<< | #203 ; Plorantaj virinoj, malplenaj boteloj de brando, turmentaj virusoj |
>> |
Vivo de artisto ja estas severa. Mi volas vidi min mem kiel ia artisto-inĝeniero, kvankam la plej multaj homoj verŝajne ne rigardas min kiel artisto. Almenaŭ mi estas ia artisto de vivo, heroo de mia propra vivo. Se mi havus pli da mono, mi povus eble fariĝi artisto en la vera signifo de vorto?
Eble mi iam estos vera verkisto? Oni ja devas unue mem vivi severan vivon por poste povi skribi bone pri la severa vivo. Alkoholo kredeble helpas por severigi la vivon. Multaj grandaj verkistoj ja estis unue grandaj drinkemuloj.
Certe mi ne plorigis virinoj tiom kiom mi scias. Mi ne kaŭzis kordoloroj por virinoj. Larmoj de virinoj fakte tute ne fluas por mi. Ŝajnas tamen interesa ideo. Se mi havus pli da mono, mi certe volus plorigi belaj junaj virinoj.
Provizore tamen nur mi havas kaŭzo por zorgo kaj funebro. Mi nome havis ioman nazan kataron. La ĉiuvintra gripo min apenaŭ trafos, mi ricevis vakcinon kontraŭ gripo.
Mian intelektan superecon kiel bona inĝeniero mi montras trinkante Corona -bieron. Kelkaj homoj konjekteble supozas ke la biero havas ion por fari kun la famega viruso kiu hazarde portas la saman nomon! Sed mi trinkas fiere la Corona -bieron, Meksikan produkton kiu laŭ reklamo estas LA CERVEZA MAS FINA.
Certe morto min iam elkolektos kaj mian korpon rikoltos. Provizore la batalo de vivo tamen daŭros.
Sendube estos printempo. Nur malmulte da neĝo, sed pluvis multe da akvo. Nivelo de akvo estas alta en la apuda lageto. Estus iom da problemoj se oni volus uzi la grekan teatron kiun mi fotis en la apuda foto. Oni ĝin tamen neniam uzas?
La surfaco de akvo jam atingas la plej subajn sidilojn de greka teatro. La ludantoj kaj aktoroj de tiu teatro bezonus bonaj kaŭĉukaj botoj. Baleto estus malfacila por prezenti gracie kaj ĉarme.
Baleto de mia propra vivo kaj la baleto de nia kara nacieto Mueleja Insulo tamen bone eblas eĉ uzante kaŭĉukaj botoj.
Printempo estas iom malfacila sezono. Ni bezonas pli da bonaj vitaminoj. Ni devas tenace strebi antaŭen. Ni neniam kapitulacios en la batalo de vivo. Ni vivu prudente kaj singarde. Ni konfidu en niaj bonaj ideoj.
Certe multaj aferoj estas malbone kaj la malfacilaĵoj de granda mondo neniam ĉesos. Ni tamen rigardu antaŭen kaj ni aspiru direkte al pli bona mondo. Pli bona mondo estas tute ebla. Tekniko estas entuziasmiga temo. Bonaj inĝenieroj kaj ĝustaj konstruistoj sukcesos. Ni estos eĉ pli kruelaj ol la kruela mondo de avidaj burokratoj kaj granda kapitalo.
Kaj certe fine ..........
NI VENKOS!
La Ambasadoro en Pori de sendependa nacio Mueleja Insulo |