<<

#209 ; Projekta laboro, diploma laboro, eterna perfekta beateco...

>>

Unue mi pensis ke estos neniaj fotoj en ĉi tiu artikolo. Mi provas plani la projektan kaj diploman laboron kaj nenio estas ankoraŭ preta por foti. Sed certe ni bezonas eĉ iaj fotoj. Fotoj estas kiel la salo de bongusta vivo.

Mi ricevis mian unuan ekstreme simplan Kodak -fotilon proksimume 10-jara, ĉirkaŭ la laro 1969. La kaseto de filmo estis tipo 126. Tre facila por uzi. La objektivo de fotilo estis tipo "fix-focus", nenia reguligo por distanco de fotota objekto. Ne eblis foti tre proksimaj objektoj. Ne eblis foti en obskuro, en malforta lumo. La lumsenteman filmon oni rivelis en firmao. Iom ĝena, multekosta kaj malrapida procezo. Tial mi fotis nur malmulte.

Hodiaŭ ni ja fotas tre multe. Hodiaŭ unu foto kostas neniom. Ni ne plu bezonas riveli filmoj. La fotoj estas tuj pretaj. Modernaj fotiloj estas senfine pli facilaj kaj oportunaj por uzi ol la malnova tekniko de lumsentemaj filmoj.

Kiel malgranda knabo mi atenteme legis la instrukciojn de fotilo. Oni akcentis en la instrukcioj ke la Suno estu malantaŭ la dorso de fotisto. Por foti estis tiam granda evento! Tial mi ĉiun fojon unue turnis min kaj tre zorge kontrolis ke la Suno estas kiel eble plej precize malantaŭ mia dorso kiam mi fotis. Sendube aperis iom amuze. Ne estas ĝenerale tre malfacile kompreni kie la Suno estas, sen rigardi malantaŭen.

Poste mi lernis ke instrukcioj estas nur simpligitaj reguloj kies intenco estas gvidi la komencantojn en la plej vulgaraj kazoj, ia malstreĉa kodo de konduto por novaj rekrutoj. Eblas bone foti ankaŭ en aliaj direktoj koncerne la Sunon, laŭ bezono, sed kontrastoj estos pli fortaj. Iam tio povas esti bona afero. Nuntempe oni povas facile provi diversaj alternativoj.

La arboj kaj arbustoj de arbaro ŝajnas opinii ke nun estas printempo. Estas jam tempo por vekiĝi, tempo por komenci kreski denove.

Ĉe fino de monato aprilo estus la lasta ebleco - por ĉi tiu printempo - por transdoni la pretan kaj akceptitan diploman laboron por la universitato. Tion mi ja ankoraŭ ne kapablas efektivigi. Ne eblas por mi ekzameniĝi dum ĉi tiu studjaro. Espereble mi povos ekzameniĝi dum sekvanta aŭtuno, aŭ eble vintre, ... aŭ plej malfrue dum la sekvanta printempo?

Restas ankoraŭ multe da laboro antaŭ ol la diploma laboro estos preta.

Unue mi provas plenumi la projektan laboron, poste la diploman laboron, kiu baziĝos sur la projekta laboro. Fine mi eble fariĝos oficiala tute perfekta eklezia & klerikala sanktulo? Aŭ ĉu eble oni pli prefere kondamnus min je sakrilegio, anatemo kaj interdikto?

Ĉiuokaze mi devas unue pensi pri la partoj kiujn mi bezonas en la sistemo de diploma laboro. Mi volas somere disvolvi la partojn de mia sistemo dum la projekta laboro. Mi volas unue testi ke la partoj estas uzeblaj kaj poste mi espereble uzos ilin en la preta sistemo de stereoskopa mikrokomputila vidkapablo.

Jen mi provas plani la partojn kiujn mi eble bezonos en la sistemo de mia diploma laboro. Estos iom da ekstra laboro por konstrui la partojn, sed mi certe bezonas praktikan sperton. Mi volas provi diversaj alternativoj kaj bone koni la kampon de bona tekniko.

Mi volas pensi ekzemple pri sekvantaj partoj de mia venonta sistemo de komputila vidkapablo:

Do iom multe da laboro por plenumi kaj por dokumenti. Mi ja havas ĉi tie ankaŭ kelkaj paĝoj en la rusa kaj germana lingvoj. La rolo de tiuj paĝoj tamen estis provizore tre malgranda. Mi ne konas la lingvojn bone kaj krome estas malfacile skribi ruse.

Nun mi tamen intencas uzi la rusaj kaj germanaj paĝoj por prezenti kelkaj teknikaj solvoj kiujn mi konstruos. Tie ne estos tre multe da teksto, sed espereble multe da fotoj kaj desegnaĵoj. La tekstojn mi plejparte skribos ĉi tie en nia kara internacia lingvo Esperanto, la lingvo afabla.

La programojn por la aparato de mikrokomputila stereoskopa vidkapablo mi intencas plejparte produkti poste, dum la diploma laboro. Unue la maŝino, sekve la programoj.

Se mi volas fine ekzameniĝi el universitato kiel diploma ingeniero, ĉi tiu projekto estas nepra. Mi ja ne povas esti tute certa ĉu mi iam vere atingos la bonan celon, sed ankaŭ la vojo kaj distra irado laŭ la bona pado estas gravaj, ne nur la celo.

Kion pli? Ĉu vi jam bone memoras?

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)