<< | #207 ; Ĉu grimpi returnen al arboj aŭ daŭru teknikaj revolucioj? |
>> |
Dum escepta stato estas la vivo en Finnlando iom escepta. La skoloj estas fermitaj. Ĉi tie en urbo Pori infanoj uzas la subĉielan sportan padon en la apuda arbareto por lerni. Ili povas ekzemple provi identigi kelkaj birdoj. Kredeble plenkreskaj instruistoj de skolo skribis tiuj tekstoj.
La infanoj Marko, Siiri, Eino kaj Jalmari volas donaci siaj ludiloj por aliaj infanoj, por bona intenco. Ili ankaŭ rakontas en sia instrua teksto - je pino - kion oni povas fari hejme:
Ludiloj ne plu estas en la plasta saketo, sed la instrukcioj estas ankoraŭ bonaj.
La lando Finnlando ja havas arboj kaj arbaroj kiel ekononomiaj "piedoj". Arboj ludas grandan rolon en la eksporto de Finnlando.
Kion ni do faru dum estonteco? Ĉu nia vivo post la viruso COVID-19 estos tute alia?
Ĉu ni nur grimpu returnen al altaj arboj por vivi tie same kiel simioj? Kredeble niaj propraj distancaj antaŭuloj vivis en arboj en Afriko.
Mi certe volas konfidi al tekniko, sed la tekniko devas esti bona loka tekniko. Ĉu estus atingebla?
Oni ja povas kanti amuzaj kantoj en arbaro, sed kredeble nur la kanto sole tute ne sufiĉas je porvivo por ĉiuj, por la tuta civito.
La apuda kanto por infanoj temas ekzemple pri tenaca araneo kiun la pluvo faligis sur tero, sed kiu grimpis supren denove.
Mi ne scias ĉu mi eble iam vere havos eĉ malgrandan rolon en industrio, sed la industria revolucio certe estas interesa temo. Ni ja volas kompreni la mondon.
Fakte ni povas disigi jam multaj industriaj revolucioj. Mi kredas ke revolucio de tekniko povas esti bona afero.
La industriaj revolucioj:
Oni jam atendas la kvaran grandan industrian revolucion de "Cyber-physical systems", IoT, "cognitive computing".
La unua industria revolucio komencis en teksa industrio kaj agrikulturo kiuj povis facile utiligi vapormaŝinon.
La dua revolucio alportis la industriojn por stalo, oleo, elektro, elektra energio. Estis tempo de industria ĉenstablo por amasa produktado kaj unuaj aŭtoj.
La trian revolucion mi vivis mem en mia juneco kaj multaj tion memoras. Estis la antaŭvespero de komputiloj kaj aŭtomatigo.
Sed nun ni jam bezonas novan revolucion en la industrio.
La komputila reto "Internet" sendube ludas grandan rolon. Homoj jam uzas komputilan reton multe, sed IoT - "Internet of Things" - signifas ke ankaŭ maŝinoj ("Things") uzas la komputilan reton por komunikadi inter si, unu kun la alia, sen homoj.
Mi esperas ke mi povos apliki la principojn de dispartiĝitaj sistemoj en mia projekta kaj diploma laboro, certe nur en tre malgranda skalo. Dispartiĝita sistemo estas prudenta ideo. Ĝi povas kontinui funkciadon, almenaŭ parte, eĉ se unu parto de sistemo estas difekta.
Ia granda industrialisto mi ja ne estas. Mi ne havas la kapitalon. Nova tekniko tamen proponas eblecoj por komplika kaj enhave elasta & varia produktado ankaŭ en pli malgranda skalo. Produktado povas esti loka. Prezo de homa laborforto ne plu estas granda problemo, ĉar la fabriko ne bezonas grandan laboran forton. Nenia bezono por transporti produktoj el Ĉinio. Per nova aŭtomatigo eblas produkti loke kaj ekonomie.
Ni devas nin adapti por la nova mondo. Espereble ĝi estos kiel eble plej loka. Espereble ni havos mem eblecoj por utiligi bonan novan teknikon.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |