<< | #211 ; Signoj de Pori por la bona vivo, ĉu ĝustaj aŭ falsaj |
>> |
La nacio Mueleja Insulo ne apartenas al EU. Finnlando certe estas en EU, sed nia propra nacieto ne. Mi eble ne volas sekvi ĉiuj reguloj, signoj kaj ordonoj. Estas dubinde ĉu ĉiuj signoj estas bonaj kaj en sia propra loko.
Mi estis unue iom laca, sed poste mi kontinuas la tekston.
Malgraŭ ĉio ekzistas ankoraŭ multaj bonaj aferoj en nia komuna mondo. La internacia lingvo Esperanto certe estas unu el ili, kvankam ekzemple EU, la tuta Finnlando kaj mia universitato ŝajnas ĝin tute ignori. Kulture kaj politike neŭtra lingvo evidente ne plaĉas al la granda kapitalo de granda mondo.
Eblas tamen bone esprimi ĉiojn aferojn per nia kara lingvo. Mia propra vorttrezoro eble estas iom altmoda kaj mankhava, sed eĉ mi povus evolui?
Ĉifraĵo iom min interesis dum pasintaj jaroj. Nun mi tamen ne volas ĉifri, sed skribi klare.
Esperanto estas tre bona ideo kiun la granda mondo malakceptis. Certe tio ne estas la sola malsaĝa ago en la granda mondo. Ni tamen kredas al nia kara afabla lingvo. Estas bone kompreni. Esperanto helpas al kompreno.
Internacieco tamen estas iom alia afero ol la uzo de internacia lingvo. Mi apogas la internacian lingvon, sed mi ne apogas internaciecon en tio senco kiun la politika maldekstrularo intencas. Apartaj tute sendependaj naciaj ŝtatoj estas bonaj. Eblas bone komunikadi inter malnovtipaj naciaj ŝtatoj per la komuna internacia lingvo. La kulturoj ne bezonas esti la samaj.
KTPKOM.FI en la dekstra foto kredeble estas la signo de finnaj komunistoj. Ili klare ne subtenas EU. Mi ne estas komunisto, sed certe komunistoj havas kelkaj bonaj ideoj.
Mi kredas ke la literoj en la komenco KTP signifas "Kommunistinen Työväen Puolue", esperante proksimume "Komunisma Laborista Partio".
Unu el la ne tiel bonaj ideoj de komunistoj en la nuna mondo estas la laborista movado, la profito de laboristaro. Nome la laboristaro fartas jam relative bone. Proletario kaj proleto ne plu estas la sama kiel laboristaro.
La vera proletario estas la senlaboruloj kaj mi kredas ke estos pli kaj pli da ili ekzemple en Finnlando dum la sekvantaj jaroj.
"SUBEN EU!" Tio tamen estas bone.
La ideologio de komunistoj estas por mi plejparte malklara. Ĝi estas konflikta kaj kontraŭdira. Internacieco, ne dankon!
Almenaŭ birdoj ŝajnas kredi ke vivo en Pori povas esti bona. Estas iom da timemaj sovaĝaj akvaj birdoj ĉe la apudaj lagetoj ĉi tie en urboparto Vähärauma.
Jam multaj malgrandaj birdoj kantas en la apuda arbareto.
La apuda foto de du akvaj birdoj sendube estas unu el miaj plej bonaj naturaj fotoj. Dankon por tiuj du konfidemaj, solidarecaj, kunagadaj, kooperaj kaj paciencaj birdoj.
Mi tute ne konas birdoj bone. Mi plejparte nur provas koni la animalojn oni rajtas iam ĉasi. Mi nome volus esti ĉasisto.
Fariĝi ĉasisto estas ia revo de infaneco. Mia brava revo de infaneco havis belan ĉapelon kun plumo kaj lia virino lin atendis hejme. Li alportis bongustaj kaj apetitdonaj arbaraj birdoj por lia edzino.
Insektoj jam aperis en naturo. Abeloj ankoraŭ do vivas, kvankam 5G telefonoj aperis en Pori. Oni suspektas ke 5G povas esti malbona por abeloj. Mi ne scias.
Estas ja eble ke fortaj radioondoj de granda frekvenco povus difektigi la naturon. Tamen tre sentema ebleco por la industrio. Mi ne kredas ke oni vere volus trovi la veraĵon pri tio.
Insektoj estas interesaj, sed mi ne havas bonan manieron por ilin ami. Mi havas multe da aliaj aferoj por fari.
Mi ja volas fariĝi bona konstruisto. Somere mi espereble havos multe da laboro kun la projekta kaj diploma laboro.
La bona arto de statistiko kredeble ne estos tre grava por mi, sed estas ja bone scii iom ankaŭ pri statistiko kiel parto de matematiko. Fakte mi jam atingis la ateston 4 (en la skalo 0, 1, ... , 5) en la ekzercoj de statistiko, sed mi volas plenumi ankaŭ la lastan ekzercon. La atesto 1 estas la plej malalta aprobebla.
Maldekstra bildo el la kurso de statistiko en la Centro de universitatoj en Pori tamen estas bona. Ĝi estas desegnita per la komputila programo Matlab.
Do temas pri statistiko. Ekzistas du hipotezoj H0 kaj H1. La unua (fakte nula) hipotezo H0 estas ia "norma kazo" kaj la dua hipotezo H1 estas la alternativo.
La nula hipotezo H0 estas ĉiam tute ekzakta. Ĝenerale la alternativa hipotezo H1 ne estas ekzakta, sed en ĉi tiu kazo ĝi tamen estas ekzakta. Nur ekzaktaj hipotezoj nome eblas kalkuli. Ĉi tie ni volas pritrakti la "efikon de testo".
Klare estas diferenco inter la du hipotezoj H0 kaj H1. Ili bone disigas la valuojn de absciso. Se la valuo de absciso estas ekzemple 5, estas klare ke la probableco por H0 estas multe pli granda. Se la valuo de absciso estas ekzemple 15, do estas la probableco por la alternativa hipotezo H1 klare pli granda.
Povus esti ke la valuo de μ estas tio kion oni ekspektas, la plej probabla valuo por la difektaj produktoj en la selektita kvanto.
H0 : μ = 5 H1 : μ = 15 |
La valuo de absciso povus esti kvanto de difektaj produktoj kiun oni trovis je produkta linio en io certa kvanto da produktoj en io fabriko. La demando estas kiom granda estas la valuo μ en la tuta produktado en la sama kvanto da produktoj. Oni ne povas kontroli ĉiuj produktoj. La rezulto tial ne estas tute akurata, sed estas la plej bona ebla. La kvanto de difektaj en la esplorita kvanto ja ne estas la ekzakte sama afero kiel la "meznombra" kvanto de difektaj en la sama kvanto da produktoj en la tuta produktado.
Statistiko estas ia mezurado de necerteco. Statistiko provas alporti probablaj mezuroj por grandeco kaj malgrandeco. Kiom granda estas granda kaj kiom malgranda estas malgranda, tiujn demandojn statistiko volus respondi kiel eble plej bone. Oni bezonas statistikon nur tiam kiam ekzistas ia necerteco. Se la proceso estas klare determina, tute sen ia necerteco, tiam oni tute ne bezonas statistikon.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |