<< | #21 ; Nia pasinteco neniam nin forlasos, ĝin ni ne forgesu |
>> |
Kiel amiko de libroj ankaŭ malnovaj mi dolore memoras FORTRAN, la programan lingvon de komputiloj. Tia programa lingvo estas nune preskaŭ formorta, ekstermita, sed ĝi estis unu el la fruaj komputilaj lingvoj de alta nivelo - pli alta ol la propra "maŝina lingvo" de procesiloj de komputeroj.
Mi vere neniam ĝin uzis. En malnovaj libroj oni tamen povas vidi programoj kiuj estas skribitaj en FORTRAN. Tial mi devas lerni kaj kompreni FORTRAN, kvankam verŝajne ne plu valoras ĝin vere uzi.
Strukture FORTRAN estas antikva kaj iom deprimiganta. Novaj lingvoj estas multe pli plaĉaj kaj facilaj por legi kaj kompreni korekte. Troviĝas tamen belaj kaj mirindaj perloj en malnovaj matematike programaj libroj. Ne valoras ĵeti la pasintan for. Ankaŭ la pasinta povas esti de granda valoro kaj utileco.
Kiel programisto mi volas ekspluati la komunan spiritan heredaĵon de matematike komputila kolektivo de nia mondo. Tial mi volas jungi (Plena Vortaro : "Alligi tirontan beston aŭ motoron al la tirota objekto") ankaŭ la malnovan FORTRAN -kodon al la servo de miaj propraj komputilaj programoj.
Mia nuna programa lingvo estas plejparte JavaScript kiu funkcias en la Interneta "foliumilo" (kies laboran rezulton vi nun rigardas) de komputero. La strukturoj de lingvoj estas ja tre malsamaj. Tial multe da ŝanĝoj estas necesaj.
Kiel juna knabo (eble 6-jara?) mia revo estis fariĝi kamentubisto kiel plenkreska. Laŭ Plena Vortaro kamenskrabisto estas "Homo, kies metio estas purigi kamenojn kaj fumtubojn je fulgo". Mi vivis en la vilaĝa skolo kie ofte bezonis skrabi la kamentubojn pro ligna hejtado. La impona kuraĝo de kamentubisto impresis min. Li grimpis sur la tegmento kiu ŝajnis al mi tre alta.
Poste mi havis aliajn opiniojn pri la metio kiel plenaĝulo. Fine mi deziras fariĝi inĝeniero.
Laŭ mia kompreno numera matematiko kaj komputilaj programoj devas esti la esenco de inĝeniera profesia scipovo. La skolo eble havas iom diverĝa opinio pri la rolo de inĝeniero en la nuna socio. Kie nune estas veraj teknikaj kaj matematikaj programistoj? Ĉu ili ĉiuj jam velkis, forpasis kaj ekstermiĝis?
Ŝajnas al mi ke la nuna socio komprenas nur programiston kiu laboras kun la mono, fakturoj, kontoj, mendoj, entreprenaj eventoj. Nur aferoj reklamaj, komercaj kaj administraj ŝajnas esti laborkampo de programistoj. Ĉu vivi kiel SQL-fakiro estas vivo vivinda? Ĉu nia socio povos prosperi sen vera teknike kaj matematike programa inĝeniera povoscio?
Kion oni atendas de inĝenieroj? Ĉu sufiĉu SolidWorks, MathCad kaj Microsoft Excel al inĝeniero? Al mi la pretaj programoj ne sufiĉas. Mi volas kreski ĝis mia plena alto kaj fariĝi mia propra mastro. Sklavoj de programaj entreprenoj leviĝu kaj kombiniĝu! Ĉi tiu estas ribelo, revolucio kaj eble mi estos la nova ribela sklavo Spartacus. Ektimu, tremu, ŝoku, teruru Bill Gates!
La malnovaj mekanikaj modeloj de Suna sistemo min neniam lasos neĝenata. Mi dezirus konstrui novaj mekanikaj modeloj kiuj montras la direktojn kaj movadojn de Suno, Luno kaj planedoj.
La ĉiutagaj mirakloj de ĉielo. Ili neniam ĉesos suprizigi. Simplaj kaj tamen fundamentaj, profundaj.
La suncentra modelo lokas la Sunon en la centro de modelo. Tiun norman selekton mi tamen ne tute aprobas kiel la sola solvo. Tute konscia pri la moderna mondkoncepto, mi tamen volas rememorigi ke rigardante al la ĉielo aspektas ke Suno, Luno kaj planedoj rondas nian propran planedon, la teron.
Kiam oni pensas nur pri la interna Suna sistemo, estas relative simple kompreni nian lokon sur la planedo tero relative al aliaj objektoj. Eblas pensi ke la Luno kaj la Suno kun la internaj planedoj rondas nian planedon, kvankam en la modelo la nemovebla Suno estas en la centro. La distancoj inter la internaj planedoj estas relative malgrandaj.
La eksteraj planedoj tamen komplikiĝas la situacion. Eĉ se oni pensas nur pri planedoj ĝis Saturno aŭ Urano, fariĝos la distancoj ĝene, ĉagrene grandaj. Estas tuj sentata ke ne eblos facile prezenti la mekanikan modelon tiel ke ĉiu turniĝas ĉirkaŭ nia tero. Nome ne eblas facile ŝanĝi la relativajn distancojn de planedoj. La movoj de planedoj estas relative simplaj kiam la distancoj estas korekte, sed ili fariĝos ekstreme kompleksaj kiam oni provas malgrandigi la interplanedajn distancojn al en mekanika solvo prudenta, teknike praktika nivelo.
Tiu tamen devas esti la celo, mekanika modelo de suna sistemo kiu cirkulas ĉirkaŭ nin. Tiu ne povas esti neefektigebla celo. Malfacilaĵoj abundas, sed mi kredas ke jam la pratempaj inteligentaj finnoj trovis la solvojn. La antikvaj loĝantoj de areo de nuna Finnlando estis certe ekstreme saĝaj kaj sciantaj jam pli ol 1000 jaroj pli frue. Nur bezonas trovi la mirindajn kaŝitajn mekanikajn konstruaĵojn de niaj prauloj.
Antaŭ la krucmilitoj la finnoj certe trovis sekretojn de Naturo, multe da solvoj. Nur la kristianismo faris la finnojn stultaj - paseme, ne daŭre. Ni tamen trovos la antikvajn konstruaĵojn de prafinnoj kaj ni montros al la tuta mondo ke Stonehenge kaj similaj krudaj eksterlandaj agoj estas nur naivaj ludiloj, infanaj etudoj, furzo de malgranda insekto kiel ekzemple kulo.
La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Insulo de Muelejo