<< | #212 ; Ĉe (rusa) tago de venko ankaŭ ni havas grandaj revoj |
>> |
La rusoj baldaŭ festas sian Tagon de Venko (dum la dua monda milito), ankaŭ ĉi tie en urbo Pori. Feliĉe la barilo en la apuda tombejo de sovetiaj soldatoj apud lageto ĉi tie en urboparto Vähärauma estas jam riparita, kiel la apuda foto montras. Vintre arbo falis sur la barilo dum ŝtormo kaj la barilo iom rompiĝis. Fakte la malnova betona kolono en la foto estas rompita je radiko, sed ĝi tamen staras rekte.
Printempo sendube. La plantoj kaj insektoj tute ne zorgas pri escepta stato kaj virusa epidemio. Kulopikaĵoj feliĉe ankoraŭ ne aperis en la apuda arbareto.
Kredeble jam estas multe da poleno de betulo en aero. Multaj finnoj estas alergiaj por la betula poleno. Betulo liberigas multe da poleno dum iom longa tempo, eĉ tiam kiam ĝi jam havas grandaj pretaj folioj.
Mi ankoraŭ devas iom labori kun kelkaj teoriaj kursoj de universitato. Baldaŭ tamen mi povos vere konstrui ion konkretan teknikan strukturon en praktiko.
Por la esperanta artikolo #148 mi fotis la kovrilon de pli ol 70 jaroj malnova libro de norvega Odd Rönningen pri simplaj memkonstruitaj elektraj motoroj.
Jes, malgrandaj elektraj motoroj efektivigas ke sango forte fluas en miaj vejnoj!
Certe estas haveblaj multaj relative malmultekostaj pretaj modernaj elektraj motoroj, sed la sekvanta ideo de belgo Zenobe Gramme estas interesa. Estas "Ringo de Gramme" kiun Zenobe Gramme inventis proksimume en jaro 1870. Li laboris tiam kiel modela lignaĵisto en Parizo. Fakte oni produktis generatoroj de elektra energio en la fabriko kie li laboris.
Generatoro tamen povas funkcii ankaŭ kiel motoro. Generatoro transformas mekanikan energion al elektro kaj motoro transformas elektron al mekanika energio. En la suba bildo la litero N signifas nordan magnetan poluson kaj la litero S signifas sudan magnetan poluson.
La rotoro de tiu motoro estas iom granda. Pli praktikan modelon de Odd Rönningen ni vidas en la foto dekstre. Ĝi uzas komutilon kun brosiloj. En la origina mobelo la brosiloj aŭ frotiloj tuŝas rekte la bobenon. La ronda rotoro agas kiel magneto kiam la elektra kurento fluas tra la bobeno.
Ankaŭ mi volus konstrui mem elektran motoron, iom grandan modelon. Mi pensas ke en la centro de motoro povus esti granda ronda plato. Frotiloj tamen ne estas bona ideo. Prefere estu magnetoj en la rando de plato kaj elektraj magnetoj ekstere.
Mi povus uzi tian rotaciantan platon en elektro-mekanika astronomia horloĝo. La plato estus kiel granda stepper motoro. Certe oni devas munti la magnetojn bone kaj oni bezonas mikroregilon por produkti la pulsojn por la elektraj magnetoj.
Magnetoj je la rando de ronda plato povas produkti sufiĉe grandan forton por turni la platon. Per la mikroregilo eblas akurate gvidi la rotacion de plato.
Tio estas nur ia ideo. Fakte mi provizore ne kapablas konstrui veran astronomian horloĝon. Mi unue laboros kun iom pli simplaj revoj.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |