<<

#208 ; La sistemo de miaj plej ambiciaj iluzioj

>>

Hodiaŭ estas Sankta Vendredo, finne "Pitkäperjantai", aŭ rekte tradukita al nia kara lingvo Esperanto "longa vendredo". Tial mi nun havas multe da libera tempo. Sufiĉe da tempo por revi, bona tempo por plani la estontecon. Morgaŭ estos finne "Lankalauantai", esperante la "fadena sabato".

Mi volas revi pri mia propra projekta kaj diploma laboro de universitato. Sube vi vidas ian proksimuman artan prezentadon de mia plej brava ideo. Certe la preta sistemo estus pli komplika en praktiko. Oni bezonas bonaj programoj kaj kelkaj Raspberry Pi -mikrokomputiloj kaj eble kelkaj Arduino Uno aŭ eble Arduino Nano -mikroregiloj.

La sistemo havus simplan roboton, kelkaj apartaj elektraj motoroj de diversaj tipoj, kelkaj fotiloj, kelkaj IR-LEDoj, rotaciantan tablon, bonan stativon por la fotiloj, fortigilojn kaj kontrolilon. Mi provas apliki la principojn de dispartiĝitaj sistemoj en la programoj. Ĉi tio estos mia humila oferaĵo por la alta altaro de sankta kvara industria revolucio.

La baza ideo estas ke io relative malgranda objekto restas sur la rotacianta tablo. Normale la tablo ne rotacias. La sistemo fotas la objekton per du fotiloj tiel ke programo povas konkludi kiel distanca la objekto estas kaj kia estas ĝia formo. Oni povas produkti stereoskopan bildparon de objekto. Se estas mallumo, oni povas uzi IR-LEDoj por lumigi la objekton kaj NoIR-fotiloj por foti en IR-lumo. La fotiloj povas havi filtrilojn kiujn oni povas uzi per malgrandaj RC-servomotoroj.

La bildo ne montras bone la stativon de fotiloj. Tion mi ankoraŭ devas pripensi. La ideo estas ke oni povus direktigi la fotilojn per unu aŭ du aksoj per paŝaj motoroj laŭ bezono. La bezono por direktigi la fotilojn tamen ne estas tre grava ĉar la fota angulo de fotiloj estas iom granda. Eble oni bezonas modelon por la stativo de fotilo se ekzemple la alto de centra punkto de fotiloj varias kiam la programo direktigas la fotilojn.

La roboto estas nur simpla kaj malmultekosta. Ĝi enhavas nur simplaj DC-motoroj kaj neniaj sensiloj. La programo komence ne scias kia estas la pozo de aksoj de roboto. Estas malfacile por scii kiom la motoroj movigas la roboton. Oni ja povus uzi la roboton mane por movigi la objektojn kiuj oni volas foti. Tamen multe pli fajne estus se la sistemo povus movigi la fototajn objektojn aŭtomate. La fotiloj povus sekvi la movojn de roboto. Certe mi bezonas bonan programan modelon por la movoj de aksoj de roboto por povi ĝin gvidi per programo.

La fotiloj vidas la roboton kaj povas kalkuli la distancon. La fotiloj vidas ankaŭ la objekton kiun ni volas foti. Eble programo povus gvidi la roboton tiel ke ĝi kapablos kolekti la fototan objekton kaj levi ĝin sur la rotaciebla tablo. Sekve la fotiloj povus foti la objekton. Programo povus turnigi la rotacieblan tablon tiel ke eblas foti la objekton el multaj flankoj. Eble bona programo povus produkti eĉ 3D-modelon de objekto? Kiam la fotado estas preta, povus la roboto transigi la jam fotitan objekton for kaj selekti ion novan objekton por foti.

Tio kredeble ne estas tute triviala tasko. Estas sendube iom postulema celo. Sed oni ja devas provi sian plej bonan. Eble mi sukcesos. Ĉiuokaze la tasko estas interesa. Ĉi tio ne estas IoT -apliko. Ĝi funkcios nur en la loka komputila reto. Sendrata eble estus pli moderna, sed mi preferas dratojn.

La elektra motoro "The Big Sucker" estas iom problemhava, ĉar mankas bona informo. Ĝi konsumas multe da elektra kurento. Mi tamen volas trovi por ĝi bonan uzon. Ĝi estas fakte "bipolar" -tipa motoro, sed eble mi uzos ĝin kiel "bipolar half coil" ĉar havas 6 dratoj. Tian motoron oni povas uzi preskaŭ same kiel "unipolar" -tipan motoron, sen H-pontoj.

Povas esti speciale malfacile ekzameniĝi dum ĉi tiu jaro pro la virusa epidemio. Kredeble estus malfacile trovi diploman laboron en iu alia firmo. Altlernejoj antaŭe ne ŝatis miaj propraj ideoj tre multe. Ĉi tio tamen estas la laboro kiun mi volas plenumi. Se ne sufiĉas por ekzameno, do tiam ne sufiĉas. Almenaŭ eblas mediti kaj pritrakti gravan problemaron, serĉi diversajn solvojn.

Certe mi volas publikigi miaj rezultoj ĉi tie sur miaj paĝoj kaj eble la komputilaj programoj de projekto estos poste troveblaj en GitHub, kiel estas la moderna stilo.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)