<< | #204 ; La premio de jaro 2020 por la plej idiota organizo |
>> |
Sendube oni jam fervore atendas la ĉijaran anoncon de premio por la plej stulta, idiota kaj malsaĝa loka organizo en urbo Pori? Ĉu ne?
Nu, fakte estas la unua fojo. Ŝajnas tamen bona ideo por anonci la grandan idiotecon de loka organizo. Ĉio loka ne estas bona. Lokaj valoroj estas la plej karaj sed bedaŭrinde eĉ ĉio loka ne estas tre bona.
La selektita idiota loka organizo estas la Biblioteko de urbo Pori. La plej grandajn bondezirojn! La biblioteko meritis ĉi tiun ovacion jam de multaj jaroj!
Iom da motivado kaj kialoj por subteni la decidon. Fakte plejparte temas pri 1) la vendado de malnovaj libroj el la biblioteko kaj 2) la breto por klientoj por interŝanĝi siaj propraj libroj inter si. La tutaĵo ne estas en ordo. La biblioteko scias, sed ignoras.
La biblioteko do vendas kelkaj malnovaj libroj. Ili ne estas karaj. La prezo estas nun nur 0,20€ po libro. Do certe ne temas pri grandaj kvantoj da mono. Ekonomie la problemo estas malgranda. La principa problemo tamen ekzistas kaj restas.
Apude vi vidas fotoj de kelkaj malnovaj libroj de biblioteko kiujn mi aĉetis el la biblioteko. Ili do nature jam estas miaj propraj libroj, mia havaĵo. La biblioteko ne plu posedas ilin. La biblioteko ja vendis la librojn por mi. Simpla afero? En komerco la objekto ja ŝanĝas posedanton. Vendisto unue posedas. Vendisto poste vendas kaj kliento aĉetas. Sekve la kliento posedas kaj la vendisto ne plu posedas. La baza principo de kapitalismo.
Do ekzistas en la biblioteko ankaŭ aparta breto por la klientoj - por interŝanĝi libroj. Tie oni povas libere kaj senpage alporti kaj havigi libroj. Oni povas donaci siaj propraj libroj por aliaj klientoj. Reciproke oni povas havigi al si la librojn de aliaj klientoj. Eble bona ideo, sed mi ne plu estas tute certa pri tio.
Se mi aĉetas libron el biblioteko, la vendita libro evidente ne plu apartenas por la biblioteko. Ĝi ja estas jam mia libro, mia apartenaĵo, ĉar la biblioteko ĝin vendis kaj mi ĝin aĉetis. Klare?
En praktiko la afero tamen ne estas tute klare. La vendotaj libroj estas markitaj kiel jam venditaj libroj antaŭ ol la biblioteko ilin fakte vendas. Do ne eblas diri ĉu la malnova libro de biblioteko jam estas vendita aŭ ne. La vendota libro jam havas la signon ke ĝi estas vendita.
Estas ja tute eble ke mi unue aĉetas libron de biblioteko kaj poste metas la saman libron en la breto por klientoj por interŝanĝi libroj. Mi volas donaci la libron por aliaj klientoj. Ĝi ja estas mia propra libro kaj mi rajtas fari per ĝi kion ajn mi volas. La libro kredeble ankoraŭ portas la malnovajn signojn de biblioteko, sed la biblioteko tamen ĝin ne plu posedas. Mi forigas la paperpecon de prezo, sed la biblioteko ignoras tion.
Unu problemo estas ke la biblioteko transigas la libron el la breto por klientoj - por interŝanĝi libroj - al la breto por vendi la librojn, se la libro portas malnovajn signojn de biblioteko, kvankam la biblioteko fakte ĝin ne plu posedas. Tiel la biblioteko povas vendi la saman libron multaj fojoj, sen limigo. La breto kie la libro situas estas la sola certa diferenco inter la libroj de klientoj kaj la libroj de biblioteko. Kiam la libro estas transigita al la erara breto, la diferenco malaperas.
Ĉio certe ne estas en ordo en la biblioteko. Biblioteko estas principe grava organizo, sed ĉu malnovaj libroj de klientoj estas senvaloraj? Ĉu la libroj de klientoj estos la posedaĵo de biblioteko? Ĉu la biblioteko neniam transdonas la rajton por posedi por la kliento kiam la biblioteko vendas la libron al la kliento? Kiom da fojoj la biblioteko volas vendi la samajn librojn, kiujn ĝi jam vendis por la kliento kaj kiujn ĝi eĉ ne plu posedas?
Stulteco de publika organizo estas nenia honoro. La biblioteko jam bone konas la aferon, sed faras nenion plibonigon. Laŭ biblioteko ĉio estas tute en ordo. Mi ne opinias same. Eĉ malgrandaj krimoj estas krimoj. Eĉ krimoj de biblioteko estas krimoj.
Ni tamen batalas kaj ni progresas. Ni ne akceptas maljustecon. Biblioteko estas nenia escepto.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |