<<

#205 ; La naturo nun punas la indiferentan kaj avidan homaron

>>

Jam estas fermitaj kaj la biblioteko kaj la universitato pro la viruso. La urbo Pori estas iom silenta kaj kvieta. Ankoraŭ tamen eblas viziti butikon. Eblas ankaŭ trinki bieron. Meksika SOL estas mia nuna favorito. La Suno ja estas tre grava objekto por nia nacio. Do SOL estu la oficala biero de nia civito.

Jam pasis la printempa ekvinokso. Estas fino de monato marto, jaro 2020. Escepta stato superregas en Finnlando almenaŭ ĝis Pasko, sed verŝajne pli longe, eble kelkaj monatoj. En la nunaj cirkonstancoj eblas studadi nur mem kaj en la komputila reto. Universitato estas fermita sed la studado tamen daŭras. Oni uzas multe la komputilan reton.

Ni vivas tra esceptaj monatoj. Nenia granda milito furiozas, sed oni ĝenerale kredas ke la estonta mondo estos tre alia ol la jam pasinta mondo. Mi certe esperas ke bonaj lokaj valoroj ĉie venkos.

La apude fotitaj blankaj floroj estas nur artefarita materialo, plasto, sed mi firme kredas ke ni baldaŭ havos belan someron kaj multe da veraj kreskantaj floroj.

Eventuale la virusa epidemio daŭros preskaŭ la tutan jaron, sed por la plejparto de naturo tio ne estas malbonaĵo. Kontraŭe oni povus pensi ke la naturo nur profitos se la homaro ne fartas tre bone. Malpli da poluo kaj pereo. Malpli da malutilo.

La plejparto de homaro tamen elturniĝos kaj saviĝos vivaj malgraŭ la nova viruso. Ankaŭ nia kara nacieto Mueleja Insulo havos pli bonan futuron.

Estas vane provi batali kontraŭ la naturo. Ni pereus mem se ni "venkus" la batalon kontraŭ la naturo. Do ni devas vivi en paco kun la naturo. Malnovaj agrikulturaj finnoj konsilis ke [ se oni sidas en arbo, sur branĉo ] oni ne distranĉu kaj sagu dise la branĉon sur kiu oni mem sidas [ el la flanko de trunko de arbo ]

La studado estos provizore nur teoria. Espereble mi iam povos komenci mian projektan laboron, sed ekzistas certe la risko ke mi neniam atingos ekzamenon. Nu, tio ne estas tre grave. Mi ja jam estas granda diktatoro kaj oficiala ŝtata inĝeniero de nia propra nacieto, GENERALISSIMUS! Kaj aldone ankaŭ bona viro de tekniko!

Ekzistas tre multe da bonaj libroj, tre multaj interesaj ideoj por studadi. Tekniko plue evoluos kaj multe helpos la homaron por trasukcesi. Eblos konstrui novaj domoj, novaj hejmoj, novan vivon. La estonteco eble estos postulema per novaj manieroj, sed ni trovos novaj solvoj. Malgrandaj lokaj solvoj sufiĉas por ni. Ni ja ne bezonas solvi la ĉiujn grandegajn problemojn de pli granda mondo. La granda mono bezonas grandaj solvoj por la granda mondo, sed niaj propraj problemoj estas relative malgrandaj, kompreneblaj kaj trakteblaj, solveblaj.

Eble ni havos bonan ŝancon. Eble ni iam trovos nian trankvilan golfeton. Eble ni estus kontentaj eĉ je eta picebranĉeta kabano en la apuda arbareto?

Ni bezonas nur malgrandaj solvoj. Ni certe ne bezonas ion pompan New World Order. Ni bezonas nur ekzemple iom pli da biero.

Libereco de opinioj kaj pensoj certe restos nia centra valoro por ĉiam. Loka mondo rajtas esti multe pli simpla ol la granda. Ni ne bezonas atenti ĉiujn strangajn kaj kuriozajn cirkonstancojn de granda mondo. Ni ne bezonas ĉiujn tutmonde aplikeblajn valorojn kaj teniĝojn. Ni povas en nia malgranda mondo libere diri tutmonde iom maltrankviligaj vortoj kiel "negro", "cigano" kaj "ĉiesulino", tute sen ia dubo aŭ honto. Ni rajtas mem difini por ni mem bonaj moroj kaj manieroj. Nia propra kulturo ne bezonas esti ia tutmonda, plurisma kulturo.

Problemoj de psikopataj burokratoj, enigmoj de potencaj politikistoj, la angoroj de granda kapitalo, ili ne estas nia propra zorgo.

Ni nur provas batali loke tra la vivo. Niaj problemoj estas malgrandaj en nia malgranda mondo. Ni konformiĝos al la aktualaj lokaj cirkonstancoj. Ni serĉos novaj vojetoj ĉirkaŭ la problemoj kiujn ni renkontas.

Ni lernos novaj decidoj. Ampleksa estas la kampo de tekniko. Ni trovos bonaj novaj ireblaj padoj kiuj gvidos nin ĝis prospero.

Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Pori
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)