<<

#210 ; Pri la edukado kaj studado, nun kaj estonte

>>

Nur iom da tempo restas el la studjaro 2019-2020. Ne plu daŭras longe la printempa semestro. Mi ankoraŭ havas multe da laboro por plenumi, sed nun mi volus iom pritrakti skolojn kaj lernejojn, universitaton, altlernejon, ĝenerale edukadon, studadon, instruadon.

Ĉu funkcias bone la transigo de scipovo kaj scio al junaj kaj iom pli maljunaj civitanoj en Finnlando? Ĉu la futuro de edukado estus tute sen problemoj? Ĉu oni bone instruas teknikon en Finnlando? Kian studadon oni speciale bezonas en la estonteco? Ĉu homaranismo - kiel ekzemple historio kaj arto - estas grava en futuro? Ĉu nur granda kapitalo kaj granda industrio pravas?

Mi ja ne estas ia granda oficiala specialisto de pedagogio, sed mi studadis dum multaj jaroj. Mi havas spertoj kaj opinioj.

Akvaj birdoj ja estas belaj kaj interesaj, kvankam iom timemaj. Ĉu naturo estas speciale grava afero? Akvaj birdoj ja ne produktas pli da profito por la granda kapitalo. Do ĉu akvaj birdoj rajtas eĉ ekzisti?

Oni multe atentigas signifon de ekzameno. Ĉu oficiala ekzameniĝo estas sole grava? Ĉu bona ekzameniĝo estas ia ĉie rekonata internacia mezuro de homa valoro? Kiel oni produktu bonaj inĝenieroj por nia futuro?

Fakte, se robotoj kaj komputiloj vere efektivigos plejparton de necesa laboro en nia socio, kial oni plue instruu kaj studadu? Ĉu la malriĉa parto de homaro estos tute vana kaj senutila?

Nuntempe skoloj estas fermitaj kaj en la nunaj esceptaj cirkonstancoj la infanoj kredeble lernos en siaj hejmoj kaj ekzemple en la apuda arbareto. Oni lernas hejme per komputila reto. Ĉu estas por infanoj kiel eble plej efika kaj tute senproblema metodo por lerni?

Mia propra patrino Armi estis 10-jara en 1940 kiam estis la dua monda milito. Ŝi ne akceptiĝis en duagrada lernejo ĉar la tempo estis malfacila, ŝi estis knabino en kamparo kaj la familio estis malriĉa. Tion ŝi multe zorgis ankoraŭ kiel plenkreskulo.

Ĉu ĉiuj eĉ nun havas egalaj eblecoj por edukado? Certe ne. Ni ja ĉiuj konkuras dum vivo unu kun la alia. Ekzistas limigita kvanto da bonaj rimedoj, verdaj branĉoj en la arbo de vivo, tro malmulte da oportunaj okupoj. Ĉiuj neniel povus venki en la kruela batalo de vivo.

Mi timetas ke studado en la komputila reto plue difektigas lernadon de bona tekniko. Ni certe bezonas praktikan sperton kaj praktikan povoscion. Komputiloj kaj inteligentaj telefonoj ne kapablas instrui ĉion. Vera homa vivo ne povus esti nur virtuala.

Mi mem eble havos nur malmulte por lerni dum oficiala studado en universitato. Mi estas nome jam maljuna. Mi vidas nur kompaton en la okuloj de junaj virinoj. Eble mi estos iam DI, eble ne. La titolo DOKTORO apenaŭ estos skribita sur mia tomboŝtono. La belan ĉapelon de doktoro mi verŝajne neniam atingos.

Certe mi estas fiera pro la edukado en universitato. Estas tamen malfacile por vidi kian pluan utilon plia studado povus por mi alporti. Teknika universitato ekzistas plejparte por la bezonoj de nuna jam ekzistanta iom granda industrio kaj junuloj. Mi ne estas junulo kaj mi apenaŭ havos ian prudentan rolon en fabrikoj.

Ĉu do estas jam vana la studado de maljuna viro? Ĉu mia propra kariero povos konsisti nur el fotado de malnovaj stumpoj de arboj kaj konusoj de pingloarboj? Ĉu estus jam deca tempo por transdoni, cedi, forlasi kaj morti? Certe ne. Studado kontinuos dum la tuta vivo, oficiale aŭ neoficiale. Mi estas jam viro laca & maljuna, sed mi neniam kapitulacios.

Principoj estas gravaj. Tekniko estas grava. Bazaj scioj neniam ekskutimas. Rimedoj estas mankaj kaj nesufiĉaj, sed la spirito estas tre firma, kvankam la korpo estas iom malforta.

Certe ekzistus grava bezono por pli bona edukado de tekniko kaj bonaj inĝenieroj en Finnlando, sed mi ne kapablas tion starigi. La estonteco de socio estos kio ajn ĝi estos. Mi ne povos helpi Finnlandon. Mi nur provas helpi mian propran nacion Mueleja Insulo.

Ekzistas ankoraŭ multaj bonaj eblecoj. Tion mi volas firme kredi. Estas malfacile por studadi veran praktikan teknikon ekster fabrikoj kaj laborejoj, sed ni batalos. Ni iom post iom antaŭeniros kaj progresos.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)