeble eblas uzi ROS en la mikrokomputilo Raspberry Pi. La konvena programa lingvo eble estus Python.

Alia interesa alternativo por disigita programa sistemo estas JADE, la Java Agent DEvelopment medio. La programa lingvo por JADE certe estus Java. Oni nomas la sistemon de JADE kiel MAS, Multi Agent System. Ekzistas bonaj liberaj fontoj de informo en la komputila reto, kiel ekzemple Telecom Italia (la produktanto de JADE) kaj Vikipedio

Mi kredas ke ambaŭ la ROS kaj la JADE estus same taŭgaj alternativoj por mia propra laboro, kvankam la sistemoj certe estas malsamaj.

Mi esperas ke la laboro estos sukcesa kaj fruktodona. Laŭ mi estas interese por gvidi la brakon de roboto per programo de komputila vidkapablo.

La vetero estas iom malvarmeta, sed diligente suprenrampas la formikoj sur junaj arbetoj. Eble ili tie suĉas iom da fluido? Diligente devus mi ankaŭ labori.

Jes, somero estos grava kaj interesa tempo, malgraŭ la malbenoj de viruso. La tutmonda ekonomio sendube estos problemhava estonte, sed ni ja ne povas ĉesigi por vivi pro tio.

Mi ĉiuokaze apenaŭ trovus mian lokon en la industrio de granda kapitalo. Mi apenaŭ povus vivi kiel senutila burokrato. Ĉiuokaze ni devas trovi nian propran padon de futuro.

Kaj kie nun estas la famega kaj ege danĝera plivarmigo de monda klimato? Neniu verda politikisto ne plu ploras pri tio en Finnlando!

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)